Saltu al enhavo

Komuna Programo de Unuiĝintaj Nacioj pri HIV/aidoso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Komuna Programo de Unuiĝintaj Nacioj pri HIV/aidoso
emblemo
organizaĵo establita de Unuiĝintaj Nacioj Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1996 vd
Landoj Svislando vd
Sidejo Ĝenevo
Adreso Avenue Appia
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Komuna Programo de Unuiĝintaj Nacioj pri HIV/aidoso (angle Joint United Nations Programme on HIV/AIDS, akronime UNAIDS, france Programme commun des Nations Unies sur le VIH/sida, ONUSIDA) estas la ĉefa organo de UN por plifortigita, ampleksa kaj tutmonda klopodo kontraŭ la HIV-epidemio.

La ĉefa misio de UNAIDS estas gvidi, plifortigi kaj subteni intensigitan respondon al HIV kaj aidoso, inkluzive de la kontraŭbatalado de la plia disvastiĝo de la viruso; konstruado de institucioj por medicina traktado, subteno kaj prizorgo por tiuj, kiuj jam vivas kun la viruso; kontraŭbatalado de stigmoj kaj diskriminacio; limigado de la socia kaj ekonomia damaĝo de la epidemio kaj instigado de ŝtatoj, organizaĵoj, komunumoj kaj individuoj intensigi siajn klopodojn.

UNAIDS havas kvin ĉefajn celojn:

  • Gvidi kaj subteni efikajn rimedojn kontraŭ HIV/aidoso
  • Strategia gvido kaj informoj same kiel teknika subteno por tutmondaj klopodoj kontraŭ HIV/aidoso.
  • Monitorado, spurado kaj taksado de la epidemio kaj komunumaj respondoj.
  • Engaĝi kaj instigi la civilan socion kaj eniri strategiajn aliancojn
  • Mobilizi la necesajn rimedojn bezonatajn por efikaj mezuroj

UNAIDS havas sian ĉefsidejon en Ĝenevo, Svislando, kie ĝi parte kunlokiĝas kun la Monda Organizaĵo pri Sano (MOS). La unua direktoro de UNAIDS estis Peter Piot.

Grava funkcio de UNAIDS estas kolekti datumojn pri la sekvoj de la epidemio, registri la sociajn (vivkondiĉojn de la infektitoj) kaj dokumenti la efikon de la epidemio sur la ekonomiojn de landoj.

UNAIDS subtenas la Mondan Konferencon pri Aidoso kaj publikigas la Tutmondan Raporton pri HIV/Aidoso dufoje jare.[1]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Publications (angle). Alirita 2023-03-27 .

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]