Kunpremilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kompresoro)

Kunpremilogaskunpremilo grandigas premon de gasoj per meĥanika malgrandigo de ties volumeno. Oni plej ofte produktas per kompresoro densigitan aeron. Oni kunpremas ankaŭ tergason, oksigenon, nitrogenon kaj aliajn gravajn industriajn gasojn.

La kunpremilo estas ĝenerale piŝta, centrifuga aŭ aksa.

Piŝta[redakti | redakti fonton]

La kontraŭtaktaj piŝtaj kunpremiloj prenas la gason en suĉa takto kaj kunpremas per malgrandigo de la volumeno, movante la piŝton en malan direkton. Kiam la gaspremo superas premon necesan por malfermo de la sekureca valvo de la kunpremilo, la gaso eliĝas. Oni uzas piŝtajn kunprermilojn, kiam necesas grandprema gaso en malgranda kvanto.

Centrifuga[redakti | redakti fonton]

La centrifugaj pumpiloj grandigas la movenergion de la gaso per rapide rotacianta laborrado, poste ĝi uzas la energion je grandigo de la premo en disbranĉanta elkonduka kanalo, en la difuzoro. La centrifugaj kunpremiloj konvenas por modera kunpremo de grandkvanta gaso.

Aksa[redakti | redakti fonton]

La gaso fluas en la laŭaksa (aŭ simple aksa) kunpremilo paralele al la rotora rotacia akso. La rotoro konsistas el vico de fluliniaj, ekstere larĝiĝantaj aloj. Ĝi rotacias en nemoviĝanta ujo, en kiu estas samnombra padela vico. La aloj de la ujo larĝiĝas internen kaj sidas en inter vicojn de la rotorajn alojn. La rapido de la gaso, kiu trafluas la kunpremilon, alterne grandiĝas kaj malgrandiĝas. Je ĉiu akceliĝo kreskas la gasa movenergio, dum malakceliĝo, la movenergio transformiĝas al kresko de la premo. Oni uzas aksan kunpremilon en jetmotoroj kaj gasturbinoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]