Kolofono (libro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Paĝo de antikva libro kun ĉefpaĝo kaj kolofono sampaĝe.

Kolofono estas parto de dokumento, kiu donas informojn pri la verko. La kolofono (el antikva greka: κολoφών, ‘montopinto, fino’)?[1]​ estas notaro ĝenerale en la lasta paĝo de teksto, kie oni detaligas la informojn pri la publikigo tiaj kiel nomo kaj formao de la presejo, nomo kaj adreso de la presisto, loko, dato (tago, monato, jaro) kaj eldonkvanto.[2]

Laŭ NPIV kolofono estas En malnovaj manuskriptoj aŭ libroj, fina peco, ofte ornamita, kiu donas informojn pri la nomoj, datoj, lokoj de kopiado aŭ presado, nun metatajn sur la titolpaĝo. En gazeto, revuo ks, tuto de la grupigitaj informoj pri la redaktado k administrado de la koncerna periodaĵo.[3]

Laŭ Francisko Azorín kolofono estas Enskribaĵo aŭ vinnjeto, ofte alegoria, en la fino de libro aŭ ĉapitro.[4] Li indikas etimologion el la greka kolophon (fino, pinto).[5]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Valentín Anders, et al. «Colofón». etimologias.dechile.net. Konsultita la 28an de Decembro 2017.
  2. Real Academia Española y Asociación de Academias de la Lengua Española (2014). «colofón». Alirita la 28an de Decembro 2017. Diccionario de la lengua española (23a eldono). Madrid: Espasa. ISBN 978-84-670-4189-7.
  3. NPIV [1] Alirita la 28an de Decembro 2017.
  4. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 113.
  5. Azorín, samloke.