Kolumbia Altebenaĵo
Kolumbia Altebenaĵo estas geologia kaj geografia regiono kiu troviĝas tra partoj de usonaj ŝtatoj de Vaŝingtonio, Oregono, kaj Idaho. Ĝi estas vasta inund-bazalta altebenaĵo inter Kaskada Montaro kaj Roka Montaro, tratranĉita de la Kolumbio. En unu de siaj variaj uzadoj , la termino "Kolumbia Baseno" referencas al pli-malpli sama areo kiel Kolumbia Altebenaĵo[1].
Geologio
Dum la malfrua Mioceno kaj frua Plioceno, unu el la plej vastaj bazalto-inundoj kiuj iam okazis sur la tersupraĵo, surfluigis la Pacifikan Nordokcidenton, konstituante vastan provincon de magmaj petroj sur ĉirkaŭ 160 000 km2[2].
Tra periodo de eble 10 ĝis 15 milionoj da jaroj, lafa fluo post lafa fluo ekfuriozis, finfine akumulante ĝis dikeco de pli ol 1,8 kilometroj [2]. Kiam la fandiĝita roko ekvenis al supraĵo, la terokrusto iompostiome sinkis en la spacon kiu estiĝis de la leviĝanta lafo[2].
La sinkado de la krusto produktis vastan altebenaĵon —vastan, iome sinkigitan lafan ebenaĵon ankaŭ kelkfoje sciata kiel Kolumbia Baseno [2]. La praa Kolumbio-rivero estis devigita preni sian nuntempan fluon kaŭze de la nordokcidenten progresanta lafo. La lafo, dum ĝi fluis super la areo, unue plenigis la riverovalojn, formante akvobaraĵojn kiuj siajvice kaŭzis rezervujojn aŭ lagojn [2]. Vivosignoj kiuj estis trovitaj en tiuj lafaj tavoloj estas fosiliaj foliopremmarkoj, ŝtonigita ligno, fosiliaj insektoj kaj ostoj de vertebruloj [2].
Flaŭro
Parto de Kolumbia Altebenaĵo estas asociita kun la samnoma ekoregiono, kiu apartenas al nearkta biomo de la mezvarmaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj.
Geografio
La vaŝingtoniaj urboj en Kolumbia Altebenaĵo inkluzivas :
Oregonaj urboj en Kolumbia Altebenaĵo inkluzivas :
- Hermiston
- Hood River
- Pendleton
- Dalles
Vidu ankaŭ
Referencoj
Eksteraj ligiloj
- angle USGS Page on Columbia Plateau
- angle Guide to digital documents and photographs about the Columbia River area.
- angle Columbia River Basin Ethnic History Archive
Koordinatoj: 45° 59′ 58″ N 119° 00′ 05″ U / 45.99944 °N, 119.00139 °U (mapo)