Komelinacoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Komelinacoj
Tradescantia crassifolia
Biologia klasado
Regno: plantoj Plantae
Subregno: trakeofitoj Tracheophyta
Superdivizio: spermatofitoj Spermatophyta
Divizio: angiospermoj Angiospermae
Klaso: unukotiledonoj Liliopsida
Ordo: komelinaloj Commelinales
Familio: komelinacoj Commelinaceae
Mirb. [1]
komelino Commelina
L.
Subfamilioj
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La komelinacoj[2] (latine Commelinaceae) estas planta familio el angiospermoj (unukotiledonoj). Tiu familio apartenas al la ordo komelinaloj (Commelinales). Ĝi enhavas ĉirkaŭ 40 genrojn kaj preskaŭ 730 speciojn[1],[3]. Ĝia tipa genro estas komelino[2].

La komelinacoj estas cefe disvastigitaj en la subtropikoj kaj tropikoj. Nur malmultaj specioj estas novplantoj en multaj regionoj de la mondo. Multaj taksonoj de la familio estas ornamplantoj kaj en la moderaj klimatoj precipe ĉambroplantoj.

Priskribo ksj ekologio[redakti | redakti fonton]

ilustraĵo de Streptolirion volubile, el „Transaction Linnean Society“, 1846

Habito kaj folioj[redakti | redakti fonton]

Ili estas malofte unujaraj (ekzemple ĉiuj Tinantia-specioj), sed plej ofte ĉiamverdaj, multjaraj herbaj ĝis sukulentaj plantoj, kiuj kelkfoje ligniĝas je la bazo. Specioj en aridaj regionoj havas rizomojn aŭ radiktuberojn kiel rezervaj organoj. Ili kreskas vertikale, rampante aŭ grimpante (ekzemple Palisota thollonii) kaj malmultaj specioj estas epifitoj (ekzemple ambaŭ Cochliostema-specioj kaj Belosinapsis vivipara). La junaj tigoj rompiĝas facile ĉe la dikiĝintaj nodoj.

Ĉe preskaŭ ĉiu komelinacoj estas nadloformaj kalcioksalato-kristaloj (rafidoj) en vicoj („rafidkanaloj“) – ili nur mankas ĉe Cartonema. La glandecaj mikkroharoj ekzistas en preskaŭ ĉiuj komelinacoj – ili mankas nur ĉe la subfamilio Cartonematoideae (grava karakterizaĵo por disigi ambaŭ subfamilioj).

dusemetriaj floroj de komelino, ekz. Commelina communis
radiosemetriaj floroj de genro tradeskantio, ekz. Tradescantia zebrina
tribo Tradescantieae subtribo Palisotinae, genro tradeskantio: fruktaroj de Palisota barteri kun beroj

La alternestarantaj kaj spirale aŭ duvice en bazaj rozetoj aŭ ĉe tigo dise aranĝitaj folio (planto) folioj havas petiolojn aŭ ne kaj havas foliingon. La foliingo ofte ĉirkaŭas la tigon parte ĝis la rinoj tuŝiĝas. La foloj ofte estas pli aŭ malpli karnaj aŭ herbaj. La simplaj foliplatoj atas paralelnervuraj kaj glatrandaj. Ĉirkaŭ la stomoj estas ofte kvar aŭ ses, malofte du flankĉeloj.

Floraroj, floroj kaj polenigado[redakti | redakti fonton]

La floroj staras malofte unuope, plej ofte multope en nedisbranĉigitaj aŭ disbranĉigitaj floraroj, kiuj konsistas el cumoj. Kelkfoje ekzists grandaj brakteoj.

La plej ofte duseksaj, malofte unuseksaj floroj estas trnombraj kaj radiosimetriaj ĝis tre unusimetriaj. Ekzistas kelkaj monoikaj kaj dioikaj separatseksaj specioj. La du cirkoloj de po tri samaj involukroj estas dividitaj en kalik- kaj korolfolioj. La tri sepaloj estas liberaj aŭ malofte kunkreskintaj je la bazo. La plej ofte tri, kelkfoje najlitaj petaloj estas ofte liberaj aŭ malofte en la meza regiono tubforme kunkreskintaj. Kelkfoje unu petalo havas alian koloron ol la aliaj aŭ estas forte reduktita ĝis nur restas videblaj du petaloj. La petaloj povas esti blankaj, bluaj, purpuraj aŭ malofte flavaj (sed ĉe ĉiuj Cartonematoideae). Ekzistas du cirklo kun po tri liberaj stamenoj. Ofte ĉiuj stamenoj estas ferkkajaj aŭ nur unu. Tiam ekzistas ataminodioj. La tri karpeloj estas kunkreskintaj al unu epigina ovario kun un aŭ multaj (1 ĝis 50) ovoloj po ovaria kamero. La simpla pistilo havas malgrandan aŭ pligrandigitan stigmon.

