Kolombio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Esperanto-movado en Kolombio -Vikipediistoj de Kolombio Vi ankaŭ povas kunlabori.
hispane República de Colombia
esperante Kolombia Respubliko
flago de Kolombio (detale) blazono de Kolombio (detale)
Nacia himno: Himno Nacional de la República de Colombia
Nacia Himno de la Kolombia Respubliko
Nacia devizo: Libertad y orden
Libereco kaj ordo
Situo
Bazaj informoj
Ĉefurbo Bogoto
Ĉefa(j) lingvo(j) hispana
Plej ofta(j) religio(j) katolikismo (90%)
Areo
 % de akvo
1.141.748 km²
8,8%
Loĝantaro 44.087.000 (2008)
Loĝdenso 40/km²
Horzono UTC-5
Interreta domajno .co
Landokodo CO
Telefona kodo 57
Politiko
Politika sistemo Prezidenta respubliko
Ŝtatestro Juan Manuel Santos Calderón
Nacia tago 20-a de julio
Sendependiĝo disde Hispanio 20-a de julio 1810
Ekonomio
Valuto peso (COP)
MEP laŭ 2005
– suma $337,286 miliardo
– pokapa $ 6.724
Esperanto-movado
Landa E-asocio Kolombia Esperanto-Ligo
v  d  r
Information icon.svg

Kolombio (oficiala nomo, República de Colombia - Respubliko de Kolombio), estas respubliko situanta en la nordokcidenta parto de Sudameriko; ĝi limas norde kun Panamo kaj la Kariba Maro, oriente kun Venezuelo kaj Brazilo, sude kun Peruo kaj Ekvadoro, kaj okcidente kun la Pacifika Maro. Kolombio estas la ununura lando de Sudameriko, kiu havas marbordojn kun la Pacifika kaj Atlantika Oceanoj.


Historio[redakti | redakti fonton]

Kolombio fariĝis sendependa de Hispanio la 7-an de aŭgusto de 1819, sed tio ne alportis la pacon. La jaroj 1899-1902 kaj 1948-1958 estis rimarkindaj pro grandaj politikaj kontraŭstaroj. En la 1980-aj jaroj la landa registaro komencis batalon kontraŭ krimaj grupoj, kiuj regis la neleĝan eksporton de narkotaĵoj. La nuna Panamo estis parto de Kolombio ĝis 1903, kiam ĝi sendependiĝis sub la pafiloj de Usono, kiu deziris konstrui grandan kanalon tra ĝia teritorio.

La ĉefaj eksportaĵoj de Kolombio estas kafo, perloj, nafto, karbo, floroj kaj smeraldoj. La Malneta Enlanda Produkto de Kolombio estas 87 miliardoj da usonaj dolaroj, do po 1.910 $ porkape.

Enkonduko[redakti | redakti fonton]

Per ĝiaj insuloj Sankta Andreo, Providenco kaj Sankta Katalino (kiuj apartenas al la provinco Sankta Andreo kaj Providenco) kaj per la akvoj, kiuj aldoniĝas al la kontinenta teritorio en la Kariba Maro, Kolombio havas limojn ankaŭ kun Honduraso, Nikaragvo, Kostariko, Panamo, Haitio kaj Dominiko. Inkluditaj la maraj kaj submaraj akvoj kiuj apartenas al la lando en la Pacifiko kaj la Karibo, marstrio de 19 km² sur ĉiu marbordo (alkalkulitaj la insuloj), el kiuj 339.500 km² estas de la Pacifiko kaj 589.160 de la Karibo, la totala areo estas 2.070.408 km². La lando havas 1.141.748 km² da kontinenta areo. La ĉefurbo estas Bogoto (Santafé de Bogotá), kiu estas ankaŭ ĝia plej granda kaj enloĝata urbo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Teritorio kaj rimedoj[redakti | redakti fonton]

Mapo

La plej karakteriza topografia elemento de Kolombio estas la montaro Andoj, situanta en la centra kaj okcidenta partoj de la lando, kiu etendiĝas denorde suden tra preskaŭ ĝia tuta longeco. La Andoj kunformiĝas per tri ĉefaj montoĉenoj paralelaj inter si: la Orienta Montoĉeno, la Centra Montoĉeno kaj la Okcidenta Montoĉeno. Sur la kariba marbordo troviĝas izolita montara sistemo konata kiel la Neĝohava Montoĉeno de Sankta Marta, kies plej altaj punktoj estas la vertoj Kristoforo Kolumbo (5.776 m) kaj Simono Bolivaro (5.535 m).

En la Centra Montoĉeno troviĝas kelkaj vulkanaj montpintoj, kiuj kunformas la Nacian Parkon de La Neĝmontoj (Neĝmonto de Tolimo 5.616 m; Neĝmonto Ruiz, 5.400 m; kaj Sankta Isabelo) kaj la Nacia Parko de la Neĝmonto Ŭila (Huila), de 5.750 m.

Oriente de la Orienta Montoĉeno, kies plej alta punkto estas la neĝo-kovrita montaro Kokuj’ (Cocuy) (5.493 m), troviĝas grandaj vastecoj de malaltaj varmegaj terenoj, malmulte loĝataj kaj nur parte esploritaj de petrolaj kompanioj. La norda parto de tiu ĉi regiono estas kovrita de ĝangalo kun abunda vegetaĵaro drenata de la riveroj Kaketa’ (Caquetá), Vaŭpes’ (Vaupés) kaj Putumajo (Putumayo) (tiu ĉi lasta estas natura landlimo kun Ekvadoro kaj Peruo). La norda parto de la regiono, de plej granda areo, estas formita de enormaj ebenaĵoj konataj kiel "Los Llanos", kaj estas trakurata de la riveroj Araŭka (Arauca) (kiu estas la natura landlimo kun Venezuelo), Meta’ (Meta) kaj Gŭavjaro (Guaviare)

