Kolombobredado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kolombobredisto kun siaj kolomboj.

La kolombobredado estas la aro de teknikoj kaj relativaj konoj pri la bredado de kolomboj. La kolomboj povas esti bredataj pro diversaj motivoj: inklino, estetiko, nutrado aŭ sporto.

Sporto[redakti | redakti fonton]

La kolombojn oni uzas en sporto en malsamaj praktikoj. La plej tipa estas la kolombovetkuro, sporta praktiko konsistanta en la bredado kaj pliboniĝo de la mesaĝa kolombo kun la objekto celi trejni ĝin por la flugo je longaj distancoj, samtempe sciante orientiĝi por reveni al la origina kolombejo.

Kolomboloĝejo[redakti | redakti fonton]

Tipa kolombejo de Tero de Campos. Pedraza de Campos, Hispanio

Domoj por kolomboj estas ĝenerale nomataj kolombejoj. Tiuj ejoj ofte enhavas speciale konstruitajn malfermaĵojn por permesi al la kolombgardisto doni al siaj bestoj liberecon por ekzercado, permesante al ili reeniri la loĝejon sen speciala asistado de la gardanto. Samtempe tiuj domoj estas konstruitaj por konservi la kolombojn sekuraj elde predantoj kaj malbona vetero kaj doni al ili nestajn lokojn en kiuj kreskigi siajn idojn.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]