Kolonaro sur Rajstna

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kolonaro sur Rajstna
ĉeĥe: Kolonáda na Rajstně
konstruaĵo
Kolonaro sur Rajstna
Oficiala nomo: Kolonaro sur Rajstna
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudmoravia regiono
Distrikto Distrikto Břeclav
Administra municipo Valtice
Historia regiono Moravio
Parto de Areo de Lednice-Valtice
Situo Kolonaro sur Rajstna
 - koordinatoj 48° 44′ 13″ N 16° 44′ 10″ O / 48.73694 °N, 16.73611 °O / 48.73694; 16.73611 (mapo)
Stilo klasicismo
Konstruado 1817–1823
Pluaj posedantoj Liĥtenŝtejnidoj
Nuna posedanto Ĉeĥio
Konstruinto Johano la 1-a el Liĥtenŝtejno
Por publiko jes
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Kolonada Reistna
Portalo pri Ĉeĥio

Kolonaro sur Rajstna estas romantika klasicista glorieto en Areo de Lednice-Valtice, en katastra teritorio Valtice. Ĝi estas protektita kiel kultura memorindaĵo de Ĉeĥio.

Historio[redakti | redakti fonton]

La kolonaron lasis konstrui en la jaroj 18171823 princo Johano la 1-a el Liĥtenŝtejno kiel belvederon kaj samtempe monumento al sia mortinta patro Francisko Jozefo la 1-a kaj fratoj Filipo kaj Aloiso la 1-a. Plu la konstruado de la kolonaro, same kiel la ceteraj konstruaĵoj en Areo de Lednice-Valtice, per dono de laborokazoj helpi plibonigi socian situacion de ĉi tieaj servutuloj.

Arkitekto de la kolonaro estis ankoraŭ Josef Hardtmuth, la konstruaĵon faris lia sekvanto Josef Kornhäusel. Ŝablono estis glorieto en la viena Schönbrunn. Jam post sia finigo ĝi fariĝis ŝatata ekskursa kaj turisma celo. Devene la parcelo kun la kolonaro apartenis al katastra teritorio Schrattenberg. En la jaro 1925 tiu ĉi parto de katastro Schrattenbergu estis alligita al Valtice. Post la jaro 1945 la kolonaro troviĝis en nealirebla limzono kaj ĝi servis kiel observejo de limgardistaro. Post la jaro 1989 la kolonaro transiris en administradon de Nacia memoriga instituto kaj ĝi estis iom post iom rekonstruita. Nuntempe ĝi estas alirebla al publiko de majo ĝis septembro.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La kolonaro troviĝas sur monteto Homole (nomata ankaŭ Reisten aŭ Rajstna) en alteco 280 m s. m., proksimume 1,6 km sudokcidente de la centro de Valtice. La klasicisma kolonaro de ortangula bazplano estas kreata de 24 kolonoj kun korintaj kapoj. Plialtigita atiko meze kreas formon de venka arko. En ekstrema piliero de la kolonaro estas lokigita ŝtuparejo kondukanta al belvedera plataĵo sur la tegmento.

Alirebleco[redakti | redakti fonton]

La kolonaro estas alirebla el Valtice sur ruĝa ruĝa turisma marko turisma marko kaj biciklovojo.

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]