Ene de la montoĉeno troviĝas altebenaĵoj, la plej granda parto el ili situantaj je pli ol 2.438 m de alteco, kaj fruktodonaj valoj drenataj de la ĉefaj riveroj de la lando. La rivero Magdaleno (Magdalena) estas la plej grava de Kolombio; ĝi fluas norden inter la Orienta kaj Centra Montaroj, trairante preskaŭ la tutan landon, kaj enfluante en la Kariban Maron proksime de la urbo Barranquilla, post deiro de ĉirkaŭ 1.540 km. La rivero Kaŭko (Cauca) ankaŭ estas grava rivero kaj transport-rimedo; ĝi fluas norden inter la Centra kaj Okcidenta Montaroj, kaj kuniĝas kun Magdaleno proksimume 320 km antaŭ ol alveni al la Kariba Maro. Okcidente de la Okcidenta Montoĉeno kuras la rivero Atrato, kiu trairas la humidan ĝangalon de la pacifika regiono; ĝi estas la ĉefa vojo de transporto en la regiono, kaj ĝi enfluas en la golfon Urabao (Urabá), en la Kariba Maro. Al la okcidenta baseno ĉe la Pacifiko apartenas, inter aliaj, la riveroj Sankta Johano (San Juan), (proponata kiel rivera vojo por kuniĝi kun Atrato kiel vojo atlantik-pacifika) kaj Patia, kiu formas la kavaĵ-regionon Patia, kiam ĝi trairas la Okcidentan Montaron antaŭ ĝia elfluiĝo en la Pacifikon.

La marborda linio de Kolombio havas 3.210 km, el kiuj pli ol 1.600 km etendiĝas laŭlonge de la Karibo. Estas multaj elfluejoj de riveroj laŭlonge de la marbordoj, sed ne ekzistas naturaj havenoj kiuj helpu la pason de la ŝipoj.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Kolombio situas komplete en la varmega terzono, meteorologia esprimo kiu nomas la areon de la tersurfaco inter la tropiko de Kankro kaj la tropiko de Kaprikorno. Spite de tio, la klimato varias laŭ la surmarnivela alteco. La malaltaj marbordaj regionoj kaj la kavregionoj de la valoj de Patia kaj Magdaleno havas varmegan klimaton, kun jaraj temperaturoj, kiuj atingas averaĝon de 24 ĝis 26,7 °C.

Dum la jaro alterniĝas periodoj de tri monatoj de pluvo kaj tri monatoj sen pluvo (somero). Laŭlonge de la pacifika marbordo la pluvfalo estas tre abunda kaj ĝi povas atingi 12.000 mm jare; en Bogoto la kvanto de pluvo kolektita jare estas 1.060 mm kaj en Barranquilla 800 milimetroj. En la duoninsulo Gŭaĥira (Guajira), kiu limas kun Venezuelo, la pluvo atingas nur 300 mm jare. En la deklivoj de la Orienta Montaro ĝenerale estas seka vetero.

Naturaj rimedoj[redakti | redakti fonton]

La mineralaj rimedoj de la lando estas variaj kaj abundaj. Kolombio estas la unua produktanto en la mondo de smeraldoj kaj havas konsiderindajn mineralajn rezervojn konsistantaj el petrolo kaj natura gaso, karbo, oro, arĝento, fero, salo, plateno kaj uranio.

Flaŭro kaj faŭno[redakti | redakti fonton]

La flaŭro kaj faŭno de Kolombio estas tiel variaj kiel ĝia topografio. Laŭlonge de la kariba marbordo kreskas manglaroj kaj kokosarboj. De la marnivelo ĝis 5.000 m, estas multaj arbaroj, kiuj okupas entute 50 milionojn da hektaroj (496.010 km², 47,8% el la totala areo), en kiuj oni trovas arbojn komerce profiteblajn, kiel mahagono, palosanto*, kverko, jugland-arbo, cedro, pino kaj kelkajn variojn de bálsamo*. Inter la tropikaj plantoj oni inkludas: kaŭĉuko, chicle*, kino, vanilo, sarsaparilo, absinto, goma de copal*, ipakakuano, fabo tonka kaj fazeolo kastora. Aliaj plantoj propraj al la lando estas: la frajlejo*, la oca* kaj la tagua*.

Inter la sovaĝaj bestoj oni trovas la plej grandajn mamulojn de Sudameriko, kiel la jaguaron, la pumon, la tapiron, la pekarion (pecarí), la formikurson, la kariakuon (cariacú), la mielurson, la bradipon, kaj kelkajn specojn de simioj, kiel la simion ĉukuta (chucuto). La lacertojn, kiuj antaŭe abundis laŭlonge de la ĉefaj riveroj, oni ĉazis intense; pro tio ili nuntempe malabundas. En la tropikaj regionoj loĝas multaj varioj de serpentoj. Inter la plej elstaraj birdoj menciendas la kondoro, la vulturo, la tukano, la psitako, la paŭĥilo (paujil), la cikonio, la tento (tente) kaj la kolibro.

Grundoj[redakti | redakti fonton]

Kolombio havas fruktodonajn malaltajn valojn dediĉatajn al brutarbredado kaj agroindustrio, kaj deklivojn de la montaroj uzatajn por kultivoj de meza grandeco, kaj altajn ebenaĵojn dediĉatajn al agrokulturo kaj paŝtado. En 1999 oni kalkulis je 4 milionoj da hektaroj la terenon dediĉatan al kultivoj, tio estas, 4,2% el la landa areo. En la amazonia regiono kaj en la ĝangaloj de la provinco Ĉokoo (Chocó) de la pacifika regiono oni uzas ankoraŭ arkaikajn metodojn kultivi per fortranĉo kaj bruligado.

Mediaj temoj[redakti | redakti fonton]

La vastaj pluvĝangaloj de Kolombio, kiuj kovras 47,8 % el la lando, aperas inter tiuj kun pli granda biologia diverseco en la mondo. Kvankam Kolombio okupas nur ĉirkaŭ dekonon da la areo de ĝia najbaro Brazilo, ĝi havas preskaŭ la saman kvanton da bestaj specioj. Kolombio aperas inter la dek unuaj landoj en la mondo rilate al biologia diverseco. Oni pensas, ke Kolombio enhavas ĉirkaŭ 10% el la flaŭro kaj faŭno de la mondo kombinitaj kaj inkludas multajn specojn minacatajn aŭ ekzotikajn. La lando estas la unua en la mondo per ĝiaj 1.695 malsimilaj specoj de birdoj. Ĉokoo en Kolombio estas unu el la regionoj plej riĉaj en la mondo pro botanika diverseco. Inter 1990 kaj 1995, oni senarbarigis ĉirkaŭ 1,3 milionojn da hektaroj de tero en Kolombio, kvankam la plej granda parto el la arbaroj de la lando restas neekspluatataj. Estas maloftaj la klopodoj revigligi la arbarojn kiujn oni ekspluatas komerce.

