Saltu al enhavo

Koluma akvalciono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kolumalciono)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Koluma akvalciono
masklo
masklo
ino
ino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Koracioformaj Coraciiformes
Familio: Alcionoj Alcedinidae
Subfamilio: Akvalcionoj Cerylinae
Genro: Megaceryle
Specio: M. alcyon
Megaceryle alcyon
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga[1]
Arealo de koluma akvalciono. Flave — reproduktejoj, blue — vintrejoj, verde — tutjaraj loĝejoj
Arealo de koluma akvalciono. Flave — reproduktejoj, blue — vintrejoj, verde — tutjaraj loĝejoj
Arealo de koluma akvalciono. Flave — reproduktejoj, blue — vintrejoj, verde — tutjaraj loĝejoj
Sinonimoj
  • Alcedo alcyon Linnaeus, 1758
  • Ceryle alcyon (Linnaeus, 1758)
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Koluma akvalciono aŭ simple kolumalciono (Megaceryle alcyon) estas granda, videblega kaj bruema birdo el subfamilio akvalcionoj de superfamilio de Alcededoj, alivorte alcionoj. Ĝi apartenas al genro Megacerylekrestalcionoj kaj estas la ununura ĝia membro trovebla en norda Usono kaj Kanado. Ĝi estas la birdo reprezentata en la monbileto de 1986 de 5 kanadaj dolaroj.

Taksonomio

[redakti | redakti fonton]

Koluma akvalciono estis unue formale priskribita en la 10-a eldono de klasika verko Systema Naturae far sveda naturalisto kaj fondinto de moderna biologia sistematiko Karolo Lineo en 1758. Li metis la specion en genron Alcedo, kiu tiam enhavis ĉiujn alcionojn, kaj donis al ĝi dunomon Alcedo alcyon.[2] La nunan genron Megaceryle enkondukis germana naturalisto Johann Jakob Kaup en 1848.[3] Ĝi estis disigita de Ceryle (kiu post la disigo nur havas unu specion, la blanknigran akvalcionon), kaj ĝia nomo estas simple aldono de antikva greka radiko mega, t.e. "granda", al la nomo Ceryle. La specia epiteto alcyon estas latina vorto por alciono.[4]

Kvankam la grandaj alcionoj de la genro Megaceryle estis iam lokitaj en Ceryle kun la Blanknigra alciono, pli novaj esploroj pri molekula filogenetiko montras, ke la tiu ĉi lasta estas pli proksima al la amerikaj verdaj alcionoj (genro Chloroceryle). Megaceryle, kutimnome krestalcionoj, estas aparta branĉo en subfamilio akvalcionoj. Inter ili, la plej parenca al koluma akvalciono estas la alia Amerika specio ruĝventra akvalciono (Megaceryle torquata). Supozeble ilia komuna praulo estis iu Afrika Megaceryle kiu koloniigis Amerikon.[5]

Priskribo

[redakti | redakti fonton]
Ino (maldekstre) kaj masklo.

Koluma akvalciono estas korpulenta mezgranda birdo, averaĝe 28–35 cm longa kun enverguro de 48 ĝis 58 cm. Plenkreskuloj pezas de 133 ĝis 178 g.[6][7] Plenkreskaj inoj estas iom pli grandaj ol iĉoj.

Tiuj ĉi birdoj havas stereotipe alcionan korpotipon kun granda kapo kaj beko, mallongaj flugiloj kaj malgrandaj piedoj. Kiel ĉiuj krestalcionoj, tiu ĉi specio havas rimarkeble grandan movivan kreston. Ĝia beko estas nigra, grizeca ĉe la bazo. Malkutime por alcionoj, koluma akvalciono havas inversan seksan duformismon: ne nur la ino estas pli granda ol la iĉo, sed ŝi ankaŭ havas pli plurkoloran plumaron. Ambaŭ seksoj havas bluece ardezkolorajn kapon, flugilojn kaj dorson kun blankaj punktoj, blankan ventron, bluecan bruston kaj vastan blankan kolumon, kiu donis al la specio ĝian kutiman nomon. Sed aldone al tio ĉi la ino havas rufan zonon sur supra ventro kaj flankoj de korpo, kiu ĉe iĉoj mankas. Junuloj de ambaŭ seksoj antaŭ la unua mudo similas al plenkreskaj inoj, sed ilia rufa zono estas pli pala kaj malvasta.[8]

