Kolomeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kolomeo
urbo de provinca signifo • setlejo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 77212
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 61 269  (2019) [+]
Loĝdenso 1 505 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 31′ N, 25° 2′ O (mapo)48.51666666666725.033333333333Koordinatoj: 48° 31′ N, 25° 2′ O (mapo) [+]
Alto 300 m [+]
Areo 40,72 km² (4 072 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Kolomeo (Ivano-Frankivska provinco)
Kolomeo (Ivano-Frankivska provinco)
DEC
Kolomeo
Kolomeo
Situo de Kolomeo
Kolomeo (Ukrainio)
Kolomeo (Ukrainio)
DEC
Kolomeo
Kolomeo
Situo de Kolomeo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Kolomyia [+]
vdr

Kolomeo (ukraine Коломия, Kolomija, pole Kołomyja) estas urbo en la nuna Ivano-Frankivska provinco de Ukrainio je ambaŭ bordoj de rivero Prut. Nun ĝi havas proksimume 60 000 loĝantojn. Unue la urbo estis menciita en galiciaj kronikoj en 1241. De 1405 ĝi havas urbajn rajtojn laŭ la Magdeburga juro. Ĝis la Dua Mondmilito en la urbo vivis precipe poloj kaj judoj - anoj de ambaŭ grupoj en la milito estis amasmurditaj, kaj la travivintaj poloj post la militofino estis perforte translokigitaj al Pollando.

En Kolomeo interalie loĝis la ukrainaj verkistoj Vasil Stefanik kaj Ivan Franko. En la urbo funkcias la tutmonde ununura muzeo de paskaj ovoj.

Ligoj al Esperanto[redakti | redakti fonton]

En la urba gimnazio instruis biologion la renoma ukraina esperantisto Orest Kuzjma. Omaĝe al li funkcias muzeo de Esperanto, laŭ la adreso Rodini Kuzmi 6.

La Oresto Kuzma-tagoj estas regula Esperanto-aranĝo, fum kiu oni povas viziti muzeon de Esperanto, partopreni en ekskursoj kaj prelegoj[1]

Partnera urbo[redakti | redakti fonton]

  • Nysa, ĝis la jaro 1945 germana urbo, de tiam parto de Pollando: al tiu urbo post 1945 estis translokitaj multaj poloj antaŭe loĝintaj en Kolomeo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-07-27. Alirita 2018-07-27.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]