Kolumbio (rivero)
Kolumbio | |
---|---|
Akvokolekta baseno de la rivero Kolumbio | |
Longeco | 2044 km |
Alteco de la fonto | 810 m |
Meznombra trafluo | 7400 m³/s |
Akvokolekta areo | 415.211 km² |
Alfluantoj | Lago Kolumbio (fonto); aliaj, vidu tekston |
Alfluas al | Pacifiko ĉe Astoria (Oregono) |
Alteco de la enfluejo | 0 m |
Rivero en Brita Kolumbio Rivero en Vaŝingtonio / Rivero en Oregono |
|

Kvar lokomotivoj BNSF GE C44-9W trenantaj miksan ŝarĝotrajnon ĉe la bordo de la rivero Kolumbio, inter Kennewick kaj Wishram, Vaŝingtonio, Usono.
La Rivero Kolumbio estas la plej granda rivero laŭ volumeno enfluanta la Pacifikon el Nordameriko. Ĝiaj fontoj estas en la Rok-Montaro en Brita Kolumbio, kaj ĝi trafluas la orientan parton de Vaŝingtonio. La lastaj 480 km konsistigas la ŝtatlimon inter Vaŝingtonio kaj Oregono. Ĝi enfluas la Pacifikon ĉe Astoria (Oregono).
La Kolumbio estas granda fonto de hidroelektra povumo, kun multaj digoj.
La Multnoma popolo (angle, Multnomah) estis la indiĝenaj loĝantoj de la regiono laŭ la bordoj de la rivero Kolumbio, kie nun situas la grandurbo Portlando (Oregono) kaj ĝiaj transrivera antaŭurbo Vancouver (Vaŝingtonio). Ili parolis dialekton de la supra ĉinuka lingvo.