Distribuo kaj habitato

[redakti | redakti fonton]

En plejparto de sia arealo koluma akvalciono estas la sola alcededo. Ĝia reprodukta vivareo estas en plejparto de Nordameriko, inklude Kanadon, Alaskon kaj nordan Usonon. La birdoj preferas nestumi laŭ marbordoj aŭ apud enlandaj akvejoj (lagoj, riveroj, fluoj, marĉoj ktp). Vintre kolumaj akvalcionoj migras al suda Usono, Meksiko, Centra Ameriko, kaj Okcidentaj Indioj. Ili estas raraj vizitantoj en nordaj partoj de Venezuelo, Kolombio, kaj la Gujanoj.[9][10][11] Dum migrado individuaj birdoj povas forflugi en oceanon kaj vagi tre malproksime de la kontinento. Oni renkontis tiajn vagantojn en Pacifikaj insuloj, kiel Kokosa insulo, Malpelo, Havajoj,[12] Azoroj,[13] kaj Klarjono.[14] Krome, vagantaj birdoj estas registritaj en Ekvadoro, Gronlando, Irlando, Nederlando, Portugalio, kaj la Unuigita Reĝlando.[1] En la ĉi-lasta kolumaj akvalcionoj estas registritaj kvinfoje ekde 1908.[15] La plej sudaj registroj de M. alcyon estas la Galapagoj, kien ili migras en malgrandaj birdaroj sed, ŝajne, ne ĉiun jaron.[16][17][18]

La migro estas kaŭzata de mediaj faktoroj: kolumaj akvalcionoj formigras suden kiam la apudaj akvejoj frostiĝas kaj kapti fiŝojn ne plu eblas. Se la akvejo ne frostas, la birdoj povas resti en siaj nordaj loĝejoj eĉ dum tre severa vintro. En pli varmaj areoj kolumaj akvalcionoj restas en la sama loko tutan jaron.[19]

Konduto kaj ekologio

[redakti | redakti fonton]

Koluma akvalciono estas ofte vidata ripoze elstare sur arboj, fostoj aŭ aliaj taŭgaj gvatejoj proksimaj al akvo antaŭ plonĝi al siaj fiŝa predo. Ĝuste fiŝoj formas pliparton de ili dieto. Ili manĝas ankaŭ etajn krustulojn, ranojn, akvajn insektojn, etajn mamulojn, etajn reptilojn, kaj berojn.[20]

Kiam tiu ĉi birdo flugas ene de sia habitato ĝi komunikiĝas kun samspecianoj per ĥarakterecaj raslaj vokoj.[21] Pro tio ĉi en la angla lingvo, kiu estas la plej parolata lingvo en plejparto de arealo de koluma akvalciono, grupo de tiuj ĉi birdoj nomiĝas per onomatopeaj raslaj vortoj "rattle""kerfuffle".[22][23]

