Kolumpapago
| Biologia klasado | ||||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||||||
| Psittacula krameri (Scopoli, 1769) | ||||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||||
Originaj (naturaj) regionoj
| ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
Kolumpapago aŭ kolumpsitako (latine Psittacula krameri) estas birdo de la Psitakedoj. Ĝi estas la plej disvastiĝinta psitako de la mondo, vivanta en Afriko de Senegalo kaj Gvineo ĝis Eritreo, kaj en Azio de Turkio kaj Israelo ĝis Srilanko kaj Nepalo tra la tuta Hinda subkontinento, kie ĝi videblas simile ofte en la urbaj stratoj kiel kolomboj.
Ekde la 1970-aj jaroj tiu afrotropisa kaj orientalisa specio vivas libere ankaŭ en okcidenta Eŭropo, ekzemple en Belgio ĉirkaŭ 5 000, Britio ĉirkaŭ 8 000, Francio ĉirkaŭ 1 000, Germanio ĉirkaŭ 5 000, Nederlando ĉirkaŭ 3 000 kaj Hispanio ĉirkaŭ 3 000.[1] En Sevilo, la populacio pliiĝis pro diversaj tialoj, kaj lastatempe oni registris kvar dormejojn en kiuj ripozas po pli ol mil birdoj, nome totale la nombroj atingas el ok mil ĝis dek mil individuon.[2]
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]Oni agnoskis kvar subspeciojn, kvankam ili diferenciĝas malmulte:

- Afrikaj subspecioj:
- Afrika rozringa papago (P. k. krameri): Okcidenta Afriko en Gvineo, Senegalo, kaj suda Maŭritanio, orienta ĝis okcidenta Ugando kaj suda Sudano, norden ĝis Egipto. Loĝanta laŭlonge de la Nila Valo kaj certe en Gizo, ĝi estas foje vidita en la norda marbordo kaj en Sinajo. La Afrika rozringa papago ekreprodukitĝis ankaŭ en Israelo kaj Jordanio en la 1980-aj jaroj kaj estas konsiderata invada specio tie.
- Abisinia rozringa papago (P. k. parvirostris): nordokcidenta Somalio, okcidenten tra norda Etiopio ĝis la ŝtato Sennar en Sudano
- Aziaj subspecioj:
- La Barata rozringa papago (P. k. manillensis) originiĝis el la sudo de la Hinda subkontinento kaj havas naturiĝintajn populaciojn tutmonde, en Aŭstralio, Granda Britio (ĉefe ĉirkaŭ Londono), Usono, kaj aliaj okcidentaj landoj. Ĝi estas ofte referencata kiel la Barata kolumpapago.[3][4]
- La norda rozringa papago (P. k. borealis) estas distribuata en Bangladeŝo, Pakistano, norda Barato kaj Nepalo ĝis centra Birmo; invadaj populacioj troviĝas tutmonde.

La Aziaj subspecioj estas ambaŭ pli grandaj ol la Afrikaj subspecioj.[3]
La genronomo Psittacula estas diminutivo de la Latina psittacus, "papago", kaj la specia epiteto krameri rememoras la germanan natursciencisto Wilhelm Heinrich Kramer.[5]
En 2019, genetika studo revivigis la genron Alexandrinus, iam vidita kiel sinonimo de nuna genro Psittacula. Kelkaj organizaĵoj, kiel IUCN, akceptis la novan taksonomion.[6]
Aspekto
[redakti | redakti fonton]La Kolumpapago estas sekse dimorfa. La plenkreska masklo havas rozkoloran kaj nigran kolringon,[7] kaj la ino kaj nematuraj birdoj de ambaŭ seksoj aŭ ne montras kolringojn, aŭ montras ombrosimilajn palajn ĝis malhelgrizajn kolringojn. Ambaŭ seksoj havas distingan verdan koloron en naturo kun ruĝa beko kaj blua vosto,[7] kaj kaptite breditaj ringkolaj birdoj havas plurajn kolormutaciojn, kiuj inkluzivas turkisan, cinaman, olivan, blankan, bluan, violan, grizan kaj flavan. Kolumpapagoj estas averaĝe 40 cm longaj, inkluzive de la vostoplumoj, granda parto de ilia tuta longo. Ilia averaĝa unuflugila longo estas ĉirkaŭ 15 ĝis 17,5 cm. En naturo, ĉi tiu estas bruema specio kun nedubebla kriego. Kaptitaj individuoj povas esti instruitaj paroli. Ili estas herbovora kaj nemigranta specio.
