Komarko de Logronjo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Komarko de Logronjo, norde de la regiono.

Komarko de Logronjo, en hispana Comarca de Logroño, estas komarko en la nordo de la provinco kaj regiono Rioĥo, (norda Hispanio). Ĝi estas ankaŭ ene de la komarkaro Meza Rioĥo, en la centra triono de la regiono laŭ vertikala divido (orient-okcidente), kune kun Kameroj sude, tio estas Nova Kamero kaj Malnova Kamero.

Estas du ĉefaj trajtoj en la komarko: geografie la rivero Ebro fluas laŭ la tuta norda bordo de la komarko (kaj de la tuta regiono) ofte farante limon kun la Provinco Alavo; due la provinca kaj regiona ĉefurbo Logronjo estas ankaŭ la ĉefa centro demografie, ekonomie kaj socipolitike kaj de la komarko kaj de la tuta regiono. La komarko limas nordokcidente kun la Provinco Alavo kaj nordoriente kun Navaro.

Datumoj[redakti | redakti fonton]

Logronjo estas la plej loĝata urbo kaj de la komarko kaj de la regiono.
Nombro de municipoj: 32
Areo: 861,18 km²
Loĝantaro (2009): 192 756 loĝantoj
Loĝdenseco: 223,83 loĝ/km²
Latitudo averaĝe: 42º 23' 1" norde
Longitudo averaĝe: 2º 22' 57" okcidente
Altitudo averaĝe: 536 msm

Municipoj de la komarko[redakti | redakti fonton]

Agoncillo, Albelda de Iregua, Alberite, Alcanadre, Arrúbal, Ausejo, Cenicero, Clavijo, Corera, Daroca de Rioja, El Redal, Entrena, Fuenmayor, Galilea, Hornos de Moncalvillo, Lagunilla del Jubera, Lardero, Logroño, Medrano, Murillo de Río Leza, Nalda, Navarrete, Ocón, Ribafrecha, Robres del Castillo, Santa Engracia del Jubera, Sojuela, Sorzano, Sotés, Torremontalbo, Ventosa, Villamediana de Iregua

Demografio[redakti | redakti fonton]

Demografia distribuado laŭ municipoj en Komarko de Logronjo. Evidentas la pli alta denseco en la ĉefurbo kaj duarange en la ĉirkaŭaj municipoj.
Mapo de la orografio de la Komarko de Logronjo. Norde la rivero Ebro kaj ĉefaj komunikvojoj.
Municipo Loĝantaro Areo Denseco Submunicipoj
Agoncillo 1.103 34,73 33,77 Recajo kaj San Martín de Berberana
Albelda de Iregua 3.319 23,03 141,95
Alberite 2.426 20,24 126,58
Alcanadre 695 31,08 22,55
Arrúbal 484 7,35 64,49
Ausejo 815 56,58 15,89
Cenicero 2.013 31,76 64,67
Clavijo 294 19,66 14,34 La Unión de los Tres Ejércitos
Corera 249 8,20 33,66
Daroca de Rioja 50 11,29 4,69
El Redal 140 8,41 17,24
Entrena 1.501 21,03 73,28
Fuenmayor 3.108 34,29 92,04 Barrio de la Estación
Galilea 340 9,72 37,55
Hornos de Moncalvillo 91 7,40 11,62
Lagunilla del Jubera 309 34,30 9,01 Ventas Blancas, Villanueva de San Prudencio kaj Zenzano
Lardero 9.620 20,36 457,07
Logroño 150.876 79,55 1910,27 El Cortijo, La Estrella, Varea kaj Yagüe
Medrano 309 7,46 42,09
Murillo de Río Leza 1.683 46,06 37,10
Nalda 960 24,60 38,98 Islallana
Navarrete 2.919 28,49 103,72
Ocón 280 60,92 4,81 Aldealobos, Las Ruedas de Ocón, Los Molinos de Ocón, Oteruelo, Pipaona kaj Santa Lucía
Ribafrecha 1.003 34,58 29,29
Robres del Castillo 31 35,88 0,84 Dehesillas, Buzarra, Oliván, Valtrujal kaj San Vicente de Robres
Santa Engracia del Jubera 169 86,07 1,85 Bucesta, El Collado, Jubera, Reinares, San Bartolomé, San Martín, Santa Cecilia kaj Santa Marina
Sojuela 278 15,15 19,01
Sorzano 226 10,23 24,24
Sotés 297 14,60 19,83
Torremontalbo 12 4,96 3,02
Ventosa 176 9,63 17,55
Villamediana de Iregua 7.696 20,42 371,65 Puente Madre

La komarko de Logronjo estis historie zono de mezgrandaj loĝlokoj, ĉar la valo de la rivero Ebro, kaj la malsupraj fluejoj de la riveroj Iregua, Leza kaj Jubera, faris tiun zonon tero de grandaj agrikultura riĉo kaj ekonomiaj bazoj. Tial en 1900 plej parto de ties municipoj jam superis la milon da loĝantoj kaj preskaŭ ĉiuj superis 500 loĝantojn.

Tamen la demografia evoluo de la komarko estis tre malegale inter la zonoj de la norda valo kaj la zonoj de suda montetaro kaj montaro. Dum la zonoj de la Valo de Ebro kaj la malsupraj zonoj de la valoj de la riveroj Iregua kaj Leza, retenis sian loĝantaron laŭ tendenco konstanta kaj eĉ kreskanta, la zonoj ĉemontaj kaj ĉemontaraj spektakle perdis loĝantaron kompare. Tial, se ne enkalkuli la municipon Logronjo el la demografia evoluo de la komarko, observeblas, ke la perdo de loĝantaro de los municipoj de montaroj Sierra de la Hez kaj Sierra de Moncalvillo estas ekvilibrita de la demografia kresko de la municipoj de la valo de Ebro, kio faras, ke la demografia tendenco totale estas de konstanta demografia stagnado.

Tiu tendenco ŝanĝiĝis ekde la 2000-aj jaroj kiam la plialtigo de la prezo de grundo kaj de loĝejoj en Logronjo, faras, ke multaj homoj translokiĝis al proksimaj municipoj kie la loĝejoj estas multe pli facile akireblaj (speciale ĉe Lardero kaj Villamediana). Tial okazis senprecedenca demografia kresko en la komarko, ĉar pliiĝis en pli ol unu triono la komarka loĝantaro. Al tio aldonendas movado de industrioj kun sidejoj en Logronjo (iamaj industriaj zonoj de Cascajos kaj Yagüe) al proksimaj loĝlokoj kiel Agoncillo, Arrúbal, Albelda, Villamediana, ktp., kio rezultas en la fakto ke la laboristoj de tiuj industrioj ofte loĝas en tiuj lokoj aŭ aliaj proksimaj.

Finfine observeblas, ke Logronjo generas efikon kuncentrigan al la komarko, ĉar la municipoj ju pli estas for de la ĉefurbo des pli da loĝantaro ili perdas.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]