Kolombio protektas 9 % (1977) el sia teritorio kiel naciajn parkojn kaj aliajn naturajn rezervejojn. Spite de tio, estas tre malfacile kontroli kelkajn el tiuj terenoj, pro la ĉeesto de narkotikistoj. Ĉirkaŭ 4,2 % el la teritorio de Kolombio havas konstantan kultivadon. La nura uzado de pesticidoj provokis damaĝon al la grundo; la uzado de fruktodonigaj kemiaĵoj kreskis je 3 % inter 1994 kaj 1997. Aliaj agrokulturaj kutimoj, krom la senarbarigo, kontribuis al la degenerado de la grundo. Kolombio estas membro de traktatoj pri biodiverseco, klimata ŝanĝiĝo, specoj en danĝero malaperi, konservado de mara vivo kaj tropikaj arbaroj.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

La kolombia loĝantaro estas rezulto de miksado inter la hispanoj kaj eŭropanoj kiuj konkeris kaj koloniigis la teritorion de la 16-a ĝis la 19-a jarcento, la afrikanoj (nigruloj) importitaj kiel sklavoj ekde la 17-a jarcento ĝis la komenco de la 19-a, kaj la praloĝantoj amerikaj (indiĝenoj). Ekde la 19-a jarcento kaj dum la 20-a la enmigrado de araboj, speciale al la kariba marbordo kaj la insulo Sankta Andreo, estis ĉiujare pli grava. En la diversaj regionoj de la lando oni povas vidi (krom la originaj indianoj, negroj kaj blankuloj) tri grupojn: mestizojn (miksaĵo indiĝen-blanka), mulatojn (miksaĵo nigra-blanka), kaj zambojn (miksaĵo indiĝena-nigra). La plej granda parto de la loĝantaro de la lando, kiu loĝas en la deklivoj de la montaroj kaj en la altaj ebenaĵoj, estas mestiza. En la kariba marbordo ĉefas mestizoj kaj mulatoj, kaj en la pacifika marbordo elstaras mulatoj kaj zamboj. 2,7 % el la loĝantaro postulas aparteni al indiĝena etno aŭ al nigra grupo, kaj per tio ili havas specialajn rajtojn (terposedo, edukado, politika partopreno) rekonatajn en la konstitucio de 1991.

Laŭ la lasta elnombrado farita de la kolombia Nacia Administra Sekcio pri Statistiko (hisp. mallongigo: DANE) -farita ekde la 22a de Majo de 2005 kaj kies precipaj rezultatoj estis publikigitaj la 19a de Majo de 2006- la loĝantaro de Kolombio estas 41.242.948 homoj, kaj la nombro de kolombianoj loĝantaj eksterlande estas 3.331.107 homoj.

Laŭ taksado antaŭa al la lasta ĵus menciita elnombrado, pli ol 74 % loĝis en la urbaj areoj.

La ĉefaj homkernoj troviĝas proksime de la valoj de la riveroj Magdaleno kaj Kaŭko, de la marborda regiono Kariba kaj de la altebenaĵo Kundinamarka-Bojaka, nomata ebenaĵo de Bogoto, kie situas la ĉefurbo de la respubliko.

Administra divido kaj ĉefaj urboj[redakti | redakti fonton]

Departementoj de Kolombio

Kolombio dividiĝas en 32 provincojn kaj la ĉefurban distrikton. La ĉefurbo kaj plej granda urbo estas Bogoto (Santafé de Bogotá), grava administra, industria, financa kaj komerca centro kiu havas loĝantaron (laŭ la popolnombrado de 1999) de 6.273.000 personoj. Aliaj gravaj urboj estas la komercaj kaj tekstilaj centroj de Kalio (2.111.000 loĝantoj) kaj Medeĝino (1.958.000 loĝantoj); iliaparte, Barranquilla (1.226.000 loĝantoj) kaj Kartaĥeno (Cartagena 887.000 loĝantoj) estas elstaraj marhavenoj kaj Kartaĥeno havas petrolan terminalon*. En Bogoto, Kalio kaj Barranquilla situas la ĉefaj internaciaj flughavenoj de la lando.

Vidu ankaŭ: Departemento de Kolombio

Oficiala kaj parolataj lingvoj[redakti | redakti fonton]

La oficiala lingvo estas la hispana. Oni parolas pli ol 60 indiĝenajn dialektojn, kiuj devenas de la lingvistikaj familioj araŭak’ (arawak), karib (kariba), chibcha (ĉibĉa) kaj orienta tukano.

Laŭ la 10-a artikolo de la nacia konstitucio, la oficiala lingvo en la tuta lando estas la hispana, tamen la indiĝenaj lingvoj estas oficialaj en ĝiaj teritorioj.[1]

Citaĵo
« ARTIKOLO 10. La kastilia estas la oficiala lingvo de Kolombio. La lingvoj kaj dialektoj de la etnaj grupoj estas ankaŭ oficialaj en siaj teritorioj. La instruo kiun oni donu en la komunumoj kun propraj lingvaj tradicioj estos dulingva." »
— Konstitucio de Kolombio

En la insuloj de Sankta Andreo, Providenco kaj Sankta Katalino la angla ankaŭ estas oficiala lingvo kaj ĝi estas parolata de preskaŭ la tuta loĝantaro samkiel la hispana, ankaŭ tie estas oficiala kreola lingvo nomata "Sankt-andrea kreola".[2]

Religio[redakti | redakti fonton]

La konkordato de 1973 donis privilegian pozicion al katolikismo; ĉirkaŭ 95% el la kolombianoj estas katolikaj. Tamen, la konstitucio de 1991 starigis la liberecon pri kulto. Ekzistas malgrandaj minoritatoj de protestantoj, judoj kaj aliaj religioj.

