Komisio de Venecio
| Komisio de Venecio | ||
|---|---|---|
| European commission for democracy through law | ||
| konsulta komisiono | ||
| Komenco | 10-a de majo 1990 vd | |
| Lando(j) | Francio vd | |
| Sidejo | Strasburgo | |
| Agareo | ||
| Lingvoj | ||
| Retejo | Oficiala retejo | |
La Venecia Komisiono estas konsila organo de la Konsilio de Eŭropo, konsistanta el advokatoj kaj sendependaj fakuloj en la kampo de konstitucia juro. La komisiono, kies oficiala nomo estas "Eŭropa Komisiono por Demokratio per Juro", estis establita en 1990, kiam post la falo de la Berlina muro estis tuja bezono de helpo al la landoj de Centra kaj Orienta Eŭropo kun demokrata leĝaro. La komisiono kunvenas ĉirkaŭ kvar fojojn jare en Venecio, tial ĝia nomo.
La komisiono estis establita en 1990 kaj baldaŭ ĉiuj landoj partoprenantaj en la Konsilio de Eŭropo aliĝis al ĝi. En 2002, membreco en la komisiono estis malfermita al ne-eŭropaj landoj ankaŭ. Aktuale en 2023, 61 landoj estas membroj de la Komisiono, inter kiuj la 46 membroj de la Konsilio de Eŭropo.

