Komuna montominao

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Komuna montominao
Komuna montominao, G. r. peninsularis ĉe Jayanti en Tigrorezervejo Buksa (Jalpaiguri, Okcidenta Bengalo, Barato) Notu bridojn ĉirkaŭ nuko
Komuna montominao, G. r. peninsularis ĉe Jayanti en Tigrorezervejo Buksa
(Jalpaiguri, Okcidenta Bengalo, Barato)
Notu bridojn ĉirkaŭ nuko
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Sturnedoj Sturnidae
Genro: Gracula
Gracula religiosa
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Komuna montominao (Gracula religiosa), foje simple konata kiel "Montominao" (kvankam tiu nomo taŭgas por la tuta genro), estas la minao plej komuna vidata en birdobredado, kie ĝi estas ofte simple menciata kiel Minao aŭ Montominao. Ĝi estas membro de la familio de Sturnedoj, loĝanta en montetaraj regionoj de Suda Azio kaj Sudorienta Azio. La Srilanka montominao, iama subspecio de G. religiosa, estas ĝenerale lastatempe akceptata kiel separata specio G. ptilogenys. La Engana montominao (G. enganensis) kaj la Niasa montominao (G. robusta) estas ankaŭ amplekse akceptata kiel specie distinga, kaj multaj fakuloj favoras la traktadon de la Hindoceana montominao (G. r. indica) el Nilgirioj kaj ie plie en la Okcidentaj Ghatoj de Barato ankaŭ kiel separata specio.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Tiu estas fortika brilnigra minao, kun brilflavoranĝaj makuloj de nuda haŭtaĵo kaj karnecaj bridoj en kapoflankoj kaj nuko. Ĝi estas ĉirkaŭ 29 cm longa, ĝi estas iom pli granda ol la Komuna minao (Acridotheres tristis).[1]

Ĝi estas birdo kun ĝenerala verdecbrila nigra plumaro, purpurnuanca en kapo kaj kolo. Estas grandaj blankaj flugilmakuloj kiuj estas videblegaj dumfluge sed kutime kovrataj kiam la birdo ripozas. La beko kaj fortaj kruroj estas brilflavaj, kaj estas flavaj bridoj en nuko kaj subokule. Tiuj diferenciĝas rimarkinde en formo el la nuda okulmakulo de la Komuna minao kaj de la Ganga minao (A. ginginianus), kaj pli subtile varias inter la diferencaj montominaoj el Suda Azio: ĉe la Komuna montominao ili etendas el okulo al nuko, kie ili kuniĝas, dum ĉe la Srilanka montominao, ĝi havas solan bridon tra la nuko kaj etende iome al la okuloj. Ĉe la Hindoceana montominao, la bridoj estas separataj kaj kurvaj al la kapopinto. La Niasa kaj la Engana montominaoj diferencas laŭ detaloj de la vizaĝaj bridoj kaj laŭ grando ĉefe de la beko.[1]

Ambaŭ seksoj estas similaj; sed junuloj havas pli senkoloran bekon.[1]

Dum la Hindoceana, Niasa kaj Engana montominaoj estas separataj specioj, la Komuna montominao havas 7 aŭ 8 subspecioj kiuj diferencas nur iome. Ili estas la jenaj:[2]

Voĉo[redakti | redakti fonton]

La Komuna montominao estas ofte detektata pro siaj laŭtaj stridaj descendaj fajfoj sekvataj de aliaj alvokoj. Ĝi estas pli voĉema mateniĝe kaj krepuske kiam ĝi troviĝas en malgrandaj grupoj en arbarklarejoj alte en kanopeo.[1]

Ambaŭ seksoj povas produkti eksterordinare ampleksan gamon de laŭtaj alvokoj – fajfoj, hurloj, kriĉoj kaj trilado, foje melodiaj kaj ofte tre homecaj laŭ kvalito. Ĉiu individuo havas repertorion de inter 3 kaj 13 tiaj alvokotipoj, kiuj povas esti kunhavataj de kelkaj najbaroj de la sama sekso, kaj lernataj kiam ili estis junuloj. Estas tre rapida ŝanĝo de dialekto laŭdistance, ĉar la birdoj kiuj vivas je pli da 15 km aparte ne havas komunajn alvokojn unu kun alia.[1]

