Komisiono Juncker

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
La ĉefkomisaro Jean-Claude Juncker

La komisiono Juncker estas la Eŭropa Komisiono prezidata de la konservativa luksemburgano Jean-Claude Juncker, kiu oficis inter la jaroj 2014 kaj 2019. Ĝi sekvis la antaŭajn oficperiodojn 2004-2009 kaj 2009-2014 gvidatajn fare de José Manuel Durão Barroso, kaj oficiale ekfunkciis la 1-an de novembro 2014.

Laŭ la Traktato de Lisbono, kiu validas ekde la 1-a de decembro 2009 kaj antaŭvidas aldonajn povojn por la Eŭropa Parlamento, la parlamento en 2014 post ĝia starigo per la Eŭropaj balotoj 2014 unuafoje elektis la prezidanton de la Eŭropa Komisiono. Krom la prezidanto la komisiono konsistas el 27 pliaj komisionanoj. La komisiono unuafoje strukturiĝis laŭ taskoblokoj, kiujn poe prezidas komisiona vicprezidanto kaj al kiuj apartenas pluraj pliaj komisionanoj de difinitaj fakoj.

Antaŭe:Eŭropa KomisionoPoste:Flago-de-la-Eŭropa-Unio.svg
Komisiono Barroso 220142019Komisiono von der Leyen