Komilla

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Komilla
urbo
Administrado
Poŝtkodo 3500–3583
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 296 010  (2011) [+]
Loĝdenso 1 935 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 23° 27′ N, 91° 12′ O (mapo)23.4591.2Koordinatoj: 23° 27′ N, 91° 12′ O (mapo) [+]
Alto 72 m [+]
Areo 153 km² (15 300 ha) [+]
Horzono UTC+06:00 [+]
Komilla (Bangladeŝo)
Komilla (Bangladeŝo)
DEC
Komilla
Komilla
Situo de Komilla

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cumilla [+]
vdr

Komilla, ankaŭ literumita Kumilla, (bengale কুমিল্লা) estas universitata urbego en Bangladeŝo, en Ĉitagongo (regiono), en distrikto Komilla.

Aerfoto pri Komilla
Mapo pri Bangladeŝo, kie estas videbla Comilla oriente-meze
Vojo en Komilla

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Komilla situas en mezorienta parto de la lando sur ebenaĵo laŭ rivero. Dako troviĝas 87,5 km, Ĉitagongo 137,5 km [1]. Landlimo de Barato estas proksime.

Monumento en Komilla
Domoj en Komilla

Historio[redakti | redakti fonton]

En la antikvaj tempoj kaj dum la mezepoko pluraj ŝtatoj, princlandoj dominadis en tiu loko. Ĝi venis sub dominado de Brita Orienthinda Kompanio en 1765. Komunumo estis deklarita en 1864, municipo en 1890. La kolegio ekfunkciis jam en 1899. Dum la 2-a mondmilito la urbo estis grava bazo de la brita armeo.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

En Komilla oni prilaboras agrikulturajn produktojn (kotonoj, bambuoj, lignoj).

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Aŭtovojo kaj fervojo Dako-Ĉitagongo tuŝas Komilla-n. En la urbego precipe elektraj tricikloj kuras.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Komilla havas tropikan klimaton kun influo de musono. Jare pluvas averaĝe po 2295 mm. En ĉiuj monatoj pluvas. Inter aprilo-oktobro daŭras la pluvsezono. La averaĝa jara temperaturo varias inter 20-30 °C.

Universitato en Komilla
Urbodomo de Komilla

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]