Komputila terminalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por flughaveno, vidu la paĝon flughavena terminalo.
La terminalo DEC VT100, imitata per multaj virtualaj terminaloj.

En komputado terminalo estas aparato por atingi foran komputilon, al kiu lasta la terminalo estas konektita per datumtransmeta lineo. Ofte terminalo estas persona komputilo. Terminalo kapabla meme (aŭtonome) registri kaj trakti datumojn estas inteligenta terminalo.