Kompara mitologio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Komparanta mitologio)
מיתוסים
Bildkunmetitaĵo de diversaj mitoj laŭ kultura stilo

La kompara mitologio estas la studo kompara de mitoj devenaj de diversaj kulturoj, kiel klopodo identigi komunajn temojn kaj karakterojn.[1]​ La kompara mitologio estis uzata cele al diversaj akademiaj intencoj. Por ekzemplo, la esploristoj uzis la rilatojn inter diversaj mitoj por sekvi la disvolvigon de la religioj kaj kulturoj, por proponi komunajn originojn al la mitoj de diversaj kulturoj kaj por subteni diversajn psikologiajn teoriojn.

Vidu ankaŭ: Historio de religioj kaj Scienco de religio.

Estas diversaj fokusoj de la kompara mitologio, nome per lingvoscienco, per strukturismo (Vladimir Propp kaj Claude Lévi-Strauss, per psikologio (Edipa konflikto ktp. La kompara mitologio malkovris kelkajn paralelismojn inter la mitoj de diversaj kulturoj, inklude kelkajn temojn ripetitajn kaj elementojn de intrigo tre etendajn. Menciindas kelkaj ekzemploj, inter kiuj la tutmonda diluvo, la dioj kiuj mortas por revivi por fekundeco kaj rikoltoj, la mitoj pri nasko de herooj, la akso de la mondo, la titanomakio, la neaganta dio, la fondomito ktp.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Littleton (1973) p. 32.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • ELIADE, Mircea (1959). Cosmos and history; the myth of the eternal return. Nueva York: Harper. OCLC 375325.
  • FRANKFORT, Henri (1958). «The Dying God». Journal of the Warburg and Courtauld Institutes 21 (3–4): 141-51.
  • GRAVES, Robert (1952). «Jungian Mythology». The Hudson Review 5 (2): 245-57.
  • LITTLETON, C. Scott (1973). The new comparative mythology: an anthropological assessment of the theories of Georges Dumézil (ed. revisada). Berkeley: University of California Press. ISBN 9780520024045.
  • PROPP, Vladímir (1958). Morphology of the folktale. Filadelfia: American Folklore Society. OCLC 236081267.