Komunista, Respublikana kaj Civitana Frakcio (Franca Senato)
Komunista, Respublikana kaj Civitana Frakcio (Senato) | |
---|---|
Groupe communiste, républicain et citoyen (Sénat) | |
Dosiero:Senat-crc.jpg | |
Lando | ![]() |
Ĉambro | Senato |
Estro | Éliane Assassi |
Partio(j) | Franca Komunisma partio Reunia Komunisma Partio |
' |
21 / 348 |
Retejo | www.groupe-crc.org |
La Komunista, Respublikana kaj Civitana Frakcio aŭ CRC estas franca parlamenta frakcio ariganta en la Senato la senatanojn membrojn de PCF kaj parencajn.
Historio[redakti | redakti fonton]
En la 3-a, 4-a kaj 5-a Respublikoj, la komunista frakcio arigis senatanojn membrojn de aŭ proksimaj al la Franca Komunisma Partio (PCF).
En la 5-a Respubliko, la frakcio kulminis post la senatanaj balotoj de 1983 : la komunista frakcio tiam havis 23 membrojn kaj 1 alligiton. Ĝi malkreskis poste kaj fariĝis en 1995 Komunista, Respublikana kaj Civitana Frakcio post la membriĝo de la senatanoj apartenantaj al la Respublika kaj Civitana Movado de Jean-Pierre Chevènement.
Kiam la senatanoj Jean-Luc Mélenchon kaj François Autain forlasis la Socialistan Partion por krei la Partion de Maldekstro (PG) en 2009, ili aliĝis al la frakcio CRC, kiu tiam alprenis la nomon Frakcio Komunista, Respublikana, Civitana kaj de senatanoj de Partio de Maldekstro (CRC-SPG). Tamen, okaze de la senatanaj balotoj de 2011, la PG perdis siajn du senatajn seĝojn kaj la frakcio reprenis sian originan nomon.
Listo de membroj[redakti | redakti fonton]
En septembro 2012, la frakcio enhavis 20 membrojn (19 PCF kaj 1 PCR). Okaze de la senatanaj balotoj de 2008, ĝi estis la unua franca frakcio kun seksa pareco :
- Éliane Assassi (Seine-Saint-Denis) - PCF
- Marie-France Beaufils (Indre-et-Loire) - PCF
- Michel Billout (Seine-et-Marne) - PCF
- Dominique Watrin (Pas-de-Calais) - PCF
- Annie David (Isère) - PCF
- Michelle Demessine (Nord) - PCF
- Évelyne Didier (Meurthe-et-Moselle) - PCF
- Guy Fischer (Rhône) - PCF
- Thierry Foucaud (Seine-Maritime) - PCF
- Brigitte Gonthier-Maurin (Hauts-de-Seine) - PCF
- Paul Vergès (Reunio) - PCR
- Pierre Laurent (Paris) - PCF
- Gérard Le Cam (Côtes-d'Armor) - PCF
- Cécile Cukierman (Loire) - PCF
- Isabelle Pasquet (Bouches-du-Rhône) - PCF
- Éric Bocquet (Nord) - PCF
- Mireille Schurch (Allier) - PCF
- Laurence Cohen (Val-de-Marne) - PCF
- Christian Favier (Val-de-Marne) - PCF
- Michel Le Scouarnec (Morbihan) - PCF
- Jean-Pierre Bosino (Oise) - PCF
Prezidantoj[redakti | redakti fonton]
- 1959 - 1975 : Jacques Duclos
- 1975 - 1978 : Marie-Thérèse Goutmann
- 1978 - 1979 : Marcel Rosette
- 1979 - 2001 : Hélène Luc
- 2001 - 2012 : Nicole Borvo Cohen-Seat
- de 2012 : Éliane Assassi
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
- Franca Komunisma Partio (PCF)
- Reunia Komunisma Partio (PCR)
- Partio de Maldekstro (PG)
- Komunista Frakcio (Franca Nacia Asembleo)
- Politikaj partioj de Francio
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- france Interretejo de frakcio CRC
- france Interretejo de PCF
- france La frakcioj en la Senato Arkivigite je 2010-06-23 per la retarkivo Wayback Machine
|