Kompreno

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La kompreno (el la latina cum: kun; kaj prehendere: preno; ago kun-preni, preni kun si) estas psikologia procezo per kiu pensanta estaĵo kapablas pensi pri objekto: (ulo, aĵo, evento, mesaĝo...) kiu prezentiĝas al la sensoj, havi en sia menso plej eble kiel kompletan scion pri tiu objekto kaj taŭge trakti ĝin.

Kompreno estas sekvo de konceptigo: por kompreni ion, necesas esti konceptiginta ĉi-tion. Pli altaj niveloj de kompreno estas la abstraktado, la juĝo, la raciigo.

Ekzemploj

  • Kompreni fenomenon estas koni ties kauzojn kaj antaŭvidi ties sekvojn, baziĝante sur konataj naturaj leĝoj, sen bezoni supernaturan hipotezon.
  • Kompreni personon estas scii la kaŭzojn (konsciajn aŭ ne) de liaj aŭ ŝiaj agoj, voloj, timoj...
  • Kompreni lingvon estas scipovi uzi ĝin parole aŭ skribe por ĝuste eldiri sian penson aŭ koni la ĝustan sencon de tion, kiun oni legas aŭ aŭdas en ĉi-tiu lingvo.
  • Kompreni matematikan koncepton estas kapabli solvi problemojn en kiu ĉi-tiu koncepto aperas, exc problemojn ne jam rekontitaj.
  • Kompreni siuacion estas scii kion fari por eviti danĝerojn, kiujn ĉi-tiu situacio kuntrenas, aŭ profiti de la oportunaĵoj, kiujn ĉi-tiu situacio alportas.

Eksteraj ligiloj

grekeangle La limoj de la racio