Kometo Kohoutek

El Vikipedio, la libera enciklopedio
C/1973 E1 (Kohoutek)

Kometo Kohoutek
ne-perioda kometo • hiperbola kometo
Malkovro
Malkovrita de: Luboš Kohoutek
Dato de malkovro: 7-a de marto, 1973
Aliaj nomoj: Kometo Watergate
Orbitaj karakterizojA
vdr

Kometo Kohoutek estis unuafoje vidita en 1973 de ĉeĥa astronomo Luboš Kohoutek. Ĝi atingis perihelion la 26an de decembro 1973.

Kohoutek estis reklamita de la gazetaro kiel "kometo de la jarcento", sed poste donis malbonan vidon kaj estis konsiderata seniluziiga; iuj usonanoj ĝin kromnomis "kometo Watergate."

La muzikgrupo R.E.M. verkis kanton pri la kometo, "Kohoutek", kiu aperis en la 1985 albumo Fables of the Reconstruction.