Malkiel kelkaj aliaj birdoj, kiaj la Paradiza dikruro (Dicrurus paradiseus), la Komunaj montominaoj ne imitas aliajn birdojn en naturo, kvankam oni miskomprenas ke ja ili faras ĝin. Aliflanke, en kaptiveco, ili estas inter la plej agnoskataj imitantoj, eble nur je sama nivelo kiel la Griza papago (Psittacus erithacus). Ili povas lerni reprodukti multajn ĉiutagajn sonojn, ĉefe la homan voĉon, kaj eĉ fajfajn sonojn, kun surprizigaj akurateco kaj klareco.[3]

Distribuado kaj ekologio[redakti | redakti fonton]

Pariĝanta paro dum plumaranĝado ĉe Jayanti en la Tigrorezervejo Bukso (Distrikto Jalpaiguri, Okcidenta Bengalo, Barato)

Tiuj minaoj estas loĝantaj birdoj reproduktantaj el Kumaŭno en Barato (80° orienta longitudo) orienten tra Nepalo, Sikimo, Butano kaj Arunaĉal Pradeŝ, malsupra Himalajo, terajo kaj montetoj ĝis 2000 m super marnivelo. Ties teritorio plias orienten tra Sudorienta Azio nordorienten al suda Ĉinio, kaj tra Tajlando sudorienten tra norda Indonezio al Palavano en Filipinoj. Ĝi probable ne troviĝas jam en Bangladeŝo pro habitatodetruo kaj troekspluatado por maskotokomerco. Sovaĝiginta populacio de la Kristnaskinsulo aliflanke malaperis. Enmetitaj populacioj ekzistas en Porto-Riko kaj eble en kontinenta Usono kaj eble ie plie; sovaĝigintaj birdoj postulas almenaŭ varman subtropikan klimaton por pludaŭri.[1]

Tiu minao estas preskaŭ entute arborema, kaj moviĝas en grandaj bruemaj grupoj de ĉirkaŭ ses individuoj, en arbopintoj de arbarbordoj. Ili saltetas flanken laŭlonge de branĉoj, malkiel la karaktera gracia piedirado de aliaj minaoj. Kiel ĉe plej parto de sturnoj, ankaŭ la Komuna montominao estas sufiĉe ĉiomanĝanta, kiu manĝas frukton, nektaron kaj insektojn.[1]

Ili konstruas neston en truo. La kutima ovodemetado estas de 2-3 ovoj.[1]

Maskotokomerco kaj konservado[redakti | redakti fonton]

Distribuado de diversaj formoj ene de la specikomplekso
Du Komunaj montominaoj en la Bestoĝardeno de Eberswalde.
Gracula religiosa

Tiuj montominaoj estas popularaj kaĝobirdoj, agnoskataj pro ties kapablo imiti paroladon. La amplekse distribuata Komuna montominao estas tiu plej ofte vidata en birdobredado. Komercopeto superas enkaptivecan bredadon, kaj pro tio ili estas rare trovataj en maskotovendejoj kaj kutime aĉetataj rekte el bredistoj aŭ importistoj kiuj povas certigi ke la birdoj estas komerctaj laŭleĝe.

Tiu specio estas amplekse distribuata kaj surloke komuna, kaj se kvantoj de plenkreskuloj estas sekurigitaj ili povas reproduktiĝi kaj multobliĝi rapide. Je tutmonda skalo, la IUCN tiele konsideras la Komunan montominaon specio Malplej zorgiga. Sed en la 1990-aj jaroj, ĉiujare oni komercigis preskaŭ 20,000 naturkaptitajn birdojn, ĉefe plenkreskulojn kaj nematurulojn. En la centra parto de ties teritorio, la populacioj de G. r. intermedia malpliiĝis evidente, ĉefe en Tajlando kiu havigis multe de la pliiĝanta okcidenta merkato. Ties najbaraj landoj, el kiuj la eksportoj estis ofte limigitaj pro politikaj aŭ militaj kialoj, tamen jam havigis burĝonan enlandan komercon kaj la komercopetoj en la tuta regiono plualtas. En 1992, Tajlando metis la Komunan montominaon en la CITES (apendikso III), por sekurigi siajn stokojn kontraŭ nuligo. En 1997, je peto de Nederlando kaj Filipinoj, la specio estis listita en la CITES (apendikso II). La subpecioj de Andamanoj kaj Nikobaroj nome andamanensis kaj (se validas) halibrecta, priskribata kiel "eksterordinare komuna" en 1874, estis klasita kiel Preskaŭ minacata en 1991. La unue menciata jam ne estas plu komuna en Nikobaroj kaj la due menciata – se distingas – havas tre limigitan teritorion.[4]