Edukado[redakti | redakti fonton]

La baza instruado unuagrada (5 jaroj) kaj duagrada (4 jaroj) havas periodon de naŭ jaroj. 97,1% el la loĝantaro estas alfabetigita*. La ŝtato garantias la bazan edukadon unuagradan por la plej granda parto el la loĝantaro en la popularaj sektoroj (tavoloj 1, 2 kaj 3). La eklezio, same kiel gepatroj kaj privataj investistoj, rajtas instali kaj gvidi edukigajn instituciojn, laŭgvide de la oficialaj programoj kreitaj de la nacia registaro. Laŭ la popolkalkulado de 1993, 49% el la loĝantaro estis tiun jaron atinginta la studojn pri unuagrada edukado, 33% la duagradan kaj 8,1% la superan edukadon. En Bogoto koncentriĝas 16% el la universitataj studentoj. Laŭ datumoj de 1998-1999, la nombro da lernantoj enskribitaj en unuagradaj lernejoj estis 5,06 milionoj; kaj en duagradaj lernejoj, inklude de institucioj pri profesia kaj instruista formado, 3,55 milionoj. Dum tiu periodo Kolombio havis proksimume 235 instituciojn pri supera edukado, kun la enskribo de 644.188 lernantoj.

La ĉefaj universitataj centroj publikaj kaj privataj estas la Nacia Universitato de Kolombio, starigita en 1867 kaj kun sidejoj en Bogoto, Medeĝino, Manizaleso, Palmiro, Leticio kaj la insulo de Sankta Andreo; la Universitato de Antjokio en Medeĝino, la plej antikva de la lando, fondita en 1801; la Universitato de Valo en Kalio; la Universitato de La Andoj kaj la Pontifika Universitato Javeriana, ambaŭ en Bogoto, kaj la Industria Universitato de Santandero en Bukaramango.

En la ĉefaj urboj de la lando ekzistas publikaj kaj privataj universitatoj.

Kulturo[redakti | redakti fonton]

En Kolombio oni parolas pri kelkaj kulturaj regionoj, en kiuj la indiĝena, nigra kaj eŭropa (speciale hispana) influoj estas diversaj. La mestizigo permesas paroli pri marbordaj kulturoj, deklivaj kulturoj kaj kulturoj de la altebenaĵo. Studemuloj parolas pri antjokia aŭ montarana kulturo, santandera aŭ novhispana kulturo, anda kulturo aŭ kulturo de intensa akulturado*, nigra aŭ nordamarborda-rivera-minregiona kulturo kaj kulturoj aŭtente indiĝenaj disetendiĝintaj tra la tuta nacia teritorio (ekzistas 65 etnoj rekonataj en la lando). En la regionoj de ebenaĵoj de la orienta parto nun estas kunformiĝanta la ebenaĵa kulturo. Rilate al la vestaĵoj, la loĝejoj, la manĝaĵoj, la religio, kaj ĝenerale, rilate al la moroj, oni povas kapti la malsimilecon de socikulturaj grupoj pro la kontakto efektivigita dum la lastaj jaroj. Kolombio havas kontinentan tradicion, se temas pri pensuloj kaj verkistoj; oni devas elstarigi jenajn nomojn inter aliaj: José Asunción Silva, Rafael Pombo, José Eusebio Caro, Gregorio Gutiérrez González, José Eustasio Rivera, Luis Carlos López, Porfirio Barba, León de Greiff, Guillermo Valencia, Jorge Rojas, Eduardo Carranza, Baldomero Sanín Cano, Pedro Gómez Valderrama kaj Germán Arciniegas.

Kolombia muzikisto Carlos Vives dum koncerto (16-a de septembro 2005).

Inter la plej elstaraj kolombiaj verkistoj troviĝas la romanisto de la 19-a jarcento Jorge Isaacs kaj, en la 20-a jarcento, la poeto kaj romanisto Álvaro Mutis, gajninto de la Premio Princo de Asturias pri la Verkado en 1997, kaj la romanisto Gabriel García Márquez, Nobelpremiito en 1982.

La Nacia Biblioteko de Kolombio, situanta en Bogoto, havas ĉirkaŭ 700.000 volumojn; ekzistas bibliotekoj ankaŭ en la urbetoj kaj vilaĝoj de la tuta lando. La ĉefaj muzeoj situas en la ĉefurbo. La Nacia Muzeo enhavas kolektojn kiuj rakontas la hispanan konkeron kaj la kolonian periodon. La Nacia Muzeo pri Arkeologio elmontras ilarojn, skulptaĵojn en ŝtono, teksaĵojn, oraĵojn kaj aliajn objektojn kiujn oni trovis en la tuta nacia teritorio. La fama Muzeo pri Oro montras gravan kolekton de objektoj antaŭhispanaj faritaj el oro de la diversaj indiĝenaj kulturoj.

Muziko[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Kolombia muziko.

Muziko de Kolombio: Bambuko , Sanĥuanero , Valjenato , Horopo , Kumbjo , Ĉampeto , Torbeljino, Abozao, Bujerengo, Poro, Ĉoka Son', Kalipso, Pasiljo, Gvabino, Kurulao, .

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Kolombio estis ĝis antaŭ nelonge kaj dum jardekoj lando ĉefe agra, kun ekonomio kiu dependis tradicie de la kafo. Ĉirkaŭ 27% el la aktiva loĝantaro sin dediĉas ankoraŭ hodiaŭ al agrokulturo, ĉefe al kultivado de kafo, banano, kotono, rizo, sukerkano kaj panelkano, maizo, terpomo, sorgo, platano kaj floroj. Ĝi pligrandiĝis al ĉerpado de petrolo, karbo kaj oro. Aliflanke konserviĝas la produktado de smeraldoj. Sammaniere disvolviĝas la birdkulturado, la mara fiŝkaptado kaj la leĝera kaj peza industrioj kun fortaj investoj de eksterlandaj kapitaloj. La bruta interna produkto en 2000 estis 81.283 milionoj da dolaroj, kio signifas po 1.920 dolarojn por kapo.

La kafo estas la ĉefa kultivo. Post Brazilo, Kolombio estas la dua produktanto en la mondo kaj la unua en la produktado de fajna kafo. Oni kultivas ĉefe en la deklivoj de la montaroj inter 914 m kaj 1.828 m de alteco, ĉefe en la provincoj Kaldaso (Caldas), Antjokio, Kundinamarko, Norda Santandero, Tolimo, Santandero, Risaraldo kaj Kindio. En preskaŭ miliono da hektaroj oni trovas pli ol 150.000 kultivejojn de kafo, ĝenerale malgrandajn. En 2001 la prokuktado estis 700.000 tunoj, la plej granda parto el ili eksportiĝis al Usono.