La polenigado okazas aŭtogamieentomofilie. Ne produktiĝas nektaro, sed multaj specioj posedas tre specialan allogmekanismon: Kreiĝas du diversaj stamentipoj. Apud la fekkajaj stamenoj ekzistas helflavaj tiel nomataj „nutraĵstamenoj“, kiuj allogas la polenigantojn. Ĉe kelkaj specioj formiĝas ankaŭ specialaj haroj sur la stamenoj, kiuj estas nutraĵo por la polenigantoj.

Fruktoj, semoj, ĝermoj[redakti | redakti fonton]

Plej oftas du- ĝis trifakaj, plej ofte sekaj kapsulfruktoj. Malofte estas karnecaj kaj berecaj fruktoj (Pollia). Palisota formas berojn. La fruktoj enhavas malmulte da semoj. La grandaj semoj estas amelriĉaj kaj havas senklorofilajn embriojn.

Ekzistas nur unu kotiledono, sed malofte ankaŭ du.

Kromosomaro ka enhavosubstancoj[redakti | redakti fonton]

La kromosomonombro estas diversa: plej ofte x = 6 ĝis 16, eblas ankaŭ x = 4 ĝis 29. La plantoj povas enhavi depende de la taksono ekzemple cianidinon, proantocianidinon, alkaloidojn kaj ĉe Cyanotis saponinojn.

Sistematiko[redakti | redakti fonton]

tribo Commelineae, genro komelino: Commelina erecta
tribo Commelineae, genro komelino: Murdannia edulis
tribo Commelineae, genro komelino: Pollia japonica
tribo Tradescantieae subtribo Coleotrypinae, genro tradeskantio: Coleotrype natalensis
tribo Tradescantieae subtribo Cyanotinae, grnro tradeskantio: Cyanotis somalensis estas duonsukulenta specio el Orientafriko kaj estas rekonebla al ĝiaj malgrandaj, laulonge faltaj haraj folioj
tribo Tradescantieae subtribo Dichorisandrinae, genro tradeskantio: Dichorisandra thyrsiflora
tribo Tradescantieae subtribo Thyrsantheminae, genro tradeskantio: Blütenstand von Tinantia erecta
tribo Tradescantieae subtribo Tradescantiinae, genro tradeskantio: Callisia warszewicziana, eine sukkulente Art
tribo Cartonemateae: ilustraĵo de Cartonema spicatum, subfamilio Cartonematoideae

La familio de la Commelinaceae estis starigita en 1804 fare de Charles François Brisseau de Mirbel en Histoire naturelle, générale et particulière, des plantes, oka volumo, p. 177. Tipogenro estas komelino (Commelina) L.[4] La botanika nomo Commelina / komelino honoras la nederlandajn botanikistojn Jan Commelin kaj Caspar Commelin. La taksonoj de la iamaj familioj Cartonemataceae PICHON, Ephemeraceae kaj Tradescantiaceae SALISB. apartenas hodiaŭ al la familio de la Komelinacoj (Commelinaceae).[5]

La familio Komelinacoj (Commelinaceae) konsistas el du subfamilioj kun po du triboj. Ekzistas ĉirkaŭ 40 genroj kun ĉirkaŭ 652 specioj (stato julio 2009):[5][6][7]