Ie plie, kie en Filipinoj kaj en Laoso, malpliiĝo estis pli surloka. Ĝi iĝis ankaŭ pli kaj pli rara en regionoj de nordorienta Barato pro kapto de birdidoj por la kontraŭleĝa maskotokomerco. Ĉe la regiono de Garooj, tamen, la lokanoj faras artefaritajn nestojn per markoj el bambuo kovritaj el herbo kaj metas ilin alte en atingeblaj lokoj de altaj arboj en arbarklarejoj aŭ je la bordoj de malgrandaj vilaĝoj por kuraĝigi la minaoj reproduktiĝi tie. Vilaĝanoj tiele sukcesas elkapti junulojn je akurata tempo por facile bredadi, dum la komerco de Komuna montominao iĝas profitebla malgrandskale kiel hejma industrio. Ĝi helpas konservi la medion, ĉar la reproduktuloj ne estas elmovitaj el la populacio, dum la habitatodetruo estas malgranda ĉar minaoj abandonas dezertajn areojn de etenda lignoproduktado kaj preferas pli naturan arbaron ol plantejoj. Ĉar minaoj povas esti ia damaĝbesto de fruktarboj se tro multnombras, aldona profito por lokanoj estas la malkosta kosto kontroli la minaan populacion: malpliiĝantaj stokoj povas esti plifortigataj per enmeto de pliaj nestoj kiuj povu esti elkolektitaj, dum la maksimuma proporcio de idoj estas produktita kiam la populacio iĝas tro granda.[5]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 1,6 1,7 Ali & Ripley (1983), Grimmett et al. (1998)
  2. Sankaran (1998), elitparrots.ru (2008), Clements (2007), Dickinson (2003)
  3. Klatt & Stefanski (1974), Klingholz (1979)
  4. Sankaran (1998), BLI (2008)
  5. Ali & Ripley (1983), BLI (2008)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Salim Ali kaj Sidney Dillon Ripley (1983): Bird Numbers 1015-1017 [Hill mynas]. In: Handbook of the Birds of India and Pakistan (2a eld., vol. 5): 191-194. Oxford University Press, New Delhi.
  • IUCN2008, BirdLife International, 2008, 147682, Gracula religiosa, 22a Majo 2009.
  • Clements, J. F. (2007): The Clements Checklist of the Birds of the World. 6th edition. Christopher Helm. ISBN 978-0-7136-8695-1.
  • Dickinson, E. C. (eldonisto) (2003): The Howard and Moore Complete Checklist of the Birds of the World. 3rd edition. Christopher Helm. ISBN 0-7136-6536-X.
  • elitparrots.ru (2008): Священная майна (Gracula religiosa) ["Montominao (G. religiosa)"]. Versio de 2008-JAN-22. Konsultita la 22an de majo 2009. [en rusa]
  • Grimmett, Richard; Inskipp, Carol & Inskipp, Tim (1998): Birds of the Indian Subcontinent. Helm Identification Guides, London. ISBN 0-7136-4004-9
  • Klatt, Dennis H. & Stefanski, Raymond A. (1974): How does a mynah bird imitate human speech? Journal of the Acoustical Society of America 55(4): 822-832. COI:10.1121/1.1914607 (HTML resumo)
  • Klingholz, F. (1979): Supplement to "How does a mynah bird imitate human speech?" Journal of the Acoustical Society of America 65(2): 537-537. COI:10.1121/1.382314 (HTML resumo)
  • Sankaran, R. (1998): An annotated list of the endemic avifauna of the Nicobar islands. Forktail 13: 17-22. PDF plena teksto