Komencanto (revuo)
Komencanto estas revuo por ĉiu, kiu lernas, posedas, aŭ instruas Esperanton. La revuo Komencanto ("K") speciale taŭgas por kursoj, grupoj kaj societoj. Ĝi regule aperis ekde 1998 ĝis 2008 kun 16 paĝoj en formato A4 kun 6-8 kajeroj jare.
“K” ne havas urĝajn informojn, tial ĝia enhavo estas ĉiam aktuala.
Ĉiujare la revuo publikigis verkojn 40-50 komencantaj aŭtoroj el 20-25 landoj el la tuta mondo.
Enhavo
[redakti | redakti fonton]En la revuo “KOMENCANTO” oni trovas jenajn temojn:
Kiel tio komenciĝis? Konataj aktivuloj, prezidantoj de asocioj, redaktoroj, eminentaj esperantistoj rakontas, kiel ili estis komencantoj.
Literatur-historiaj paĝoj Estas praktikaj provoj de komencantaj aŭtoroj:poemoj, rakontoj originalaj kaj tradukitaj.
Esperanta gramatiko serioze kaj ŝerce
Neelpensitaj historioj Estas amuzaj okazaĵoj, kiuj vere okazis al niaj legantoj aŭ iliaj proksimuloj
Tempo kaj homoj Temo por filozofiumi pri eterno — bildetoj, frazoj, aforismoj, proverboj…
Aforismoj "Aforismo estas kvazaŭ mini-jupo: kurte kaj vidinte”.
Anekdotoj Multaj diverstemaj materialoj, de iu regiona kanto ĝis kulinara recepto.
Invitoj kaj Informoj informoj pri kaj Invitoj al E-renkontoj aû konkursoj
Korespondu!
Aliaj temoj Pentraĵoj kaj desegnaĵoj…