Komunisma Partio de Granda Britio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Komunisma Partio de Granda Britio, nome Communist Party of Great Britain (CPGB), estis brita komunisma partio kiu estis la plej granda komunisma partio en Granda Britio, kvankam ĝi neniam iĝis homamasa partio kiel tiuj de Francio kaj Italio. Ĝi ekzistis el 1920 al 1991.

Arthur MacManus, kunfondinto kaj unua prezidanto de la partio

Fondita en 1920 pro la kunigo de kelkaj pli malgrandaj marksismaj partioj, tiu partio akiris subtenon de multaj socialismaj organizoj kaj komitatoj de laboristoj dum la periodo post la Unua Mondmilito kaj la Rusia Oktobra Revolucio. Multaj ministoj aliĝis al la partio en 1926 kaj 1927 post la Ĝenerala Striko de 1926. En 1945 du membroj de la Komunisma Partio atingis sidlokojn en la ĝenerala balotado kiel Parlamentanoj. El 1945 al 1956 la partio estis sur la pinto de sia influo. Sed poste suferis sian plej grandan perdon de membreco post la Hungara revolucio de 1956. Post la Dissolvo de Sovetunio en 1991, la eŭrokomunisma estraro de la partio decidis dismunti la partion, establante la pensfabrikon Demokratia Maldekstro. La kontraŭ-eŭrokomunisma frakcio estis lanĉinta siaflanke la establon de la Komunista Partio de Britio en 1988.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]