Aliaj konsiderindaj kultivoj estas: sukerkano, rizo, banano, tabako, kotono kaj tropikaj kaj duontropikaj floroj. Kelkaj malpli gravaj kultivoj konsistas el cerealoj, legomoj kaj larĝa diverseco de fruktoj. Oni ankaŭ kultivas plantojn, kiuj produktas pita*, henequén* kaj kanabon, kiujn oni uzas en la fabrikado de ŝnuroj kaj kostaloj (sakoj faritaj el fibroj). En 2001, la brutaro konsistis el 28,3 milionoj da bovoj, 2,8 milionoj da porkoj, 2,2 milionoj da ŝafoj kaj 2,5 milionoj da ĉevaloj.

Forstkulturado kaj fiŝkaptado[redakti | redakti fonton]

La forsta areo situas precipe en la kolombia Amazonio, en la pacifika marbordo, la regiono de Katatumbo (en la landlimo kun Venezuelo) kaj en kelkaj regionoj de forstoj en la altaj kaj mezaj deklivoj de la riveroj Magdaleno kaj Kaŭko. La jara produktado de ligno estas 17,8 milionoj da m³. La plej granda parto el la ligno estas uzata en la industrio, bruligado, la meblaro kaj aliaj sektoroj.

En la marbordaj akvoj kaj en multaj riveroj kaj lagoj estas larĝa diverseco de fiŝoj, inter kiuj elstaras: truto, tarpón*, pez vela*, blanquillo*, jaiba*, mojarra* kaj tinuso. La jara kaptado en 1997 estis 199.227 tunoj, el kiuj preskaŭ duono korespondis al fiŝoj de sensala akvo.

Ekspluatado de mineraloj[redakti | redakti fonton]

Petrolo kaj oro estas la ĉefaj mineralaj produktoj. Oni ĉerpas konsiderindajn kvantojn da aliaj mineraloj, kiel arĝento, smeraldoj, plateno, kupro, nikelo kaj ankaŭ de natura gaso kaj de karbo. Unu el la karbominoj pli elstaraj estas tiu de Cerrejón, la Gŭaĥiro. En 1999 oni produktis ĉirkaŭ 32,8 milionojn da tunoj da karbo kaj 5.097 milionojn da (ĉu tunoj ?) da natura gaso en la tuta jaro. La petrola industrio estas sub kontrolo de nacia kompanio kaj de kelkaj koncesioj al eksterlandaj kapitaloj. La produktado de kruda petrolo koncentriĝas en la valo de la rivero Magdaleno, je proksimume 645 km fore de la kariba maro, kaj en la regiono situanta inter la Orienta Montaro kaj Venezuelo; la jara produktado estas 301.695.500 bareloj. En Kolombio ekzistas kelkaj rafinejoj, inter kiuj elstaras tiu situanta en Barankabermeĥo (Barrancabermeja), krom tiuj situantaj en la golfo de Moroskijo (Morrosquillo) kaj Kartageno.

La mineralekspluatado de oro jam ĉeestas ekde antaŭhispanaj tempoj, kaj disvolviĝas ĉefe en la provincoj Antjokio kaj, malpli intense, en Kaŭko, Kaldaso, Narino, Tolimo kaj Ĉokoo. Kolombio estas la unua produktanto de oro de Latina Ameriko, kun dumjara produktado de 19.000 kg en 2000. La ĉefaj mineralekspluataj centroj pri smeraldoj estas la minejoj La Muzo kaj Ĉivoro (Chivor). Aliaj mineralaj produktaĵoj estas: fero, arĝento, plateno, plumbo, nikelo, kalkoŝtono, sulfuro, gipso, dolomito, marmoro, feldspato, argilo kaj kaolino, siliko kaj kvarco, tera salo kaj mara salo.

Industrio[redakti | redakti fonton]

La industrio, stimulita en la jardeko de 1950 per starigo de tre altaj impostoj sur la importado, estas kunformata ĝenerale de entreprenoj malgrandskalaj kiuj produktas por la nacia kaj precipe anda merkato. Ĉiuj kune reprezentas 20% el la ĉiujara produktado. Ankaŭ havas grandan gravecon la industriejoj, kie oni produktas ŝpinadojn (???) el kotono, situantaj ĉefe en la urboj de Barranquilla, eso kaj Medeĝino. Aliaj elstaraj industrioj estas tiuj dediĉataj al farado de manĝaĵoj, produktoj de tabako, fero kaj ŝtalo, kaj transportaĵoj, same kiel la eldona industrio. La kemiaj produktoj estas havantaj kreskantan apogon, same kiel la ŝuproduktado, la tekstila industrio kaj la petrola. Oni faras ĉapelojn el palmo kaj kristalaĵojn.

La kolombia politiko de ekonomia malfermeco, disvolviĝanta de la komencoj de la jardeko de 1990, centriĝas ĉefe en la liberigado de la ekstera komerco, kiu produktis gravajn efikojn en la nacia industrio pro reestrukturiĝo, moderniĝo, aliancoj, kunfandiĝoj, vendadoj al internaciaj konsorcioj, eniro de kapitaloj, modifo de la financa strukturo kaj akceligado de la infrastrukturo por potencigi la landon kiel platformo konkurpova je internacia nivelo. La eksportado de hejtaĵoj estis en 1999 40,6% el la tuta eksporto; tiuj de manfaritaj produktoj, 29,7%; kaj tiuj de manĝaĵoj, 23,8%; tiuj ĉi lastaj en 1980 reprezentis 71,8% el la kolombia eksportado.

Energio[redakti | redakti fonton]

La lando havas multajn hidroelektrajn instalaĵojn, kiuj generas 72,71% el la elektra produktado. En 2001 la tiujara produktado estis 42.992 milionoj da KWh. La ĉefaj hidroelektraj sistemoj troviĝas en Antiokio, Kundinamarko, Ŭilo kaj Tolimo. En la provinco Bojakao elstaras la hidroelektra centro Ĉivoro kaj en Antiokio tiu de Gŭatapeo, la plej granda el la lando.

Mono kaj Banksistemo[redakti | redakti fonton]

La kolombia monunuo estas la peso, dividita en cent centavojn (2.504,24 pesoj egalis al 1 usona dolaro en 2002, kun averaĝa jara devaluto inter 5% kaj 6%). La Banko de la Respubliko estas la ununura emisianto de mono kaj la regulilo de la mona politiko de la lando, sendepende de la ŝtata registaro. En Kolombio aktivas pli ol 25 bankaj komercaj institucioj, krom la registaraj bankoj kaj aliaj financaj institucioj oficialaj kaj duonoficialaj. La merkato de devizoj troviĝas en Bogoto, Medeĝino kaj Kalio.