  • Commelinoideae EATON: Ekzistas ĉiam glandecaj mikrharoj („rafidoj“). Du triboj kun ĉirkaŭ 38 genroj kaj ĉirkaŭ 640 specioj:
    • tribo Commelineae (MEISNER) FADEN & D.HUNT: ĉirkaŭ 13 genroj, precipe el la malnova mondo:
      • Aneilema R.BR.: 60 ĝis 65 specioj, precipe en Afriko, unu specio en la nova mondo.
      • Anthericopsis ENGL.: nur unu specio:
      • Buforrestia C.B.CLARKE: de la tri specioj estas du el la tropika Afriko kaj un el la sudamerikaj ŝtatoj Franca Gujano kaj Surinamo.[8]
      • Komelino (Commelina L.): (sin.: Erxlebia MEDIK., Hedwigia MEDIK., Lechea LOUR., Ananthopus RAF., Allotria RAF., Dirtea RAF., Eudipetala RAF., Larnalles RAF., Nephralles RAF., Ovidia RAF., Allosperma RAF., Isanthina RCHB. EX STEUD., Heterocarpus WIGHT, Disecocarpus HASSK., Omphalotheca HASSK., Phaeosphaerion HASSK., Spathodithyros HASSK., Trithyrocarpus HASSK., Athyrocarpus SCHLTDL. EX BENTH. nom. illeg., Commelinopsis PICHON): ĉirkaŭ 170 specioj, la tropikoj kaj subtropikoj tutmondaj.[8] Kelkaj specioj taŭgas kiel ĉambroplantoj.
      • Dictyospermum WIGHT: kvar ĝis kvin specioj en la tropika Azio.
      • Floscopa LOUR. (sin.: Dithyrocarpus KUNTH): tuttropika kun ĉirkaŭ 20 specioj.
      • Murdannia ROYLE (sin.: Aphylax SALISB. nom. nud., Ditelesia RAF., Talipulia RAF., Dilasia RAF., Streptylis RAF., Dichoespermum WIGHT, Prionostachys HASSK., Baoulia A.CHEV.): ĉirkaŭ 50 specioj en tropikoj kaj sutropikoj, precipe en Azio.
      • Pollia THUNB. (sin.: Aclisia E.MEY. EX C.PRESL , Lamprocarpus BLUME ): ĉirkaŭ 20 specioj en tropika Afriko, sur la insuloj de la okcidenta Hinda Oceano, en trpika kaj subtropika Azio kaj sur insuloj de la sudokcidenta Pacifika Oceano. Unu specio ankaŭ en Panamo vor.[8]
      • Polyspatha BENTH. : tri specioj en tropika Afriko.
      • Pseudoparis H.PERRIER : ĉirkaŭ tri specioj en Madagaskaro.
      • Rhopalephora HASSKARL (sin.: Piletocarpus HASSK. ): de la ĉirkaŭ kvar specioj nur un estas en Madagaskaro , la aliaj de la suda Azio ĝis sur la pacifikaj insuloj.[8]
      • Stanfieldiella BRENAN : kvar specioj en tropika Afriko.
      • Tricarpelema J.K.MORTON : de la ĉirkaŭ sep specioj unu en tropika okcidenta-meza Afriko, la aliaj de Himalajo trans Tibeto, Birmo kaj Vjetnamio ĝis en la meza kaj okcidenta Malajzio .[8]
    • tribo Tradescantieae (MEISNER) FADEN & D.HUNT : sep subtriboj kun ĉirkaŭ 25 (ĝis 34) genroj kaj ĉirkaŭ 285 specioj:[9]
      • subtribo Coleotrypinae FADEN & D.HUNT : ĉirkaŭ tri genroj kaj estas monofila:
        • Amischotolype HASSK. : ĉirkaŭ 20 specioj en tropikaj Afriko kaj Azio.
        • Coleotrype C.B.CLARKE : ĉirkaŭ naŭ specioj en Sudorientafriko kaj Madagaskaro.
        • Porandra D.H.HONG : tri specioj en Ĉinio, Laoso, Tajlando kaj Vjetnamio.
      • subtribo Cyanotinae (PICHON) FADEN & D.HUNT : nur du genroj kaj monofila:
        • Cyanotis D.DON (inklude Amischophacelus R.Rao & Kamm. ): ĉirkaŭ 50 specioj en tropikaj kaj subtropikaj Afriko kaj de Azio ĝis norda Aŭstralio.
        • Belosinapsis HASSK. : ĉirkaŭ tri specioj en suda Azio.
      • subtribo Dichorisandrinae (PICHON) FADEN & D.HUNT : ĉirkaŭ kvin genroj kaj polifila:
        • Schneckenfaden (Cochliostema LEM. ): nur du neotropisaj specioj.
        • Dichorisandra J.C.MIKAN : ĉirkaŭ 38 specioj de Mezameriko ĝis en la tropikan Sudamerikon.
        • Geogenanthus ULE : ĉirkaŭ tri specioj en tropika Sudameriko.
        • Plowmanianthus FADEN & C.R.HARDY : de la kvin specioj du en Panamo kaj tri en la Amazona bazeno.[10]
        • Siderasis RAF. : nur unu specio:
      • subtribo Palisotinae FADEN & D.HUNT : nur unu genro:
        • Palisota REICHB. : ĉirkaŭ 25 specioj en tropika Afriko.
      • subtribo Streptoliriinae FADEN & D.HUNT : t ĉirkaŭ tri genroj:
        • Aetheolirion FORMAN : nur unu specio:
        • Spatholirion RIDL. : ĉirkaŭ tri specioj en Ĉinio, Tajlando kaj Vjetnamio.
        • Streptolirion EDGEW. : nur unu specio:
          • Streptolirion volubile EDGEW. : en Butano, Ĉinio, Hindio, Japanio, Koreio, Laoso, Birmo, Sikimo, Tajlando kaj Vjetnamio.
      • subtribo Thyrsantheminae FADEN & D.HUNT : ĉirkaŭ kvin genroj en lla Nova mondo, polifila:[11]
      • subtribo Tradescantiinae ROHW. : ĉirkaŭ ses genroj en la Nova mondo, ekz. tradeskantio, monofila:[11]
        • Gibasis RAF. : ĉirkaŭ dekunu neotropisaj specioj.[8]
        • Elasis D.R.HUNT : nur unu specio:
        • Callisia LOEFL. (sin.: Wachendorfia LOEFL. , Hapalanthus JACQ. , Aploleia RAF. , Leiandra RAF. , Phyodina RAF. , Spironema LINDL. nom. illeg., Leptorhoeo C.B.CLARKE , Cuthbertia SMALL , Tradescantella SMALL , Rectanthera O.DEG. , Leptocallisia (BENTH. & HOOK. F.) PICHON , Hadrodemas H.E.MOORE ): ĉirkaŭ 20 specioj en la Nova mondo.[8] kelkaj specioj taŭgas kiel ĉambroplanto.
        • Tripogandra RAF. (sin.: Descantaria SCHLTDL. , Donnellia C.B.CLARKE EX DONN.SM. nom. illeg., Neodonnellia Rose ): ĉirkaŭ 22 specioj en Neotropiso .[8]
        • Sauvallea C. WRIGHT: nur unu specio:
        • Tradeskantio (Tradescantia L., sin.: Ephemerum MILL. , Zanonia PLUM. EX CRAMER , Etheosanthes RAF. , Heminema RAF. , Sarcoperis RAF. , Tropitria RAF. , Heterachthia KUNZE , Gonatandra SCHLTDL. , Disgrega HASSK. , Knowlesia HASSK. , Skofitzia HASSK. & KANITZ , Campelia RICH. , Cymĝispatha PICHON , Mandonia HASSK. nom. illeg., Neomandonia HUTCH. , Neotreleasea ROSE , Rhoeo HANCE , Separotheca WATERF. , Setcreasea SCHUMANN & SYDOW , Treleasea ROSE nom. illeg., Zebrina SCHNIZL. ): ĉirkaŭ 70 specioj precipe en Neotropiso. Multaj estas ornamplantoj.[8]
  • Cartonematoideae G.C.TUCKER : La radiosemetrisj floroj havas flavajn petalojn. Ne ekzistas glandaj mikroharoj. Ĝi konsistas el du triboj kun po unu genro kaj entute ĉirkaŭ 12 specioj:

