Komuna Legado okaze de la Tago de la Libro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Komuna Legado okaze de la Tago de la Libro estis lanĉita de ILEI en 2016. Tiu programo konsistas el propono de teksto, kiun esperantistoj ekkonu, legu, studu, pridiskutu ĉu individue ĉu grupe en vesperaj kursoj aŭ iuj renkontiĝoj ĉirkaŭ la 15-a de decembro, kiu estas oficiale la Tago de la Libro.

  • En 2016 la proponita teksto estis poemo de Tibor Sekelj "Je kies nomo".
  • En 2017 la proponita teksto estis prozo pri demokratio de Verda Majo.
  • En 2018 la proponita teksto estis prozo de Julián Hernández Angulo "Mia Esperanto".
  • En 2019 la proponita teksto estis prozo de Hector Hodler nomita "Super"
  • En 2020 la proponita teksto estis poemo de Julia Sigmond nomita "Dialogo"

La tekstoj estas atingeblaj en la retejo de ILEI [1].