Kolombano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sankta
Kolombano
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 542 (0542-11-30)
en Leinster,  Kingdom of Meath
Morto 23-an de novembro 615 (0615-11-23) (72-jaraĝa)
en Bobbio, Reĝlando Longobardio
Tombo Abatejo de Sankta Kolombano vd
Religio kelta Kristanismo vd
Lingvoj Mezepoka latinolatina vd
Ŝtataneco Irlando vd
Profesio
Okupo monaĥo • misiisto • verkisto vd
Sanktulo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
"KATOLIKAJ SANKTULOJ"
“SANKTA KOLOMBANO”
Vitraĵo de la abateja kripto de Bobbio.
nacio: irlanda
sekso: vira
notoj: monaĥo, abato, misiisto
famo: kreinto de la monaĥeio de Bobbio, fonto de kulturo por tuta eŭropo
naskiĝodato: 540 ĉirkaŭ
naskiĝoloko: Navan (Irlando)
mortodato: 23-a de novembro de 615
mortoloko: Bobbio (Italio, Lombardujo)
kulto: venerita kiel sanktulo de la katolika, ortodoksaj kaj anglikana eklezioj
beatigo: 627
sanktoproklamo: 23- a de novembro 642
patrono: motorciklistoj

Kolombano estis irlanda monaĥo kaj misiisto, fama pro la starigo de diversaj monaĥejoj kaj preĝejoj en Eŭropo. Li estas venerata kiel sanktulo ĉe la katolika, ortodoksaj kaj anglikana eklezioj, per la nomo Sankta Kolombano, foje pli precize kiel sankta Kolombano de Luxeuil (en Francio) aŭ sankta Kolombano la Pliaĝa.

Pere de siaj sennombraj fondoj li kontribuis al la vastiĝo en Eŭropo de la irlanda monaĥismo. Li establis monaĥan regulon kiu poste estis asimilita al tiu de la Benediktana ordeno fine definitive abrogaciita ankaŭ formale en 1448 de papo Nikolao la 5-a. Li enkondukis per la Paenitentiale (priskribo pri la persona pento) la uzon de la privata pekkonfeso en anstataŭo de tiu publika per la sakramento de la konfeso.
Papo Benedikto la 16-a lin difinis "eŭropa sanktulo". Fakte, mem sankta Kolombano verkis en letero ke la eŭropanoj devis esti unika popolo, iu "sola korpo" unuigita de la kristanaj radikoj en kiu la baroj etnaj kaj kulturaj devas esti superitaj; krome li unuafoje uzis la latinan esprimon totius Europae (de tuta Eŭropo)[1][2].
Kelkloke li estas alvokata kiel protektanto de la motorciklistoj.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Kolombano naskiĝis inter 540 kaj 543 en la urbeto Navan, en Leinster en la orienta centro de Irlando.

Formiĝo kaj monaĥa aliro en Irlando[redakti | redakti fonton]

Kolombano vizitis lernejon ĉe laika majstro (fer-lèighin), lernante legi kaj skribi, sin engaĝigante en la liberalaj artoj, en la gramatikaj studoj, en la retoriko, en geometrio kaj en la Sanktaj Skriboj. Sed Kolombano ne disdegnis la zorgon pri la bredado ktp. Li kapabligis ankaŭ rajdi kaj uzi arkon kaj spadon.
Dum la familio kaj la klano perspektivigis al li radian estonton, li pensema kaj hezitanta serĉis fuĝon el la altiraĵoj de la mondo malgraŭ restado en familio kaj vilaĝo. La renkonto en la arbaro kun virino pelgrimanta kaj konsekrita al Dio estis rivelilo por li: ŝi vekis en li la vokiĝon kaj evangelian prepariĝon al misio. De ŝi li scii ke mem devis forlasi ĉion kaj fariĝi pilgrimanto de Kristo. Je aĝo de 15 jaroj do li decidis monakiĝi, spite de la opono de la patrino, kiu provis ĉiujn ruzaĵojn por lin teni en familio; sed li respodis per la evangelia frazo: "kiu amas la patron kaj la patrinon pli ol min ne indas je mi".
Tiu obstina opono lasis signon en Kolombano pli ol tiom oni pensus, fakte ĉiufoje kiam fine post tiom da peno, sufero kaj dediĉo li sukcesis rezervi al si pacan kaj trankvilan momenton en loko similigita al hejmo, jen la fajro kaj la misiista ardo de la pilgrimado alestiĝis pli fortaj kaj do senpardonema kaj nebremsebla la repreno de la vaganta irado de la pilgrimanto al nova celo kaj nova aventuro.

