Komunista Partio de Aŭstrio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Emblemo de la aŭstraj komunistoj.

La Komunista Partio de Aŭstrio (germane Kommunistische Partei Österreichs, mallongigo: KPÖ) estas ekstremisma maldekstra partio de Aŭstrio.

Historio[redakti | redakti fonton]

La KPÖ fondiĝis la 3-an de novembro 1918 el la maldekstra alo de la Socialdemokratia Partio de Aŭstrio kaj estas sekve unu el la plaj malnovaj komunismaj partioj de la mondo. Dum la Unua respubliko ĝi ne atinigs iam en iu asembleo landa (1930: 20.921 voĉdonantoj) kaj apartenis de 1919-43 al la Tria Internacio. Ĝin estris ekde 1924 (formale: 1927) Johann Koplenig.

La partio malpermesitis en la 26-a de majo 1933, tamen ne ĉesis ekzisti. Ĝi ĉiam batalis favore al la sendependeco de Aŭstrio kaj estis de 1938-45, dum la germana okupado, unu el la centraj opozicioj al nacisocialisma ideologio (kun ĉ. 2000 viktimoj). La estroj elmigris en Sovetunio kaj kelkaj batalis kiel partizanoj en Jugoslavio. En aprilo 1945 la partio relegiĝis kiel unu el 3 partioj kaj formis kun aliaj la unuan registaron de la Dua respubliko en 1945. Ĉe la elektoj en la 25-a de novembro de la sama jaro ĝi nur atingis 4 mandatojn kaj sendis ministrojn en la registarojn nur ĝis 1947. Eĉ kune kun la maldekstraj socialistoj KPÖ havis maksimume nur 5 respektive pli malfrue 3 mandatojn (plej alta kvanto da voĉdonintoj estis en 1953 kun 228.159 = 5,3 %).

Ekde 1959 ĝi jam ne sidis en la Nacia Konsilio de Aŭstrio. Krome ĝi perdis la seĝojn en la landaj asembleoj de Vieno, Malsupra Aŭstrio, Stirio, Karintio kaj Burgenland.

Programo[redakti | redakti fonton]

Sub la estrado de Koplenig (ĝis 1965) kaj Franz Muhri (ĝis 1990) la partio tute konfesis la ideologion de marksismo-leninismo. Longtempe ĝi blinde sekvis la kurson de Stalino kaj volis enkonduki en Aŭstrio la sistemon de Popola demokratio (kp. la telegvidatajn strikojn en oktobro/novembro 1950). La provoj akiri influon ene de flankaj organizoj (ekde 1950; ekzemple ĉe la Sindikataro ÖGB, Freie Österreichische Jugend, Kinderland, Bund demokratischer Frauen, KZ-Verband, Friedensrat, Demokratisĉe Union) ne tre sukcesis. Post la Praga printempo iĝis ideologia disdividiĝo (1968-71); venkis la nostalgiuloj. Post perestrojko en Sovetunio pli junaj partimembroj ekgvidis la partion kaj okaze de la 27-a partikongreso Susannte Sohn kaj Walter Silbermayer iĝis partiestroj. Ili klopodis - kontraŭ rezisto de olduloj - prezenti KPÖ-on kiel malfermitan novan partion de la maldekstruloj. Rezulto sobriganta estis la perdo de triono de la partimembroj. Ekde junio 1991 ekzistas gremio gvidanta kun 3 porparolantoj.

Specialaj aspektoj[redakti | redakti fonton]

  • Dum la okupado de Aŭstrio de 1945-55 la influo de KPÖ baziĝis sur la entreprenoj de USIA kaj sur la propra managerado de ĉ. 50 entreprenoj, farante bonan spezon ĝis 1989. Tiel eblis financi grandan partiaparaton kaj taggazeton (Volksstimme, ĝis marto 1991) malgraŭ politika sengraveco (1962 135.520, 1971 61.762, 1983 31.912, 1990 25.685, 1995 13.939 elektintoj). Pro demografiaj kialoj malkreskis ankaŭ la nombro de partimembroj (1945 25.000, 1949 150.000, 1990 9.000).
  • La plimulto de la membroj estas en Vieno (40 %), el la elektantoj estas 42 % da virinoj.
  • Dum la lasta tempo oni furoris per sukcesoj ĉe elektoj por la landa parlamento de Stirio kaj aparte en ties ĉefurbo Graz.
  • KPÖ estas centre gvidata organizo; ĝia plej alta forumo estas la partikongreso kiu elektas la centran komitaton. El tio elektatas la Politika buroo.

Partiestroj[redakti | redakti fonton]

  • 1927–1965: Johann Koplenig
  • 1965–1990: Franz Muhri
  • 1990–1991: Walter Silbermayr kaj Susanne Sohn
  • 1991–1994: Otto Bruckner, Margitta Kaltenegger kaj Julius Mende
  • 1994–2006: Walter Baier
  • 2006–2012: Melina Klaus kaj Mirko Messner
  • 2012–: Mirko Messner

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • H. Steiner: Die KPÖ 1918-38, Wien 1965
  • Die KPÖ, Beiträge zu ihrer Geschichte und Politik, eldonis Historische Kommission beim Zentralkomitee der KPÖ, 2/1989, Wien 1989
  • J. Ehmer: "Die KPÖ", en: H. Dachs: Handbuch des politischen Systems Österreichs, 1991.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Hejmpaĝo de KPÖ