Komitato Internacia pri Pezoj kaj Mezuroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Komitato Internacia pri Pezoj kaj Mezuroj
komisiono
Ĉefestro(j) Wynand Louw • Carlos Ibáñez de Ibero • Wilhelm Julius Förster • Alfred Gautier • Vito VolterraPieter Zeeman • André-Louis Danjon vd
vdr

La Komitato Internacia pri Pezoj kaj Mezuroj (CIPM, internacia mallongigo el la franca Comité international des poids et mesures) estas unu el la tri organizaĵoj establitaj por prizorgi la Sistemon Internacian de Unuoj (SI) laŭ la preskriboj de la Konvencio pri la Metro (Convention du Mètre) de 1875.

Ĝi konsistas el dek ok individuoj, ĉiu el ili el alia ŝtato laŭ la Konvencio pri la Metro. Ĝia ĉefa celo estas certigi tutmondan unuformecon en mezur-unuoj kaj ĝi faras tion per rekta agado aŭ proponante malnetojn de rezolucioj al la Ĝenerala Konferenco (CGPM).

La CGPM kunvenas ĉiujare en la sidejo de BIPM en Sevres (Sèvres) apud Parizo kaj interalie diskutas pri la raportoj prezentitaj al ĝi far la Konsultaj Komitatoj.

La du aliaj organizaĵoj kiuj prizorgas la SI-mezurunuojn estas:

la Konferenco Ĝenerala pri Pezoj kaj Mezuroj (CGPM, Conférence générale des poids et mesures)

la Buroo Internacia pri Pezoj kaj Mezuroj (BIPM, Bureau international des poids et mesures)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]