Komunista Frakcio (Franca Nacia Asembleo)
Komunista Frakcio (Nacia Asembleo) | |
---|---|
Groupe communiste (Assemblée nationale) | |
Lando | ![]() |
Partio(j) | Franca Komunista Partio Reunia Komunista Partio Gvadelupa Komunista Partio Gvadelupa Demokratia Progresisma Partio Konvencio por Progresisma Alternativo Mouvement des citoyens |
Retejo | www.groupe-communiste.assemblee-nationale.fr |
La Komunista Frakcio (franclingve "groupe communiste" aŭ "COM") estis franca parlamenta frakcio en la Nacia Asembleo, kiu ekzistis en la 3-a Respubliko ekde la deputitaj balotoj de 1924, en la 4-a Respubliko kaj en la 5-a Respubliko de la deputitaj balotoj de 1962 al la deputitaj balotoj de 2002. Ĝi konsistis precipe el la elektitoj de la Franca Komunista Partio (PCF), de la Reunia Komunista Partio (PCR), de la Gvadelupa Komunista Partio (PCG), de la Gvadelupa Demokratia Progresisma Partio (PPDG) kaj de la Konvencio por Progresisma Alternativo (CAP), same kiel de pluraj komunistaj parenciĝintoj.
De la deputitaj balotoj de 2007, la komunismaj elektitoj sidas en la Frakcio Respublikana Kaj Demokrata Maldekstro.
En la Nacia Asembleo[redakti | redakti fonton]
Historio de la frakcio[redakti | redakti fonton]
1958 - 1973[redakti | redakti fonton]
Sekve de la deputitaj balotoj de 1962, kaj por la unua fojo en la 5-a Respubliko, frakcio kun komunisma ideologio estis kreita en la Nacia Asembleo.
1997 - 2002[redakti | redakti fonton]
En la 11-a parlamenta periodo, la Komunista Frakcio enhavis 36 deputitojn el kiuj 34 membroj de PCF. La du parenciĝintoj estis Ernest Moutoussamy de la Gvadelupa Demokratia Progresisma Partio (PPDG) kaj Jean-Pierre Brard de la Konvencio por Progresisma Alternativo (Francio) (CAP).
2002 - 2007[redakti | redakti fonton]
Post la deputitaj balotoj de 2002, la Komunista Frakcio estis anstataŭigita de la Komunista kaj Respublikana Frakcio (CR), konsistanta el 21 deputitoj.
Post 2007[redakti | redakti fonton]
La Komunista kaj Respublikana Frakcio cedas lokon al la Demokrata kaj Respublikana Maldekstro (Francio).
Deputitoj en la Nacia Asembleo[redakti | redakti fonton]
Teritorio | Politika partio |
![]() |
Franca Komunista Partio (PCF) |
![]() |
Konvencio por Progresisma Alternativo (CAP) |
![]() |
Movado De Civitanoj (MDC) |
![]() |
Gvadelupa Komunista Partio (PCG) |
![]() |
Gvadelupa Demokratia Progresisma Partio (PPDG) |
![]() |
Reunia Komunista Partio (PCR) |
Prezidantoj de la frakcio[redakti | redakti fonton]
- 1959 - 1962 : neniu frakcio
- 1962 - 1964 : Waldeck Rochet
- 1964 - 1981 : Robert Ballanger
- 1981 - 1993 : André Lajoinie
- 1993 - 2007 : Alain Bocquet