Saltu al enhavo

Komia ASSR

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Komia ASSR
5-a de decembro 1936 – 26-a de majo 1992

aŭtonoma respubliko de Sovetio
Geografio
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Kvanto de loĝantoj:
1 250 847
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj rilatoj
vdr

La Komia aŭtonoma socialisma soveta respubliko aŭ mallonge Komia ASSR (ruse Коми Автономная Советская Социалистическая Республика, Коми ACCP, komie Коми Автономнӧй Сӧветскӧй Социалистическӧй Республика) estis parto de la Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko (Rusia SFSR) kadre de la komunisma ŝtato Sovetunio. La komioj estas finn-ugra etno, ili konsistigis kaj plu konsistigas proksimume trionon de la loĝantaro.

Ĝi ekzistis inter la 5-a de decembro 1936 kaj la 26-a de majo 1992. Ĉefurbo de la tereno estis la urbo Siktivkar. La tuta teritorio ampleksis 415900 kvadratajn kilometrojn. Laŭ la stato de 1989 ĝi havis 1 250 847 loĝantojn. Nuntempe la areo estas la administra unuo respubliko Komiio ene de la Rusia Federacio.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]


la ĉefurbo Siktivkar