Monaĥa formiĝo en Cluane Inis kaj momaĥa vivo en la monaĥejo de Bangor[redakti | redakti fonton]

Panoramo de Lough Erne

Li retiriĝis en la monaĥejo de Cleenish Island (Cluane Inis, insulo Cleen de la lagoj Lough Erne, kie li teologie kaj latinlingve perfektiĝis por eniri, poste monaĥejon de Bangor, kie oni praktikis rigidan kaj korpan asketecon kun intensa preĝado; krom la preĝo la manlaboro sed precipe la studo aplikita sur la nombraj kodeksoj kaj pergamenoj.

La monaĥejo de Bangor.

Bangor estis urbeto en kiu foje gastiĝis ĝis tri mil monaĥoj. Karakterizo: la blanka vesto kiu ilin igis similaj al la orientaj monaĥoj sed ankaŭ al la antikvaj druidoj rimarkante al okuloj de la Keltoj la karakteron de sankteco de tiuj homoj.

Post kelke da jaroj pasintaj en Bangor, Kolombano obtenis la permeson de sia abato por komenci, kun kunfratoj samopiniantaj, la peregrinatio pro Domino (pilgrimadon por la Sinjoro), por krei aliajn religiajn nukleojn kaj monaĥejojn, tiel evangelizante kaj disvastigante la kristanajn kredon kaj kulturon.

Kolombano kune kun dudek kompanuloj forlasas Irlandon[redakti | redakti fonton]

Dosiero:San Colombano peregrinatio1.jpg
Peregrinatio storica de Sankta Kolombano 590-615

Li foriris el Bangor ĉirkaŭ 590, aĝante kvindekjare, kune kun dudek kompanuloj kaj atingis la kontinentan eŭropon post esti vizitinta la Manksinsulon kaj la insulon de Sankta Patriko kie laŭlegende konserviĝis la tombon de Jozefo de Arimateo tie entombigita kune kun la Sankta Gralo, kaj zonojn de Anglio.[3].

Kolombano fondas monaĥejojn…[redakti | redakti fonton]

La mezepoka granda kruco sur la strando de Saint-Coulomb, kie albordiĝis Kolombano.

En Francio li organizis la fondaĵon de diversaj monaĥejoj malgraŭ la opono kaj kontrastoj kun la loka klerikaro. Amataj de la potenculoj kaj aplaŭditaj de la popolamasoj, tiuj neindulgemaj kaj severaj kun si mem, religiuloj estas estimataj de ĉiuj kaj helpataj en siaj entreprenoj. Kaj ili povis praktiki, kaj instrui, interalie novajn metodojn de grundprilaborado kaj kultivado, krom la prireligia instruado. En Germanio li instigis, sukcese, por la fondaĵo de monaĥejoj en diversaj urboj Koblenco, Majenco, Strasburgo, Bazelo kaj Konstanco.

En Italio kaj en Bobbio[redakti | redakti fonton]

En 612 Kolombano decidis iri viziti Romon por obteni la aprobon de sia pormonaĥa regulo flanke de papo Bonifaco la 4-a. Dumirade, lia disĉiplo Galo estis devigita restadi pro malsano: tie pliposte stariĝis, liainiciate, la monaĥejo Sankt-Galo-
Atinginte Italion li kaptis la simpation de la longobardaj reĝoj Agilulfo kaj Teololinda, kiuj spite de iliaj arianismo, konfidis al li teritoriojn por krei religian centron kaj poste fariĝis la monaĥejon de Bobbio.

Kolombano atingis Bobbion aŭtune de 614 kun sia disĉiplo dumkaresme de 615 kaj retiriĝis en la hermitejo de sankta Mikaelo, konfidante Bobbion al sia vicabato Attala kaj revenante al la moneĥejo nur ĉiujn dimaĉojn.

Kolombano mortis en Bobbio, en la abatejo de li fondita, en la aĝo de 75 jaroj, la dimanĉon 23-an de novembro de 615. Kiel dua abato posteulis Attala (615-627). Lia tombo ankaŭ nune troviĝas en la kripto de la abatejo apude de tiuj de la abatoj liaj posteuloj.
La monaĥo Jona de Bobbio estis ŝarĝita de la abato Attala verkis latinlingvan biografion kiu nun prezentas la precipan fonton pri la eventoj de vivo de Kolombano.

La heredaĵo de Sankta Kolombano[redakti | redakti fonton]

Dosiero:S.Colombano a Bobbio.jpg
Statuo de la irlanda sanktulo ĉe la pordo de Bobbio.

En la panoramo de la altamezepoka monaĥismo, la abatejo de Bobbio (Italio – Lombardujo) akiris rimarkindan gravecon, danke ne nur al la abunda hereda dotaĵo, kiu je ĝi faris granda monaĥa feŭdo, kaj al la reĝa protekto kaj poste imperiestra, je kiu ĝi profitis ekde sia fondiĝo, sed ankŭ kaj precipe pro la kultura aktiveco kiu en ĝi disvolviĝis kaj disvastiĝis. Jam en la 7-a jarcento la abatejo estis konata pro la aktiveco de scriptorium de Bobbio kaj pro la riĉeco de ĝia biblioteko.