Komerco[redakti | redakti fonton]

Bogota rostaĵo

La politiko de malfermo de la kolombia ekonomio, progresanta de la komenco de la jardeko de 1990, centriĝas ĉefe en la liberigo de la ekstera komerco, kio produktis gravajn efikojn en la landaj industrioj rilate al restrukturigo, renovigo, modernigo, aliancoj, kunigoj, vendoj al internaciaj konsorcioj, eniro de kapitaloj, modifo de la financa strukturo kaj akceligo de konstruaĵoj de infrastrukturo por potencigi la landon kiel konkurencan platformon internacie. La eksportoj de hejtaĵoj (karbo kaj petrolo) estis en 2002 35,9% el la totala eksportado; tiuj de manfaritaj produktoj, 37,8%; kaj tiuj de manĝaĵoj, 18,5% (kafo: 8,14%); tiuj ĉi lastaj en 1980 reprezentis 71,8% el la kolombiaj eksportadoj. (ripetita, supra alineo)

La poreksportaj cellandoj estas Usono (preskaŭ 50%), la Anda Komunumo kaj la Eŭropa Unio. Oni importas ĉefe metalajn kaj kemiajn produktaĵojn (60%) kaj la deveno koincidas kun la landoj, al kiuj oni eksportas. Usono estas la ĉefa komerca partnero de Kolombio, sekvata de Germanio, Brazilo, Nederlando, Belgio, Luksemburgio, Argentino, Ĉilio, Meksiko, Japanio kaj Venezuelo. En 2002 oni kalkulis, ke la valoro de la tiujaraj eksportoj estis 11.897 milionoj da usonaj dolaroj kaj de la importoj 12.690 milionoj da dolaroj.

Transporto kaj komunikado[redakti | redakti fonton]

Trajno de la Savano, inter Bogoto kaj Zipaquirá (2005).

En la tuta montara teritorio, kie troviĝas la plej granda kvanto da loĝantoj de la lando, ekzistas ampleksa voja reto, kun ŝoseoj, kiuj ebligas la trasporton de vehikloj por leĝera kaj peza kargo. Ne ekzistas vojoj konstruitaj laŭ perfektaj normoj (kompare kun la eŭropaj aŭ usonaj ŝoseoj), sed oni povas aserti ke ili permesas la komunikadon inter la diversaj vilaĝoj kaj urboj de la lando. Pli ol 90% el la municipoj enretiĝas per tiuj ŝoseoj.

Iliaflanke, la Ebenaĵoj kaj la amazona ĝangalo, kiuj kovras proksimume la alian duonon de la lando, komunikiĝas per rivera transporto, kelkaj teraj vojoj kaj vasta reto de malgrandaj flughavenoj kaj ekflugejoj. La aera transporto estas tre grava por la lando, ĉar ĝi kunigas la ĉefajn urbajn centrojn kun mezaj kaj malgrandaj lokoj de ekonomia graveco.

La neebena tereno de Kolombio kaŭzas, ke la konstruo de ŝoseoj kaj vojoj estas tre multekosta. Kolombio havas 3.154 km da fervojoj, ŝtatigitaj en 1954 kaj nun neuzataj, krom por transporto de varoj. La plej granda parto el la ŝtataj fervojoj estis linioj, kiuj aliris al la rivero Magdalena, la ĉefa arterio de transporto de la lando dum la 19-a jarcento kaj bona parto de la 20-a jarcento, ĉar la Rivero estis navigebla laŭlonge de preskaŭ 1.000 km ekde la enfluejo. La ŝoseoj sumas 112.988 km kaj kunformas parton de aŭtovojo kiu kunigas Karakason, la Venezuelan ĉefurbon, kun Kito, la ĉefurbo de Ekvadoro, tra Bogoto kaj aliaj kolombiaj urboj. En Kolombio la aera transporto komenciĝis en 1919 kaj nun kelkaj naciaj kaj internaciaj kompanioj servas la landon. En 1946 Kolombio, Venezuelo kaj Ekvadoro interkonsentis starigi la Komercan Ŝipkompanion Grand-Kolombia, kvankam Venezuelo retiriĝis en 1953. (La kompanio, unu el la plej bonaj kaj prosperaj el Ameriko, bankrotis iom post la starigo de la Ekonomia Malfermo en la 90-aj jaroj. La tradukisto de tiu ĉi artikolo, eksmaristo de la Grand-Kolombia, propraokule devis suferi tiun bedaŭrindaĵon. La ĉefaj havenoj estas Buenaventura, Tumaco, Sankta Marta, Barranquilla kaj Kartaĥeno.

Laboro[redakti | redakti fonton]

La aktiva loĝantaro estas 19,4 milionoj (2002); 22% el ĝi sin dediĉas al agrokulturo, forstkulturo kaj fiŝkaptado, 18% al minindustrio, kaj 59% al la sektoro de servoj. Pli ol 1,6 milionoj da personoj sin organizas en sindikatoj, inter kiuj elstaras la Unuiĝinta Centro de Laboristoj de Kolombio (CUT), kun 1,2 milionoj da membroj, la Ĝenerala Konfederacio de Laboristoj de Kolombio (CGTC), kun 400.000 membroj. La rajton fari strikon garantias la konstitucio por ĉiuj laboristoj kiuj ne sin dediĉu al publikaj servoj.

Politiko[redakti | redakti fonton]

La konstitucio de 1991, kiu anstataŭis tiun de 1886, difinas Kolombion kiel socian ŝtaton de rajto, organizitan en formo de unuiĝinta Respubliko, necentraliza, kun aŭtonomio de la teritoriaj estaĵoj(???), demokratia, partoprenpova kaj pluralisma. La malcentralizada proceso komenciĝis per serio de leĝoj kaj dekretoj en kiuj oni donis aŭtonomion al la municipoj, proceso komencita jam en 1983.

Kolombio estas membro de UNO jam de 1945.

Ekzekutiva povo[redakti | redakti fonton]

En Kolombio la nacia ekzekutiva povo kuŝas en prezidento kiun oni elektas per rekta popola voĉdono kaj kiu povas efektivigi sian postenon dum kvar jaroj.

Nuntempe (2010.08—2014.08) la prezidento estas Juan Manuel Santos, kiu estis elektita en la dua elekta rondo je la 20a de Junio de 2010, per 70% de la voĉdonoj, por la periodo: 2010.08—2014.08.

