Komisiono de Danubo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Komisiono de Danubo
Дунайская комиссия
internacia organizaĵo • river management body
Komenco 11-a de majo 1949 vd
Sidejo Budapeŝto
Fondinto(j) SovetunioPopola Respubliko Bulgario • Popola Respubliko Rumanio • Dua Hungara Respubliko • Socialisma federacia respubliko JugoslavioUkraina Soveta Socialisma Respubliko • Respubliko Ĉeĥoslovakio (1948–60) vd
Lingvoj

germana lingvo
franca lingvo
rusa lingvo

Retejo Oficiala retejo
vdr

La Komisiono de Danubo aŭ (Internacia) Danuba Komisiono estas eŭropa organizo pri navigado, transporto laŭ Danubo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La organizo estis fondita en 1921 por administrado pri ŝipebla parto de Danubo kaj ties alfluantoj, deklaritaj pli frue internacia ŝipvojo. En la komisiono sidis - krom Germanio - 2-2 reprezentantoj de la bordaj ŝtatoj kaj 1-1 reprezentanto de Britio, Francio, Italio (pli fruaj membroj de la Eŭropa Danuba Komisiono). En 1939 - sen atento pri interkonsento de 1921 - membrigis Germanion tri ŝtatoj el la 12 subskribaj ŝtatoj (Anglio, Francio kaj Rumanio). Germanio influis inter 1941-1945 la internacian administradon de Danubo.

Post la dua mondmilito, la belgrada konferenco verkis la Belgradan interkonsenton (18-an de aŭgusto 1948) kaj fondis la novan Danuban Komisionon (Commission du Danube). En tiu partoprenis nur la bordaj ŝtatoj: Bulgario, Ĉeĥoslovakio, Hungario, Rumanio, Ukrainio, Sovetunio kaj Jugoslavio. Aŭstrio aliĝis en 1960, Germanio ekde 1957 partoprenas kun fakspertuloj.

La belgrada interkonsento donis la administradon al la bordaj ŝtatoj, sed deklaris, ke militŝipoj de la ne-danubaj lando ne rajtas veturi sur Danubo.

La Komisiono okupiĝas pri ŝipado, riverreguligo, konsilado, dogan- kaj aliaj aferoj.

La Komisiono havas ĉefsidejon en Budapeŝto, ekde 1953.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]