Verkoj de Kolombano[redakti | redakti fonton]

Sermonoj kaj Leteroj kaj poemoj[redakti | redakti fonton]

Estas atribuataj al Kolombano 17 sermonoj, kies 13 oficiale akceptataj kiel reale liaj. Aldonendaj, plue, 6 leteroj adresitaj al papoj, episkopoj kaj suverenoj. Li certe kompilis ankaŭ poemojn kaj poeziaĵojn:

  • Poemo pri la flugeco de la tera vivo
  • Versoj de Kolonbano al Unaldo
  • Versoj de Kolombano al Seth
  • Ŝipa poemo
  • Kolombano al la frato Fidolio

Kulto kaj liturgia festo[redakti | redakti fonton]

Timpano de la preĝejo de Sankta Galo en Ladenburgo.

La liturgia festado por Sankta Kolombano estis aneksita al la Liturgia kalendaro de la Katolika Eklezio la 15-an de majo 1969 iniciate de papo Paŭlo la 6-a.

Relikvoj[redakti | redakti fonton]

Parto de la kranio de la sanktuloj, kiu troviĝas en la skatolo de la argenta busto de Sankta Kolombano, kaj la ilaro uzita de la irlanda monaĥo (kiel telero kaj tranĉilo) estas konservataj en la muzeo de la Abatejo de Sankta Kolombano en Bobbio.

Diroj[redakti | redakti fonton]

Antikva diro pri klimato en Bobbio: «Sankta Kolombano kun la neĝo en la mano».

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. |San Colombano abate|lettera I, 1|lettere}}
  2. San Colombano indica le radici per far rinascere l'Europa, Udienza papale tenutasi a Città del Vaticano l'11 giugno 2008, a cura di Papa Benedetto XVI.
  3. Renata Zanussi, San Colombano d'Irlanda - Abate d'Europa, Bobbio, 2007.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • San Colombano abate, Istruzioni e regola dei monaci, Abbazia San Benedetto, Milano 1997.
  • San Colombano, Lettere e poesie, Abbazia San Benedetto, Milano 1998. ISBN 978-88-87796-36-0
  • San Colombano. Le opere, a cura di Inos Biffi e Aldo Granata, Jaca Book, Milano 2001
  • San Colombano. Gli scritti - Istruzioni - Lettere - Poesie - Regole - Penitenziale, a cura di mons. Aldo Maggi, Grafiche Bobiensi, Bobbio 2015

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Ionas Bobiensis, Vita Sancti Columbani.
    • Giona di Bobbio, Vita di San Colombano, Abbazia San Benedetto, Milano 1999.
    • Vita di San Colombano, Abbazia San Benedetto, Milano 2001.
    • Vita di San Colombano, Abbazia San Benedetto, Milano 2001.
    • Giona di Bobbio, Vita di San Colombano e dei suoi discepoli, Grafiche Bobiensi, Bobbio 2010.
  • Miracula sancti Columbani (opera di un anonimo monaco di Bobbio, indirizzata al vescovo di Tortona, Giseprando [944-963/967], per contrastare le pretese da quest'ultimo avanzate sul patrimonio dell'abbazia)
  • Antonio Gianelli, Vita di San Colombano abbate, irlandese: protettore della città e diocesi di Bobbio, Torino 1844.
  • angle M. Stokes, Six Months in the Appennines in Search of the Irish Saints in Italy, London 1892.
  • Maria Giuseppina Muzzarelli, Il penitenziale di Colombano nella storiografia recente, in Ovidio Capitani: quaranta anni per la storia medioevale 1, a cura di Maria Consiglia De Matteis, Bologna 2003, pp. 141–155.
  • John J. O' Riordain, San Colombano in I primi santi d'Irlanda - Vite e spiritualità, pag. 85-90 - Edizioni Jaca Book, Milano 2005
  • Paolo Gulisano, Colombano: un santo per l'Europa, Milano 2007. ISBN 978-88-514-0472-7
  • San Colombano abate d'Europa, a cura di Paolo Gulisano, Adolfo Morganti, Mauro Steffenini; fotografie di Manuela Ravanello, Luisa Vassallo, Castel Bolognese 2007. ISBN 978-88-526-0152-1
  • Mariella Mehr, San Colombano e attesa = San Colombano und Wartezeit, italiano e tedesco, Milano: Effigie, 2010
  • Flavio G. Nuvolone, Colman, Columba, Giona: destino singolare d'un Sole d'Irlanda, fondatore dell'Abbazia di Bobbio. Nuova biografia di San Colombano (615/2015), Edizioni Pontegobbo, Rimini 2014. ISBN 978-88-96673-47-8

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]

KOMUNEJO: [1]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]