La voĉrajto estas universala por ĉiuj viroj kaj virinoj kun pli ol 18 jaroj. La prezidento nomumas la ministraron, kiun poste aprobas la kongreso. Ekde la konstitucio de 1991 la guberniestroj de la provincoj elektiĝas per popola voĉdonado, same kiel la urbestroj, por periodoj de tri jaroj.

Leĝiga povo[redakti | redakti fonton]

La leĝiga povo kuŝas en la Nacia Kongreso, formita de la Ĉambro de Reprezentantoj, kun 161 membroj, kaj la Senato de la Respubliko, kun 102 membroj. La konstitucio de 1991 punas la malĉeestemon kaj malpermesas ke la membroj de la kongreso okupu samtempe alian ajn publikan postenon.

Justica povo[redakti | redakti fonton]

Ĉiujn 24 membrojn de la Supera Kortumo pri Justico elektas la antaŭaj(?) ĉefjuĝistoj. La justica sistemo formiĝas ankaŭ de la superaj kaj nesuperaj distriktoj, kaj provincaj kaj municipaj juĝejoj. Ekzistas krom tio du justicaj instancoj: la Konsilantaro de la Ŝtato, kies devo estas kontroli la ŝtaton, kaj la Konstitucia Kortumo, kies misio estas kontroli la plenumon de la konstitucio de 1991. La konstitucio malpermesis la ekstradicion de naciuloj, sed reformo de 1996 permesis ĝin denove, kun antaŭkondiĉoj kaj sen retroaktiveco por kiuj jam subiĝis al la kolombia justico, malgraŭ ke oni deliktu en aliaj landoj de la mondo (ĉefe rilate al trafiko de narkotikaĵoj). La mortpunon malpermesas la Kolombia leĝaro.

Politikaj partioj[redakti | redakti fonton]

Kolombio havas politikan sistemon relative liberan kaj malferman, en kiu partoprenas bona nombro da partioj. La plej membrohavaj estas tradicie la Socia Konservativa Partio, favora al plifortigo de centra registaro kaj al intima rilato kun la katolika eklezio; kaj la Liberala Partio, favora al la plifortigo de lokaj registaroj kaj al la disigo inter la eklezio kaj la ŝtato. La lastatempa ideologia tendenco de la unua alproksimiĝas al la kristan-demokratio eŭropa, dum la liberalismo simpatias kun la soci-demokrataj kurentoj. Ambaŭ rekonas ke la katolika eklezio estas grava forto institucia, speciale por trovi vojojn kiuj forigu la politikan kaj socian perforton kiun suferas la nuna kolombia socio.

Inter 1958 kaj 1974 la liberaluloj kaj la konservativuloj estis la nuraj laŭleĝaj grupoj, pro la konstitucia reformo de 1957, kiun oni elpensis por malaktivigi la fortan kontraŭstaron inter ili. Sub tiu akordo, kiun oni nomis Nacia Fronto, ĉiu partio havis ekzakte la saman nombron da postenoj en la leĝiga ĉambro, en la ministraro kaj en aliaj instancoj, kaj la prezidenteco alterniĝis inter la gvidantoj de tiuj du partioj.

Dum la jardeko de 1980 la liberaluloj havis la plimulton en ambaŭ ĉambroj de la parlamento. La situacio konserviĝas, ĝenerale, senŝanĝa. En la elektoj de marto de 1994, la gerila grupo Movado 19 de Aprilo (M-19), kiu en la elektoj de 1990 aperis kiel la tria politika forto sub la nomo Demokratia Alianco Movado 19-a de Aprilo (AD M-19), suferis seriozan elektan baton. La Patruja Unuiĝo, alianco de maldekstremaj grupoj gvidataj de la Komunisma Partio (fondita en la jardeko de 1930), suferis la murdon de multaj el ĝiaj sampartianoj kaj iom post iom perdis elektan peson ĝis preskaŭ malaperi el la nacia scenejo. Aliaj politikaj movadoj kun elekta pezo nuntempe estas: Nova Forto Demokratia, Nacia Konservativa Movado, Progresema Forto de Kuraĝo – ili ĉiuj el konservativa origino – la organizaĵo de extrema dekstro Forto Kolombio – de antaŭnelonga apero – kaj Alternativo Vivo, kiu kunigas grupojn kaj sendependajn gravulojn.

En 2005 estis fondita la Socia Partio de Nacia Unueco, ankaŭ nomata 'Partio de la U', konsistigita plejparte el politikistoj kiuj apartenis al la Liberala Partio kaj forlasis ĉi-lastan por subteni la politikon de la prezidento Álvaro Uribe Vélez.

La 2-an de oktobro de 2009, oficiale naskiĝis la Verda Partio, kies prezidenta kandidato en 2010 estis Antanas Mockus.

En balotelektoj por la prezidenta periodo de 2010.08.07 ĝis 2014.08.07 la kandidato de tiu ĉi partio, Juan Manuel Santos, estis elektita prezidanto per 9,004,221 voĉdonoj (= 69.05% el la validaj voĉdonoj).

Sano kaj socia bonigo[redakti | redakti fonton]

La niveloj de publika sano pliboniĝas, malgraŭ tio ke la nombro de kuracistoj estas ankoraŭ nesufiĉa (po unu por 1.090 loĝantoj). La plej granda parto el la kuracistoj de la lando laboras en la grandaj urboj. Kolombio havas preskaŭ 750 hospitalojn kaj 860 sanatoriojn. La espero de vivo estas de 67,6 jaroj por la viroj kaj 75,4 jaroj por la virinoj (laŭ kalkuloj por 2004). La malario kaj flava febro estas ankoraŭ endemiaj malsanoj en kelkaj regionoj de la lando. La plej granda parto el la industriaj laboristoj havas sistemon de Socia Sekureco, kiu donas servojn de porpatrina kaj denta helpo, asekuron kontraŭ akcidentoj, pagojn por kompensigo kaj kripligo al la laboristoj kaj pensiojn por emeritiĝo. La sistemo subtenas sin finance pere de kontribuoj de dungistoj, dungitoj kaj la registaro.