La familio Commelinaceae estas laŭ multaj esploroj monofila. Laŭ Evans et al. 2003 kaj Burns et al. 2011 ekzistas jena kladogramo:[7][13]

{{Clade style=font-size:90%;line-height:75% label1=familio Commelinaceae 1={{clade

      label1=subfamilio Cartonematoideae
      1={{clade
      label1=tribo Cartonemateae
      1=Cartonema
      label2=tribo Triceratelleae
      2=Triceratella
      label2= subfamilio Commelinoideae
      2={{clade
                  label1=tribo Tradescantieae
                  1={{clade
                        1=Tinantia
                        2={{clade
                               1=Weldenia
                               2=Thyrsanthemum
                        3={{clade
                               1=Elasis
                               2=Tradescantia + Gibasis
                               3=Callisia + Tripogandra
                        4={{clade
                               1={{clade
                                       1=Amischotolype
                                       2=Coleotrype
                               2={{clade
                                       1=Cyanotis
                                       2=Belosinapsis
                        5={{clade
                                1=Dichorisandra
                                2=Siderasis
                        6=Cochliostema
                        7=Plowmanianthus
                        8=Geogenanthus
                        9=Palisota
                        10=Spatholirion
                  label2=tribo Commelineae
                  2={{clade
                       1={{clade
                             1=Commelina
                             2=Pollia (plant) Pollia
                             3=Polyspatha
                             4=Aneilema + Rhopalephora
                       2={{clade
                              1=Floscopa
                              2=Stanfieldiella
                       3=Buforrestia
                       4={{clade
                             1=Murdannia
                             2=Anthericopsis

