Komisiono de Nacia Edukado

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Komisiono de Nacia Edukado (en pola: Komisja Edukacji Narodowej, KEN; en litova: Edukacinė komisija) estis la centra edukaŭtoritato en la Pol–Litova Komunumo, kreita de la Sejmo kaj de la reĝo Stanislao la 2-a Aŭgusto la 14an de Oktobro, 1773. Pro sia vasta aŭtoritato kaj aŭtonomeco, ĝi estas konsiderata la unua Ministerio de Edukado en la historio de Eŭropo kaj grava atingo de la Pola Klerismo.[1][2]

Gravuloj kiuj ludis ŝlosilajn rolojn en la kreado de tiu edukinstitucio estis la pastro Hugo Kołłątaj, Ignacy Potocki kaj Adam K. Czartoryski, Unua estro estis episkopo Michał Jerzy Poniatowski. Aliaj famuloj kiuj helpis la demarŝojn de la organizo estis Franciszek Bieliński, Julian Ursyn Niemcewicz, Feliks Oraczewski, Andrzej Gawroński, Dawid Pilchowski, Hieronim Stroynowski, Franciszek Zabłocki kaj Grzegorz Piramowicz. La Komisiono organizis la strukturon de la eduksistemo kaj establis la lernolibrojn.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ted Tapper; David Palfreyman (2005). Understanding Mass Higher Education: Comparative Perspectives On Access. RoutledgeFalmer. p. 140. ISBN 978-0-415-35491-2. Alirita la 17an de Marto 2013.
  2. Norman Davies (28a de Februaro 2005). God's Playground: 1795 to the present. Columbia University Press. p. 167. ISBN 978-0-231-12819-3. Alirita la 17an de Marto 2013.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Gorecki, Danuta M. "The Commission of National Education and Civic Revival through Books in Eighteenth-Century Poland." Journal of Library History 15.2 (1980): 138-166.