Distribuado
[redakti | redakti fonton]Ekde la 19-a jarcento, la Kolumpapago sukcese koloniigis multajn aliajn landojn. Ĝi reproduktiĝas pli norde ol iu ajn alia papaga specio. Ĝi establis sin grandskale en Germanio, Francio, Belgio, Nederlando, Italio kaj Britio.[8]
Ĉi tio montras, ke la risko de establado de papagoj povus plue pliiĝi kiel rezulto de malpliiĝantaj frostotagoj pro tutmonda varmiĝo, kreskanta urbigo kaj kreskantaj homaj populacioj. Pro la signifaj apartaj importadoj de papagoj en Eŭropo, esploristoj kapablas esplori la vaste akceptatan hipotezon pri klimata kongruo kaj homa agado je la specionivelo.[9]
Ekologio kaj kutimaro
[redakti | redakti fonton]
Manĝado
[redakti | redakti fonton]En naturo, Kolumpapagoj kutime manĝas burĝonojn, nektaron, fruktojn, legomojn, nuksojn, berojn, semojn, grenojn kaj insektojn.[10] Naturaj grupoj ankaŭ flugas plurajn mejlojn por manĝoserĉadi en terkulturaj kampoj kaj fruktoĝardenoj, kaŭzante ampleksan damaĝon. Naturaj papagoj regule vizitas ĝardenojn kaj aliajn lokojn proksime de homa loĝado, prenante manĝaĵon el birdomanĝejoj.
En Barato, ili manĝas cerealojn, kaj dumvintre ankaŭ kajanojn.[11] En Egiptio printempe ili manĝas morusojn kaj somere ili manĝas daktilojn kaj nestas ene de palmarboj kaj manĝas el sunfloraj kaj maizaj kampoj.
En kaptiteco, Kolumpapagoj manĝas grandan diversecon de manĝaĵoj kaj povas esti nutritaj per multaj fruktoj, legomoj, buletoj, semoj, kaj eĉ malgrandaj kvantoj da kuirita viando por proteino. Oleoj, saloj, ĉokolado, alkoholo kaj aliaj konserviloj estas evitendaj.[12][13]
Reproduktado
[redakti | redakti fonton]En nordokcidenta Barato, hindaj kolumpapagoj formas parojn de septembro ĝis decembro. Ili ne havas vivpartnerojn kaj ofte reproduktiĝas kun alia partnero dum la sekva reprodukta sezono. Dum ĉi tiu malvarma sezono, ili elektas kaj defendas nestejojn, tiel evitante konkuradon pri lokoj kun aliaj birdoj. Manĝiĝante ĉe vintraj pizkultivaĵoj, la ino ricevas nutraĵojn necesajn por ovoproduktado. De aprilo ĝis junio, ili zorgas pri siaj idoj. La birdidoj estas pretaj forlasi la neston antaŭ la musono.[14]
Sezonaj ŝanĝoj en testika aktiveco, plasma luteiniga hormono (LH), estradiolo (E2), testosterono (T), kaj 5-α-dihidrotestosterono (5-α-DHT) estis rilataj al para ligformado, nestokonstruado, nestodefendo, kaj gepatra konduto en libere vivantaj hindaj Kolumpapagoj en nordokcidenta Barato.[14] La papagoj kapablas reproduktiĝi vintre ĉar tio permesas al ili eviti konkuri kun aliaj birdoj pri nestejoj, prokrasti idarojn dum la musonsezono, kaj utiligi la vintran pizrikolton, kiu provizas al la ino ekstrajn nutraĵojn por ovoformado.[14] Suplementoj por hindaj Kolumpapagoj, kiuj enhavas kalcian karbonaton, vitaminon D3, kaj aliajn mineralojn kaj vitaminojn, kiuj subtenas kalcian sorbadon, ofte estas uzataj de papagposedantoj kaj birdobredistoj por malhelpi ovodemetajn problemojn kaj fragilajn ostojn.[15]
Bildoj
[redakti | redakti fonton]-
Kolumpapaga flava masklo.
