Kolorigo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kolorigita montraĵo de traĥeo.

Kolorigotinkturigo estas helpa tekniko uzata en mikroskopio por plibonigi la kontraston en la bildo vidata pere de la mikroskopo. La kolorigiloj kaj tinkturoj estas substancoj kiuj kutime estas uzataj en biologio kaj medicino por elstarigi strukturojn en biologiaj histoj kiuj estas observataj pere de diversaj tipoj de mikroskopoj. La diversaj kolorigiloj povas esti uzataj por plibonigi la difinon kaj ekzameni grandajn tranĉaĵojn de histo (elstarigante por ekzemplo muskolajn fibrojnkonektivan histon), ĉelajn populaciojn (por ekzemplo klasigante diversajn sangajn ĉelojn) aŭ eĉ por elstarigi organetojn ene de unuopaj ĉeloj.

En biokemio, tio supozigas aldoni specifan kolorigilon (tio estas por unuigi ĝin laŭ elekta maniero ĉu al DNA, proteinoj, lipidoj, karbonhidratoj ktp.) al iu tavolo por kvalifiki aŭ kvantifiki la aperon de difinita komponaĵo.