Komotini

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Komotini / Κομοτηνή / Gümülcine / Гюмюрджина
urbo
Administrado
Ŝtato  Grekio
Regiono Orienta Makedonio kaj Trakio
regiona distrikto Rodopoj
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 51 732  (2021) [+]
Loĝdenso 134 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 7′ N, 25° 24′ O (mapo)41.11666666666725.4Koordinatoj: 41° 7′ N, 25° 24′ O (mapo) [+]
Alto 45 m [+]
Areo 385,39Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono Orient-Eŭropa Horzono [+]
Komotini / Κομοτηνή / Gümülcine / Гюмюрджина (Grekio)
Komotini / Κομοτηνή / Gümülcine / Гюмюрджина (Grekio)
DEC
Komotini / Κομοτηνή / Gümülcine / Гюмюрджина
Komotini / Κομοτηνή / Gümülcine / Гюмюрджина
Situo en Grekio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Komotini [+]
vdr

Komotini (greke Κομοτηνή kɔmɔtiˈni (gramatike ina singularo), turke Gümülcine, bulgare Гюмюрджина, Gjumjurĝina) estas urbo de Grekio. Temas pri la ĉefurbo de la administra regiono Orienta Makedonio kaj Trakio kaj la regiona distrikto Rodopoj. Laŭ la censo de la jaro 2021 en la urbo vivis 51 732 loĝantoj sur areo de 385,39 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 134 loĝantoj/km².

Je la fino de unua mondmilito, Komotini iĝis parto de Grekio. Kiel rezulto, la bulgara loĝantaro estis forpelita. Kelkaj el la forlokitoj ekloĝis en Sozopol kaj aliaj lokoj en la Burgasa regiono.

Proksimume duono de la loĝantoj de Komotini estas etnaj turkoj kaj pomakoj kun greka civitaneco. Ili estis ekskluditaj de la loĝantara interŝanĝo inter Grekio kaj Turkio interkonsentita en la traktato de Laŭzano en 1923, kiel estis grekoj de Istanbulo, de Gökçeada (greke Imbros) kaj Bozcaada (greke Tenedos). Male al la grekoj en Turkio, ilia nombro restis konstanta aŭ pliiĝis ekde 1923.

Komotini ankaŭ estas karakterizita de studentoj, ĉar la loka universitato estas populara loko por studi.

jen la urba situo sur ĝenerala mapo de Grekio