Saltu al enhavo

Kolonia kasko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kolonia kasko

La kolonia kasko (laŭ iuj romanidaj lingvoj) aŭ hispane salacot [sa.la.kot], ankaŭ nomebla korkokasko (laŭ la baltaj kaj slavaj lingvoj) aŭ tropika kasko (laŭ iuj ĝermanaj lingvoj), estas aŭ ĉapelo aŭ malpeza kasko el korko aŭ vegetalaj fibroj, kovrita per ŝtofo por protekti la kapon kontraŭ la suno. Ĝi estis iam ofte portata de okcidentanoj en tropikaj regionoj. Hodiaŭ ĝi ankoraŭ estas ofte portata en Vjetnamio.

Rekonebla signo de la eŭropaj koloniaj imperioj ekde la 19-a jarcento, la salakoto fariĝis ekde la 20-a jarcento unu el la plej emblemaj objektoj de la lasta jarcento de eŭropa koloniismo. Foje, ĝi estis mem konsiderata kiel simbolo de koloniismo[1].

Post la Unua Hindoĉina Milito en 1946, la kolonia kasko, ankaŭ konata sub la nomo pith helmet en la angla lingvo, tamen fariĝis simbolo de la Popola Armeo de Vjetnamio. Antaŭe simbolo de la eŭropa imperiismo, la kasko ŝanĝis signifon por la vjetnamanoj, fariĝante simbolo de libereco kaj sendependeco rilate al franca regado[2].

Simile, post kiam Kenjo akiris sian sendependecon en 1963, la provincaj administrantoj adoptis la uniformojn kaj reguligitajn ĉapelojn de la iamaj koloniistoj, tiel simbolante la reziston kontraŭ eŭropa imperiismo kaj la revenon al la kulturo kaj identeco de libera kaj aŭtonoma Kenjo[3].

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Petite encyclopédie du Grand Sud de Madagascar, Jean-Michel Lebigre, 2016, paĝo.
  2. danviet.vn.
  3. nation.africa/kenya

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]