Komitato de UEA 2013-2016

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La komitato de UEA en la oficperiodo 2013-2016 konsistas el komitatanoj ekoficintaj en la 98-a UK de la 20-a ĝis la 27-a de julio 2013 en Rejkjaviko.

Jam en printempo 2013 okazis la elektoj de la komitatanoj B, rekte elektataj fare de la individuaj membroj de UEA.

Gazetara informo de UEA la 17-an de junio 2013 raportis pri la rezulto:

La 17-an de junio okazis en la Centra Oficejo de UEA la nombrado de la voĉoj donitaj en la elektado de ses komitatanoj B por la periodo 2013-2016. Por tiu tasko la estraro de UEA nomumis komisionon, kiu konsistis el la ĝenerala direktoro Osmo Buller kaj la individuaj membroj Atie van Zeist, Piet Schuil kaj Rob Moerbeek. Laborantoj de la Centra Oficejo helpis la komisionon en la nombrado.
Balotilo estis sendita al 4392 individuaj membroj, el kiuj voĉdonis 1188, do 27,0 procentaĵoj. Estis 1185 validaj kaj 3 malvalidaj balotiloj. Ĉar pri la ses elekteblaj lokoj konkursis nur sep kandidatoj, la voĉdonado eble ne estis same interesa kiel en 2010, kiam por la sama nombro da lokoj estis 13 kandidatoj kaj la balota procentaĵo estis pli alta, 32,3 procentaĵoj. La rekordo, 33,8 procentaĵoj, datiĝas de 1998.
Plej multajn voĉojn, 1002, ricevis Mark Fettes. La aliaj sukcesaj kandidatoj estis Stefan MacGill (973), José Antonio Vergara (887), Barbara Pietrzak (881), Amri Wandel (874) kaj Dennis Keefe (859). Ne elektita estis Johan Derks, kiu tamen ricevis la subtenon de 48 procentaĵoj el la voĉdonintoj, nome 566 voĉojn.[1]
La komitatanoj B reprezentas en la supera organo de UEA la individuajn membrojn. Estas unu komitatano B por ĉiu komencita milo da membroj laŭ la stato fine de la antaŭa jaro, ĉi-kaze la 31-an de decembro 2012. Krome, ĉiuj aliĝintaj landaj kaj fakaj asocioj kun minimume 100 membroj rajtas nomumi komitatanon A. Aliaj asocioj nomumas observantojn, kiuj ne havas voĉdonrajton en la kunsidoj de la komitato. Fine, la komitatanoj A kaj B rajtas alelekti komitatanojn C, kies nombro ne rajtas esti pli ol la kvarono de la suma nombro de la komitatanoj A kaj B.

Sume en la komitato membras inter la UK 2013 en Rejkjaviko kaj la UK 2016:[2]

Flago-de-Argentino.svg Argentino

Flago-de-Armenio.svg Armenio

Flago-de-Aŭstrio.svg Aŭstrio

Flago de Belgio malpli alta.svg Belgio

Flago-de-Benino.svg Benino

Flago-de-Brazilo.svg Brazilo

Flago-de-Britio.svg Britio

Flago-de-Burundo.svg Burundo

Flago-de-Ĉeĥio.svg Ĉeĥio

Flag of Chile.svg Ĉilio

Flago-de-Ĉinio.svg Ĉinio

Flago-de-Danio.svg Danio

Flago-de-Estonio.svg Estonio

Flago-de-Finlando.svg Finnlando

Flago-de-Francio.svg Francio

Flago-de-Germanio.svg Germanio

Flago-de-Grekio.svg Grekio

Flago-de-Hungario.svg Hungario

Flago-de-Irlando.svg Irlando

Flago-de-Islando.svg Islando

Flago-de-Israelo.svg Israelo

Flago-de-Italio.svg Italio

Flago-de-Japanio.svg Japanio

Flago-de-Kanado.svg Kanado

Flago-de-Kongo-Kinŝasa.svg Demokratia Respubliko Kongo

Flago-de-Sud-Koreio.svg Sud-Koreio

Flago-de-Kroatio.svg Kroatio

Flago-de-Kubo.svg Kubo

Flago-de-Latvio.svg Latvio

Flago-de-Litovio.svg Litovio

Flago-de-Luksemburgio.svg Luksemburgo

Flago-de-Malto.svg Malto

Flago-de-Meksikio.svg Meksiko

Flago-de-Mongolio.svg Mongolio

Flago-de-Nederlando.svg Nederlando

Flago-de-Nepalo.svg Nepalo

Flago-de-Niĝerio.svg Niĝerio

Flago-de-Norvegio.svg Norvegio

Flago-de-Nov-Zelando.svg Nov-Zelando

Flago-de-Pollando.svg Pollando

Flago-de-Portugalio.svg Portugalio

Flago-de-Rumanio.svg Rumanio

Flago-de-Rusio.svg Rusio

Flago-de-Slovakio.svg Slovakio

Flago-de-Slovenio.svg Slovenio

Flago-de-Sudafriko.svg Sud-Afriko

Flago-de-Svedio.svg Svedio

Flago-de-Svisio.svg  Svislando

Flago-de-Ukrainio.svg Ukrainio

Flago-de-Usono.svg Usono

Flago-de-Vjetnamio.svg Vjetnamio

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]