Defendo[redakti | redakti fonton]

Kolombiaj policistoj pririgardantaj manifestadon en Bogoto (2005).
En Kolombio estas devige ke ĉiuj viraj civitanoj pli aĝaj ol 18 servu dum unu jaro en la armeo aŭ la polico. Nuntempe tiu sistemo estas konita kiel deviga militservo por abiturientoj, multaj el ili neplenaĝaj. En 1995 estis en deviga militservo 5.000 soldatoj neplenaĝaj, sed leĝaj reguloj de la jaro 1998 fiksis la aĝon de 18 jaroj kiel minimume deviga. La Armitaj Fortoj de Kolombio en 2002 havis 200.000 personojn.

La Nacia Armeo batalas kontraŭ tri grupoj:

1. FARK - 18.000 soldatoj - gerila armeo, maldekstrema, origine stalinisma.
2. ELN - 4.500 soldatoj - gerila armeo, maldekstrema, origine inspirita de la revolucio en Kubo.
3. AUK - 8.500 soldatoj - paramilitara, dekstrema, origine por defendi sin kontraŭ la FARK, kiel ĝia nomo montras (la litero "A" estas komenclitero de "Autodefensas" = "memdefendaj (grupoj)" en la hispana). Tiu ĉi grupo estas malgrandiĝanta.

Plej oftaj krimoj de tiuj tri grupoj estas: Kokaintrafikado, forkaptado kaj ostaĝigado (FARK estas la plej ostaĝiganta grupo en la mondo, kun miloj da ostaĝoj), atencoj kaj murdoj de multaj homoj (ekde eminentuloj kiel juĝistoj kaj politikistoj ĝis ordinaraj popolanoj), monĉantaĝo, faligado de elektrokablo-surportaj turoj (kun ĝia respektiva dumplurtaga senelektrigo de vilaĝoj kaj ekonomiaj perdoj), atakoj al vilaĝo (ofte per nekonvenciaj armiloj kiel eksplodigo de brulgasujoj; tiele ili mortigis 119 homojn interne de preĝejo, en Majo de 2002, en la vilaĝo Boĥajao "Bojayá"), minacado de homoj kiuj estas devigataj forlasi siajn loĝejojn, propraĵojn kaj vilaĝojn, semado de eksplodminoj, frakasigo de nafto-duktoj (kun iliaj respektivaj malekologia domaĝo al naturmedio kaj ekonomiaj perdoj), bombatako al pontoj, eksplodigo de ĉiaformaj imageblaj bomboj: dom-bomboj, pilko-bomboj, biciklo-bomboj, kaj eĉ kadavro-bomboj.

Tiaj agadoj kaŭzis: malstimulon por ekonomia investo, bremson de la sociekonomia disvolvado; grandegan doloron, ekzemple al ostaĝoj kaj ties gefamilianoj kaj geamikoj; multajn vunditojn kaj kripligitojn; malstimulon por turismo ne nur el eksterlando sed ankaŭ la enlanda; fifamo pri Kolombio en eksterlando.

Po ĉirkaŭ 3.500 homoj mortas en la milito jare. Dum la nacia armeo dependas de impostoj por sia enspezo, la tri terorismaj grupoj aĉetas armilojn per kokaino (kaj ankaŭ per nafto, oro kaj smeraldoj). Strategie grava estas la valo de la Atrato en la nordokcidento, kiu kunigas la Kariban Maron kaj la Pacifikon. Tra la valo, fluas la komerco inter kokaino kaj armiloj. Prezidento Andrés Pastrana Arango (1998-2002) cedis al FARK teritorion tiom grandan kiom Svislando (42.000 km²), kiu enhavas ĝangalon, montaron kaj ebenaĵon, en la mezo de la lando por trakti pri paco. Sed, post jaroj da sensukcesa interparolo, li reprenis la teritorion kaj pligrandigis la armeon.

Usono donas monon al Kolombio por batali kontraŭ la ŝakrado de narkotaĵoj, monon kiun Kolombio laŭvice elspezas por detrui la kampojn de kokao de FARK por malhelpi ĝian produktadon de kokaino.

Tamen, ekzistas kritikoj kontraŭ la kolombia armeo pro plurfoja malobeado de la homaj rajtoj, ĉefe dum la prezidenteco de Alvaro Uribe Velez, kiam la armeo pafis miloj da senkulpuloj kaj diris ke ili estis gerilanoj mortigitaj dum batalo. la plejmulto da mortigitoj estis personoj el etaj vilaĝoj.

Ankaŭ gravuloj de la armeoj estis rilatigitaj kun koruptado, murdado kaj eĉ kunlaborado kun la gerilanoj. Kelkaj el tiuj gravuloj estis enkarcerigitaj, kiel Mauricio Santoyo, eks-Generalo de la nacia polico kaj estro pri sekureco de la eks-Prezidento Alvaro Uribe, Santoyo estis ekstradiciita al Usono pro kunlabori kun la UAK-gerilo. Oni ankoraŭ sploras ĉu la eks-Prezidento Alvaro Uribe kaj la nuna Prezidento Juan Manuel Santos estas implikitaj ankaŭ en la kunlaborado kun la ekster leĝaj geriloj.

Inter la krimoj aluditaj al la nacia armeo estas:

  • En 2008, okazis nacia skandalo konata kiel "Falsos Positivos", kiu temas pri la pafado da miloj de senkulpuloj far la nacia armeo. 40 oficiroj estis eloficigitaj kaj la tiama komandanto de la armeo, Generalo Mario Montoya, rezignis pro la skandalo.[3]
  • Kunlaboro inter la nacia armeo kaj paramilitaroj en masakro ĉe vilaĝo nomata Mapiripán, 40 vilaĝanoj (civilaj) estis murditaj.[4]
  • Apogo de la nacia armeo en masakro ĉe vilaĝo nomara El Aro, kie 15 kamparanoj estis murditaj.
  • Invado de ekvatora teritorio dum militara operacio kie la nacia armeo mortigis al FARK-gravulo Raúl Reyes.[5]
  • Malaperado de 11 civiluloj dum la repreno (rekonkero) de la "Palacio de Justicia" en 1985. Ĝis nun oni ne scias kion okazis kun tiuj personoj, aliaj civiluloj kaj gravuloj kiuj sukcesis eliri vivaj el la domo poste estis trovitaj mortaj. Kelkaj estroj de la tiama nacia armeo estis komdamnitaj pro la malaperado kaj murdado de la civiluloj, inter ili, Alfonso Plazas Vega, kiu estis kolonelo.[6]

Historio[redakti | redakti fonton]

Vidu:

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.