Kolumtarsigero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kolumtarsigero
Kolumtarsigero
Kolumtarsigero
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Genro: Tarsiger
Specio: T. johnstoniae'
Tarsiger johnstoniae
(Ogilvie-Grant, 1906)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Kolumtarsigero (Tarsiger johnstoniae) estas specio de birdo de la familio de Muŝkaptuledoj kaj genro de Tarsigeroj.

Tiu genro karakteras iel laŭ aspekto pro flaveca koloro en subaj partoj, sed kombine kun blua aŭ griza en supraj partoj; ĉe tiu specio la subaj partoj estas brunflavecaj (pli helaj ventre), dum la supraj partoj estas tre grizaj kaj ĉe kapo elstaregas du markoj nome blanka superokula strio el la beko al la orelo, simila al tiu de la Blankabrova tarsigero, sed ne tiom kontrasta aŭ markata, kaj tre brilruĝa kolumo en supra brusto kiel limo inter la malhelgriza kapo kaj la flaveca suba brusto, kolumo kiu sekvas kiel strio en la ŝultro al la dorso, de kio venas la nomo de Kolumtarsigero.

La specio, kiel ĉe multaj parencaj genroj, estas ekzemplo de seksa duformismo, ĉar la ino estas iom pli senkolora, dum la masklo montras en reprodukta plumaro tre brilan malhelruĝan kolumon.

Ĝi troviĝas en Ĉinio kaj Tajvano.

Referencoj[redakti | redakti fonton]