Kolumarasario

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Kolumarasario
Kolumarasario
Kolumarasario
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pegoformaj Piciformes
Familio: Ramfastedoj Ramphastidae
Genro: Pteroglossus
Specio: P. torquatus'
Pteroglossus torquatus
(Gmelin, 1788)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Kolumarasario, Pteroglossus torquatus, estas mezgranda kaj kolora birdo el la familio de la Ramfastedoj kaj ordo de Pegoformaj de Sudameriko, kiu enhavas la tukanojn, tukanetojn, arasariojn, ktp. Temas pri specio kiu reproduktiĝas el suda Meksikio al Panamo; ankaŭ en Kolombio kaj ĝis okcidenta Ekvadoro kaj nordokcidenta Venezuelo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Montrante la suprajn partojn kaj la bekon

Kiel aliaj tukanoj, la Kolumarasario estas brile kolora kaj havas grandan bekon. La plenkreskulo estas tipe 41 cm longa (10 cm la beko) kaj pezas 230 g.

Ambaŭ seksoj estas similaj laŭ aspektoj, kun nigraj kapo kaj mentono kaj malhelaj olivverdaj supraj partoj, krom ruĝa pugo kaj supra vosto. Estas ruĝeca kolumo malantaŭe (fakte bruneca tra la tuta kolo, sed tro malvidebla) kio nomigas la specion laŭ popola kaj scienca (torquatus) nomoj. La subaj partoj montras rimarkindan belan bildon, ĉar estas brilflavaj kun ronda nigra punktomakulo en la centro de la brusto ĉirkaŭita de ruĝaj punktetonuancoj (pli markitaj en supra brusto) kaj nigroruĝa bendo tra la ventro. La kruroj estas flavaj.

La nuda vizaĝa haŭtaĵo estas nigra, kaj ruĝa malantaŭ la flava okulo. La supra makzelo estas helflava kun brunecaj nuancoj ĉe bazo, tre markita per bildo de nigrecaj segilecaj “dentoj” ĉe la tranĉa bordo, kaj nigra pinto. La suba makzelo estas nigra, kaj la kruroj estas verdaj.

Junuloj de Kolumarasario estas multe pli senkolora, kun fulgonigra kapo kaj brunecaj verdaj supraj partoj. La ruĝa pugo kaj la flavaj subaj partoj estas pli palaj, kaj la brustopunkto, la ventrostrio kaj la bekobildo estas nedistingaj.

La voĉo de la Kolumarasario estas laŭta, akra psik, aŭ pisiik aŭ “tiĉek”, kvazaŭ tusado.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Etaj aroj, kutime konsistantaj el 6-15 birdoj, moviĝas tra la arbaro kun rapida rekta flugo en linio sekvante la gvidanton. Tiu ĉi specio estas ĉefe arborema kaj fruktomanĝanta, sed manĝas ankaŭ insektojn, lacertojn, birdovojn kaj aliajn etajn predojn.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

En birdoparko en Honduraso.

La Kolumarasario estas komuna loĝanto kaj reproduktulo en arbaroj de malaltaj teroj kaj en iome pli malfermaj arbaroj. La ino demetas 3 blankajn ovojn en nekovrita kavaĵo aŭ olda nesto de pegedoj alte en arbo.

Ambaŭ seksoj kovas la ovojn dum ĉirkaŭ 16 tagoj, kaj la tukanidoj restas en la nesto post eloviĝo. Ili estas blindaj kaj nudaj je la nasko, kaj havas mallongajn bekojn kaj specialajn kusenojn sur siaj kalkanoj por protektiĝi kontraŭ la aspra grundo de la nesto. Ili estas manĝigataj de ambaŭ gepatroj, helpitaj de ĝi tri aliaj plenkreskuloj, probable el antaŭa ovodemetado, kaj elnestiĝo okazas post ĉirkaŭ 6 semajnoj, kvankam la junuloj estos ankoraŭ manĝigataj de laplenkreskuloj dum kelkaj semajnoj post elnestiĝo.

La arasarioj estas nekutimaj inter tukanoj pro ripozi socie tra la jaro, en grupoj de ĝis ses plenkreskuloj kaj zorgas la idaron dormante en la sama truo kun la vostoj super siaj dorsoj.

Tiu ĉi specio hibridiĝas kun la Stribeka arasario, Pteroglossus sanguineus ekzemple en Panamo.

Listo de subspecioj[redakti | redakti fonton]

  • Pteroglossus torquatus erythrozonus Ridgway, 1912
  • Pteroglossus torquatus nuchalis Cabanis, 1862
  • Pteroglossus torquatus torquatus (Gmelin, 1788)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]