Komarko de Santo Domingo de la Calzada

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Komarko de Santo Domingo de la Calzada, nordokcidente de la regiono.

La Komarko de Santo Domingo de la Calzada estas en la nordokcidento de la provinco kaj regiono Rioĥo, (norda Hispanio). Ĝi estas ankaŭ ene de la Supra Rioĥo, en la okcidenta triono de la regiono. Ties ĉefurbo estas Santo Domingo de la Calzada. Escepte pri la komarka ĉefurbo, la cetero de la komarko suferis senloĝigadon pro elmigrado laŭlonge de la 20-a jarcento kaj ĉefe dum ties dua duono, dum granda parto de la lokanoj koncentriĝis en la komarka ĉefurbo.

Datumoj[redakti | redakti fonton]

Nombro de municipoj: 16
Areo: 252,67 km²
Loĝantaro (2009): 9 621 loĝantoj
Loĝdenseco: 38,08 loĝ/km²
Latitudo averaĝe: 42º 26' 50" norde
Longitudo averaĝe: 2º 57' 18" okcidente
Altitudo averaĝe: 667,31 msm

Municipoj de la komarko[redakti | redakti fonton]

Baños de Rioja, Bañares, Castañares de Rioja, Cirueña, Corporales, Grañón, Herramélluri, Hervías, Leiva, Manzanares de Rioja, Santo Domingo de la Calzada, Santurde de Rioja, Santurdejo, Tormantos, Villalobar de Rioja, Villarta-Quintana.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Demografia distribuado de la municipoj de la komarko de Santo Domingo de la Calzada kun koncentro en la ĉefurbo.
Municipo Loĝantaro SuperficieAreo Submunicipoj
Baños de Rioja 95 9,23
Bañares 293 29,59
Castañares de Rioja 462 10,91
Cirueña 128 12,15 Ciriñuela
Corporales 43 8,41 Morales
Grañón 283 31,01
Herramélluri 111 10,88 Velasco
Hervías 127 14,14
Leiva 282 12,71
Manzanares de Rioja 94 17,91 Gallinero de Rioja
Santo Domingo de la Calzada 6614 40,09
Santurde de Rioja 300 15,43
Santurdejo 134 18,35
Tormantos 148 11,07
Villalobar de Rioja 68 10,94
Villarta-Quintana 163 24,73 Barrio Quintana kaj Quintanar de Rioja

La municipoj de la komarko de Santo Domingo suferis la ruran elmigradon ekde la 1960-aj jaroj, kaj diference disde aliaj komarkoj, ĉi tie la komarka ĉefurbo ne funkciis kiel demografia altiraĵo de la komarko, ĉar Santo Domingo ne havis demografian pliigon sufiĉan por ekvilibrigi la komarkan perdon. Aktuale Santo Domingo eltenas preskaŭ du trionojn de la komarka loĝantaro, dum la cetero de la municipoj de la komarko estas malgrandaj lokoj de inter 50 kaj 200 loĝantoj.

Tiu komarko estas malmulte industriigita kaj dependas de ekonomia agrikultura bazo, pro kio ne sukcesis reteni loĝantaron kaj suferis konstantan demografian malpliigon. Santo Domingo ne funkciis kiel forta ekonomia centro, malkiel ja okazis ĉe Nájera, Calahorra kaj Arnedo.

Multaj el la municipoj de la komarko estas sub la 150 loĝantoj, kaj pro tio malfacilas elteni bazajn servojn en tiuj municipoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]