Kombreto
Kombreto | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Combretum collinum kun frukto
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Specioj
| ||||||||||||
ĉirkaŭ 370 | ||||||||||||
Sinonimoj
| ||||||||||||
Aetia Adans. | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
La kombreto [1] (Combretum) estas tipo-genro de la familio de la kombretacoj. La genro enhavas proksimume 370 da specioj de arboj kaj arbedoj, el kiuj ĉirkaŭ 300 estas indiĝenaj en tropika kaj suda Afriko, ĉirkaŭ 5 en Madagaskaro, iuj 25 en tropika Azio kaj ĉirkaŭ 40 en tropika Ameriko. La genro ne ĉeestas en Aŭstralio. Kvankam iomete morfologie similaj al salikoj (Salix), la genro kombreto ne estas speciale parenca al ili.
Ekologio
[redakti | redakti fonton]La kombreto-specioj ofte estas gravaj plantoj en sia vivejo. La savanoj en Afriko, precipe tiuj kiuj vegetas sur granitaj grundoj, ofte estas dominataj de kombretoj kaj de siaj proksimaj parencoj la terminalio-specioj. Ekzemple C. apiculatum estas okulfrapa arbo en la angolaj mopane-arbaj duonarbaroj en la baseno de Kunene-Rivero en suda Afriko [2].
Aliaj specioj de tiu genro estas ĉefa komponanto de la sudokcident-amazonaj humidaj arbaroj. Tiu genro ampleksas plurajn speciojn kiuj estas polenataj de mamuloj aliaj ol kiropteroj, kio estas fakte sufiĉe malofte [3]. Sed la plej multaj specioj estas pli konvencie polinataj de insektoj aŭ birdoj.
Typhlodromus combretum, akaro el la ordo de la Mesostigmata, estas malkovrita sur kombretoplanto kaj estas nomita laŭ tiu genro. Aliaj herbomanĝantoj kiuj povas manĝi kombretofoliaron inkludas la raŭpojn de Badamia exclamationis (hesperioedoj) kiu estas trovata sur Combretum albidum, C. latifolium kaj C. ovalifolium; tiuj de Bibasis sena (hesperioedoj) estas registritaj sur C. extensum kaj C. latifolium.
Uzado
[redakti | redakti fonton]Pluraj specioj estas uzataj en la afrika aŭ en la hinda popolmedicinoj. La klaso de kemiaj kombinaĵoj konataj kiel kombretastaninoj estis unue izolataj de Combretum caffrum, de kiu ili havas sian nomon.
Unu sinteza derivaĵo, (kombretastatino A4-fosfato), estis submetata al antaŭstudo por la terapio de anaplasta tiroidokancero,[4] sed estis ne sufiĉe efika por ekavancado de pliaj provoj. Combretum molle ankaŭ estas registrita enhavante antioksidantojn kiel ekzemple punikalaginon, kiu ankaŭ estas trovita en granatujo (Punica granatum), iom parenca planto.
La botanikisto George Don amplekse studis tiun genron. Levubu-Rivero en suda Afriko estis nomata laŭ Combretum erythrophyllum, loke konata kiel muvuvhu.
Elektitaj specioj
[redakti | redakti fonton]- Combretum aculeatum
- Combretum albidum
- Combretum albopunctatum Suesseng.
- Combretum apiculatum Sond.
- Combretum apiculatum ssp. apiculatum
- Combretum apiculatum var. leutweinii (Schinz) Exell
- Combretum bracteosum (Hochst.) Brandis
- Combretum caffrum
- Combretum celastroides Welw. ex Laws.
- Combretum coccineum
- Combretum collinum Fresen.
- Combretum collinum ssp. gazense (Swynn. & Bak.f.) Okafor
- Combretum collinum ssp. ondongense (Engl. & Diels) Okafor
- Combretum collinum ssp. suluense (Engl. & Diels) Okafor
- Combretum collinum ssp. taborense (Engl.) Okafor
- Combretum comosum
- Combretum decandrum
- Combretum dolchipeles
- Combretum edwardsii
- Combretum elaeagnoides Klotzsch
- Combretum elegans Camb.
- Combretum engleri Schinz
- Combretum erythrophyllum (Burch.) Sond.
- Combretum extensum
- Combretum flagrocarpum
- Combretum fragrans F.Hoffm.
- Combretum fruticosum (Loefl.) Stuntz
- Combretum ghasalense
- Combretum grandiflorum
- Combretum gueinzii Sond.
- Combretum hereroense Schinz
- Combretum holstii Engl.
- Combretum imberbe
- Combretum kraussii Hochst.
- Combretum latifolium
- Combretum lanceolatum Pohl.
- Combretum laxum
- Combretum leprosum Mart.
- Combretum llewelynii
- Combretum micranthum
- Combretum microphyllum
- Combretum moggii Exell
- Combretum molle R.Br. ex G.Don
- Combretum monetaria Mart.
- Combretum mossambicense
- Combretum nelsonii Duemmer
- Combretum obovatum F.Hoffm.
- Combretum ovalifolium
- Combretum padoides
- Combretum paniculatum Vent. (= C. microphyllum)
- Combretum petrophilum Retief
- Combretum pisoniiflorum (Klotzsch) Engl.
- Combretum platypterum
- Combretum psidioides Welw.
- Combretum psidioides ssp. dinteri (Schinz) Engl.
- Combretum psidioides ssp. psidioides
- Combretum quadrangulare
- Combretum racemosum
- Combretum rupicola
- Combretum schumannii Engl.
- Combretum trifoliatum
- Combretum vendae Van Wyk
- Combretum wattii Exell
- Combretum woodii Duemmer
- Combretum zeyheri Sond.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Plena Ilustrita Vortaro 2002 p. 576
- ↑ angle C.Michael Hogan. 2012. Kunene River. Topic ed. P.Saundry. Encyclopedia of Earth. National Council for Science and the Environment. Washington DC.
- ↑ angle (1997) “Non-flying mammals as pollinators”, Trends in Ecology & Evolution 12 (3), p. 104–108. doi:10.1016/S0169-5347(96)10067-7.
- ↑ angle Combretastatin A4 Phosphate in Treating Patients With Advanced Anaplastic Thyroid Cancer. clinicaltrials.gov.