Laŭ WFO kaj TPL[redakti | redakti fonton]

Laŭ World Flora Online kaj The Plant List (6 maj. 2020)[1],[3], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[14]:

Palisota pynaertii kultivaro 'Elizabethae'

Utiligado[redakti | redakti fonton]

Multaj specioj de tiu ĉi familio estas uzataj kiel ornamplantoj en tropikaj ĝis subtropikaj parkoj kaj ĝardenoj. En moderaj zonoj kelkaj, precipe iliaj kulturvarioj, estas ĉambroplantoj.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Cochliostema velutinum-specioj:

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Online=[2] DOI=10.1600/036364411X569471

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Commelinaceae ĉe World Flora Online
  2. 2,0 2,1 2,2 komelino en PIV ĉe vortaro.net
  3. 3,0 3,1 Commelinaceae ĉe The Plant List
  4. {{Tropicos ID=42000348 WissName=Commelinaceae Rang=Familie Zugriff=2014-11-04
  5. 5,0 5,1 {{GRIN FamilyNr=281 WissName=Commelinaceae Zugriff=
  6. Timothy M. Evans, Robert B. Faden, Michael G. Simpson, Kenneth J. Sytsma: Phylogenetic relationships in the Commelinaceae: I. A cladistic analysis of rbcL sequences and morphology. In: Systematic Botany, Volume 25, Issue 4, 2000, S. 668-691: Online. Arkivigite je 2008-08-30 per la retarkivo Wayback Machine
  7. 7,0 7,1 {{Literatur Autor=Jean H. Burns, Robert B. Faden, Scott J. Steppan Titel=Phylogenetic Studies in the Commelinaceae Subfamily Commelinoideae Inferred from Nuclear Ribosomal and Chloroplast DNA Sequences Sammelwerk=Systematic Botany Band=Volume 36 Nummer=2 Jahr=2011 Monat=06 Tag=01 Seiten=268–276 ISSN=03636445 Originalsprache=Englisch Online=[1] DOI=10.1600/036364411X569471
  8. 8,00 8,01 8,02 8,03 8,04 8,05 8,06 8,07 8,08 8,09 8,10 8,11 8,12 8,13 8,14 8,15 8,16 8,17 Rafaël Govaerts (Hrsg.): Commelinaceae - Datenblatt bei World Checklist of Selected Plant Families des Board of Trustees of the Royal Botanic Gardens, Kew. Zuletzt eingesehen am 5. November 2014
  9. D. J. Wade, T. M. Evans & R. B. Faden: Subtribal relationships in tribe Tradescantieae (Commelinaceae) based on molecular and morphological data. In: Proceedings for the Third International Symposium on Monocots, Ontario, California, 2006, S. 520-526.
  10. Christopher R. Hardyabd, Robert B. Faden: Plowmanianthus, a New Genus of Commelinaceae with Five New Species from Tropical America. In: Systematic Botany, Volume 29, Issue 2, 2004, S. 316-333.
  11. 11,0 11,1 Kate L. Hertweck, J. Chris Pires: Systematics and Evolution of Inflorescence Structure in the Tradescantia Alliance (Commelinaceae). In: Systematic Botany, Volume 39, Issue 1, 2014, S. 105-116. {{DOI 10.1600/036364414X677991
  12. Rosalina Berazaín Iturralde: Actualización de la lista de los géneros endémicos cubanos espermatófitos. In: Revista del Jardín Botánico Nacional, Tomo 29, 2008, S. 3-10. Volltext-PDF.
  13. Timothy M. Evans, Kenneth J. Sytsma, Robert B. Faden, Thomas J. Givnish: Phylogenetic relationships in the Commelinaceae: II. A cladistic analysis of rbcL sequences and morphology, in Systematic Botany, Volume 28, Issue 2, 2003, S. 270-292. {{DOI 10.1043/0363-6445-28.2.270
  14. Listo de plantoj baza ĉe Google Sheets
  15. tradeskantio en PIV ĉe vortaro.net