Kom Ombo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kom Ombo
urbo
Administrado
Demografio
Loĝantaro 71 596  (2006) [+]
Geografio
Geografia situo 24° 28′ N, 32° 57′ O (mapo)24.46666666666732.95Koordinatoj: 24° 28′ N, 32° 57′ O (mapo) [+]
Alto 108 m [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Kom Ombo (Egiptio)
Kom Ombo (Egiptio)
DEC
Kom Ombo
Kom Ombo
Situo de Kom Ombo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Kom Ombo [+]
vdr

Kom Ombo (arabe كوم أمبو, kopte Ⲉⲙⲃⲱ, Embo, antikve-greke Ὄμβοι Omboi [1][2][3]antikve-greke Ὄμβος Ombos [4]Latina: Ambo[5] kaj Ombi – estas agrikultura urbo en Egipto fama pro la Templo de Kom Ombo. Ĝi estis origine egipta urbo nomita Nubt, kun la signifo Urbo de Dio (distingenda el la urbo norde de Nakada kiu estas nomata ankaŭ Nubt/Ombos). Nubt estas konata ankŭ kiel NubetNubyt (Nbyt).[6] Ĝi iĝis greka setlejo dum la Grek-Romia Periodo. La loko de la urbo ĉe Nilo, 50 km norde de Asuano, havigis al ĝi iome da kontrolo super komercvojoj el Nubio al la Nila Valo, sed ties ĉefa tialo por starigo venis per la starigo de la Templo de Kom Ombo en la 2-a jarcento a.K.

Nuntempe, irigaciita kultivado de sukerkano kaj cerealoj estas ĉefaj motoroj de la agrikultura industrio. Plej el la 60 000 lokanoj estas indiĝenaj etnaj egiptianoj, kvankam estas ankaŭ granda loĝantaro de Nubianoj, inklude multajn Madjaraboj[7]) kiuj estis forigitaj el sia tero pro la kreado de la Lago Nasser.

En 2010, la egipta registaro anoncis planojn por konstrui novan sunenergian produktejon kontraŭ 700 milionoj da dolaroj de 100 MW (130 000 hp) ĉe la urbo.[8]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ptol. iv. 5. § 73
  2. Stefano de Bizanco s. v.
  3. It. Anton. p. 165
  4. Satiro 15 de Juvenalo. 35
  5. Not. Imp. sect. 20
  6. Trismegistos. Alirita 2018-02-26.
  7. Lassányi, Gábor. (2014) Eltűnő Núbia: Válogatás Lantai-Csont Gergely szudáni fotóiból. Budapest: BTM, p. 16–23. ISBN 978-615-5341-09-0.
  8. "The Guardian, July 12, 2010", 2010-07-12.