Kompleta mezlernejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Mezlernejojn, kiuj kune instruas ĉiujn lernantojn de sama aĝo post la elementa lernejo, do ne diferencigas laŭ dezirata posta profesio aŭ studado kaj ne grupigas la lernantojn laŭ kapabloj en diversaj tipoj de mezlernejo (baza mezlernejo, teknikumo, gimnazio...), oni nomas universala, integrita aŭ kompleta mezlernejo. Tia kuna instruado de ĉiuj samaĝaj lernantoj helpas al la malpli kleraj lernantoj kaj bremsas la plej klerajn - tial la sistemo estas pedagogie tre disputata, havas fervorajn subtenantojn kaj fervorajn kritikantojn.

Ekzemplo de kompletaj mezlernejoj estas la Gesamtschulen en Germanio.

Principe, en kompleta mezlernejo ĉiuj lernantoj faras la samajn lernejofinajn ekzamenojn, kiuj eblas en la diferencigita lerneja sistemo: post sukceso de la fina ekzameno de baza mezlernejo (ekzemple fine de la 9-a lerneja jaro) eblas eklerni metion aŭ (se la rezultoj tre bonas) resti en la kompleta mezlernejo, post sukceso de la fina ekzameno de teknikumo (ekzemple post la 10-a lerneja jaro) eblas eklerni administran aŭ teknikan profesion aŭ (se la rezultoj tre bonas) resti en la kompleta mezlernejo por alstrebi la finan ekzamenon de gimnazio, kiu ebligos je studado en altlernejo, ekzemple en universitato.