-
Blua mutacio.
-
Kolumpapago en Germanio.
-
Ovoj de Psittacula krameri—MHNT
-
Idoj en arbotruo
-
Plurkoloraj mutacioj.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Kelkaj aŭtoroj, Aves de España, "Aves y naturaleza", nº 21, 2016, paĝo 19.
- ↑ J. Zarapico/SEO Sevilo, Citita en "Aves de España", Aves y naturaleza, nº 40, Madrido, 2023, paĝo 11.
- ↑ 3,0 3,1 (2001) “Determination of the origin of British feral Rose-ringed Parakeets”, British Birds, p. 74–79. Alirita 14a de Oktobro 2017..
- ↑ (1993) “Feral Rose-ringed Parakeets in Britain”, British Birds, p. 561–4. Alirita 14a de Oktobro 2017..
- ↑ Jobling, James A. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm, p. [htt://archive.org/details/Helm_Dictionary_of_Scientific_Bird_Names_by_James_A._Jobling/e/n215 215], 321. ISBN 978-1-4081-2501-4.
- ↑ (2019) “A molecular phylogeny of the genus Psittacula sensu lato (Aves: Psittaciformes: Psittacidae: Psittacula, Psittinus, Tanygnathus, †Mascarinus) with taxonomic implications”, Zootaxa 4563 (3), p. 547–562. doi:10.11646/zootaxa.4563.3.8. 91969786.
- ↑ 7,0 7,1 (2014) Photographic Guide to the Birds of India: And the Indian Subcontinent, Including Pakistan, Nepal, Bhutanh, Bangladesh, Sri Lanka & the Maldives. Tuttle Publishing. ISBN 978-1-4629-1485-2.
- ↑ Pârâu, Liviu; Strubbe, Diederik; Mori, Emiliano; Menchetti, Mattia; Ancillotto, Leonardo; van Kleunen, André; White, Rachel; Luna, Álvaro; Hernández-Brito, Dailos; Le Louarn, Marine; Clergeau, Philippe; Albayrak, Tamer; Franz, Detlev; Braun, Michael; Schroeder, Julia; Wink, Michael (2016). "Rose-ringed parakeet populations and numbers in Europe: A complete overview". The Open Ornithology Journal. 9: 1–13. doi:10.2174/1874453201609010001. hdl:10261/133407.
- ↑ (2009) “Establishment success of invasive ring-necked and monk parakeets in Europe”, Journal of Biogeography (en) 36 (12), p. 2264–2278. doi:10.1111/j.1365-2699.2009.02177.x. Bibkodo:2009JBiog..36.2264S. 85979303.
- ↑ Psittacula krameri: rose-ringed parakeet. University of Michigan Museum of Zoology (2019). Alirita 18a de Aŭgusto 2024 .
- ↑ Sailaja, R., Kotak, V. C., Sharp, P. J., Schmedemann, R., Haase, E. (1988). Environmental, dietary, and hormonal factors in the regulation of seasonal breeding in free-living female Indian rose-ringed parakeets (Psittacula krameri). Hormones and Behavior, 22 (4): 518–527.
- ↑ Feeding Your Indian Ringneck or Asiatic Parrot.
- ↑ Indian Ring-Necked Parakeet.
- ↑ 14,0 14,1 14,2 (1988) “Environmental and hormonal factors in seasonal breeding in free-living male Indian rose-ringed parakeets (Psittacula krameri)”, Hormones and Behavior 22 (4), p. 488–496. doi:10.1016/0018-506X(88)90053-0. 51919.
- ↑ Lloyd, L. E.. (1978) Fundamentals of Nutrition. San Francisco, CA, USA: W.H Freeman and Company, San Francisco, California, USA, p. 466. ISBN 9780716705666.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Species text—The Atlas of Southern African Birds
- Photos — Oriental Bird Images
- Videos, photos and sounds—Internet Bird Collection
- Kolumpapagoj en Belgio
| ||||||||||||||||||