Iĉoj dum reprodukta sezono iĝas tre agresemaj kaj teritoriaj. En ĉirkaŭo de sia nesto la iĉo sentime atakas kaj forpelas kaj samspecianojn, kaj ĉiujn vivajn estaĵojn, kiuj povas esti minaco. Kolumaj akvalcionoj nestas en horizontalaj tuneloj, kiujn ambaŭ gepatroj elfosas en sablaj deklinaĵoj aŭ riverbordoj. Kutime la tunelo bendas malsupren kaj poste supren, kaj pro tiu ĉi dizajno en okazo de inundigo en la malproksima parto de la ternesto restas aero kaj la idoj povas travivi. La ino metas 5–8 ovojn, kaj ambaŭ gepatroj kun kovas ilin, prizorgas kaj nutras la idojn.[21]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 BirdLife International (2016). “Megaceryle alcyon”, IUCN Red List of Threatened Species 2016, p. e.T22683623A92992287. doi:10.2305/IUCN.UK.2016-3.RLTS.T22683623A92992287.en. Alirita 12 November 2021.. 
  2. Linnaeus, C.. (1758) Systema Naturæ per regna tria naturae, secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis, Volume 1, 10‑a eldono v.1 (latine), Holmiae:Laurentii Salvii.
  3. (1848) “Die Familie der Eisvögel (Alcedidae)”, Verhandlungen des Naturhistorischen Vereins für das Großherzogthum Hessen und Umgebung (de) 2, p. 68. 
  4. Jobling, James A. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm, p. [htt://archive.org/details/Helm_Dictionary_of_Scientific_Bird_Names_by_James_A._Jobling/e/n40 40], 245. ISBN 978-1-4081-2501-4.
  5. (2006) “A molecular phylogeny of kingfishers (Alcedinidae) with insights into early biogeographic history”, Auk 123 (2), p. 487–499. doi:[[doi:10.1642%2F0004-8038%282006%29123%5B487%3AAMPOKA%5D2.0.CO%3B2|10.1642/0004-8038(2006)123[487:AMPOKA]2.0.CO;2]]. 84824051. 
  6. Cornell Laboratories of Ornithology All About Birds: Belted Kingfisher. Arkivita el la originalo je 14 June 2008. Alirita 12 June 2008 .
  7. Belted kingfisher videos, photos and facts – Megaceryle alcyon. ARKive (2013-03-27). Arkivita el la originalo je 2010-12-21. Alirita 2013-03-31 .
  8. (2008) National Geographic Complete Birds of North America. Washington, D.C.: National Geographic. ISBN 978-0-7922-4175-1.
  9. (1914) “The birds of North and Middle America: A descriptive catalogue of the higher groups, genera, species, and subspecies of birds known to occur in North America, from the Arctic lands to the Isthmus of Panama, the West Indies and other islands of the Caribbean Sea, and the Galapagos Archipelago. Part VI”, Bulletin of the United States National Museum 50, p. 1–902. 
  10. (1949) “The birds of the Republic of Colombia [Accipitridae–Picidae]”, Caldasia 5 (23), p. 381–644. 
  11. (2010) “Rare birds in French Guiana in 2005–07”, Cotinga (32), p. 95–104. 
  12. (April 1902) “Belted Kingfisher in the Island of Hawaii”, Auk 19 (2), p. 199. doi:10.2307/4069320. 
  13. (2016) “First documented record of the Belted Kingfisher Megaceryle alcyon (Linnaeus, 1758) in mainland Ecuador.”, PeerJ Preprints 4 (e1896v1). doi:10.7287/peerj.preprints.1896v1. 
  14. (1956) “The Birds of the Revilla Gigedo Islands, Mexico”, Condor 58 (2), p. 107–120. doi:10.2307/1364977. 
  15. Halliday, Josh, "Rare kingfisher sighting in Preston draws thousands", The Guardian, 2022-01-05.
  16. (1966) “Migrants in the Galápagos area”, Condor 68 (1), p. 81–101. doi:10.2307/1365177. 
  17. (1973) “The Galápagos Avifauna”, Condor 75 (3), p. 265–278. doi:10.2307/1366166. 
  18. (2006) “Aves, The Galapagos Islands, Ecuador”, Check List 2 (2), p. 1–27. doi:10.15560/2.2.1. 
  19. (1906) “A preliminary list of the birds of Seneca County, Ohio”, Wilson Bulletin 18 (2), p. 47–60. 
  20. Megaceryle alcyon (Belted kingfisher).
  21. 21,0 21,1 Cornell Laboratories of Ornithology All About Birds: Belted Kingfisher. Arkivita el la originalo je March 21, 2009. Alirita 19 June 2009 .
  22. Do You Know the Proper Names for Different Bird Flocks? (angle). Arkivita el la originalo je 2022-02-26. Alirita 2022-02-26 .
  23. Parnell, Marc. (2022) Birds of Alabama (The Birding Pro's Field Guides) (angle). Cleveland, Ohio: Naturalist & Traveler Press, p. 114–115. ISBN 9781954228252.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]