Komentario

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Komentario laŭ esperantlingvaj vortaroj kiel la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto estas

  1. Aro da rimarkigoj aŭ notoj, klarigantaj tekston aŭ verkon (ekzemple eldono de la Biblio kun komentario),
  2. Klarigoj pri ies intencoj, opinioj (do ampleksaj subjektivaj komentoj, kiun la aliulo eble tute ne volas aŭdi),
  3. Libro pri historiaj okazaĵoj.[1]

Bibliaj komentarioj[redakti | redakti fonton]

Laŭ la kristana teologio, komentaĵoj kaj historiaj klarigoj de individuaj libroj de la Biblio aŭ specifaj bibliaj tradukoj estas referitaj kiel bibliaj komentarioj. Krom la Biblia teksto, ili ofte enhavas ankaŭ krucreferencojn al similaj bibliaj teksteroj (vidu la artikolon konkordanco) same kiel enhavo-rilatajn interpretojn bazitaj sur scienca ekzegezo.

Krom teologiaj celoj, Bibliaj komentarioj ankaŭ servas personan bibliostudadon aŭ kiel enkondukon al la diversaj libroj de la Sankta Skribo. Ili varias en grandeco de poŝlibroj ĝis plurvolumaj verkoj. Kutime ili traktas nur la skribaĵojn enhavitajn en la Biblia kanono (46 aŭ 39 "libroj" en la Malnova Testamento, 27 en la Nova Testamento), sed foje ankaŭ rilatas al la Apokrifoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturaj komentarioj[redakti | redakti fonton]

Literaturaj komentarioj (ankaŭ filologiaj komentarioj) estas la kolekto de notoj pri literatura teksto, kiuj celas faciligi aŭ ebligi la komprenon de la teksto. Hodiaŭ, komentaĵo kutime priskribas la historion de la origino, dissendo kaj efiko de la teksto kaj inkludas superrigardan komentaĵon same kiel, en la tiel nomita tekstero-komentaĵo, klarigojn de nomoj, esprimoj, fremdvortoj kaj citaĵoj. Tiuj klarigoj estas kutime publikigitaj kadre de kritikaj eldonoj ene de la suba parto de paĝo, aŭ kiel piednotoj kun ligoj de koncernaj teksteroj tien, aŭ kiel alternativa tekstoversio por komparo tuj sub la kerna teksto, sed ekzistas ankaŭ apartaj volumoj de klarigoj.

Pluaj komentarioj[redakti | redakti fonton]

Komentarioj de historiaj tekstoj en historioscienco aŭ de leĝoj en juro formale funkcias simile.

Ĵurnalisman komentaĵon, do subjektivan klarigan komentan tekston pri kompleksa socia aŭ politika fenomeno en presa publikaĵo aŭ voĉlegite en televidoradio, en modernaj elektronikaj amaskomunikiloj analoge, oni kutime ne nomas "komentario", sed nur komento aŭ komentaĵo.

Iusence do la karakteron de komentario difinas la kolekto de multaj komentaĵoj, kaj multaj esperantistoj subkomprenas la silabon -ar- en la termino, do komprenas la vorton kiel koment'ar'o. Tamen, science komentario estas pli formaligita ol iuj ajn kolektoj de notoj, kaj gramatike la silabo "ar" meze de la vorton ne estas la gramatika afikso -ar-, sed simple parto de la vortradiko.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La termino fontas en la latina commentarius; hispane tre simile estas commentario kaj germane Kommentar, france commentaire, angle commentary kaj ruse Комментарий [kommentarij].

Referencoj[redakti | redakti fonton]