Saltu al enhavo

Komora verda kolombo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Komora verda kolombo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Treron
Specio: Komora verda kolombo

T. griveaudi

Treron griveaudi
(Benson, 1960)
Konserva statuso

Konserva statuso: En danĝero
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Komora verda kolombo (Treron griveaudi)[1] estas specio de birdo de la familio de Kolombedoj kaj genro Treron de verdaj kolomboj, kiu estas disvastigata tra Azio kaj Afriko. Ĝi troviĝas kiel endemio en Komoroj. Iam oni konsideris ĝin samspecia kun la Madagaskara verda kolombo (Treron australis).

Distribuado

[redakti | redakti fonton]

Treron griveaudi estas nun konata nur el la insulo Mohéli en Komoroj, kvankam oni kredas, ke ĝi plej verŝajne iam ekzistis ankaŭ en Granda Komoro kaj Anjuano.

La Komora verda kolombo troviĝas en ĉiamverdaj kaj duarangaj arbaroj kaj kokospalmaj plantejoj je altaj lokoj.

Konservado

[redakti | redakti fonton]

Malgraŭ esti laŭleĝe protektita, oni ankoraŭ suspektas ŝtelĉasadon. Taŭga arbaro restas nur sur 5% de la insulo kaj enmetitaj specioj kiel ratoj povas predadi nestojn. Oni supozas, ke la populacio nombras malpli ol 2 500 individuojn.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Pigeons. International Ornithological Congress. Alirita 2014-12-31 .


Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]