Kommende Ramersdorf

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kommende Ramersdorf

La Kommende Ramersdorf - akcento [koMENde RA:mersdorf] - en la kvartalo Ramersdorf, parto de la urbodistrikto Beuel de la historia urbo Bonno borde de la rivero Rejno, estas kastelo de la mezepoka Ordeno de germanaj kavaliroj. Ĝi estis fondita en la 1220-aj jaroj, lige al la kvina krucmilito de 1217 ĝis 1221, kaj ekzistis kiel kunvenejo kaj rezidejo de la Germana Ordeno ĝis la sekularigo en 1803, puŝite de Napoleono Bonaparto.

la fronta fasado

Poste, la konstruaĵoj kaj posedaĵoj konservitaj en Ramersdorf iris en ŝanĝiĝantajn privatajn manojn. Post fajro en 1842, la tuta komplekso estis rekonstruita en la Novgotika stilo. En la fruaj 1970-aj jaroj, la historia konstruaĵo estis en minaco tute malaperi, ĉar ĝuste tiu loko estis bezonata por aŭtovoja kruciĝo de la germana aŭtovojo A59 kaj du deforkiĝantaj vojoj, la urba aŭtovojo kaj la federacia vojo . Fine, civitana iniciato sukcesis pri konservado de la konstruaĵo, la aŭtovoja kruciĝo kiel tentakloj de granda oktopuso estis konstruita ĉirkaŭ la kastelo. Hodiaŭ ĝi estas uzata kiel konferencejo, luksa hotelo kaj restoracio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]