Komunlingva Nomaro de Eŭropaj Birdoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Komunlingva Nomaro de Eŭropaj Birdoj
Komunlingva Nomaro de Eŭropaj Birdoj
Komunlingva Nomaro de Eŭropaj Birdoj
Aŭtoro diversaj
Eldonjaro 1971
Eldoninto Esperanto Press
Paĝoj 68
ISBN 0-919186-09-2
vdr

Komunlingva Nomaro de Eŭropaj Birdoj, estas libreto eldonita en 1971 de Esperanto Press el Ontario, Kanado. Ĝi estas kompilita de la Nomenklatura Komisiono de la Ornitologia Rondo Esperantlingva. Ĝi enhavas antaŭparolojn de Wim De Smet kaj de R.H. Bossong, gvidanto de la Nomenklatura Komisiono.

La birdoj en ĉi tiu listo estas eŭropaj en tiu signifo, ke ili almenaŭ iufoje estis vidataj en iu parto de Eŭropo. Do: kaj kovantoj, kaj travintrantoj, kaj gastoj pli aŭ malpli oftaj.

La tiama Komisiono decidis produkti nur komunlingvajn nomojn, do ne t.n. sciencecajn transliterigojn de la sciencaj nomoj. Nur la nomoj de la familioj estas bazitaj je tiaj sciencecaj nomoj de la referenca genro.

La nomoj estas donitaj laŭ Eŭropa vidpunkto. Tio pleje sentiĝas, kiam temas pri specioj origine venantaj de ekster Eŭropo, ekz. el Ameriko. La adjektivo amerika ne signifas, ke en Ameriko ne estus aliaj specioj, sed nur, ke la koncerna specio estas en Eŭropo konata kiel devenanta de Ameriko.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Estas por la recenzanto ege granda ĝojo sciigi al la naturamikoj la profundan plezuron, kiun li ekhavis, kiam fine tiu ĉi praktika nomaro de eŭropaj birdoj aperis. Por ornitologoj ĝi simple estas nepre bezonata. Iam mi estis la unua kaj ununura Esperantista ornitologo registrita en UEA - kaj nun 200 membroj!
La interesiĝo pri la naturo estas nuntempe granda kaj precipe pri la birdoj, kiuj ĝojigis min per siaj ofte mirindaj voĉoj kaj buntaj plumvestoj. Danke al la diligentaj personoj, precipe s-ro Ru Bossong, Eindhoven, Nederlando, ĉi tiu grandega laboro (centoj da horoj) finiĝis tiel sukcese. Interdiskuti pri birdspecioj nun estas facile por birdamantoj en la tuta Eŭropo.
Mi kore gratulas miajn ornitologiajn kolegojn kaj rekomendas tiun libreton, kiu enhavas ankaŭ latinan indekson. La birdo-grupoj estas ordigitaj laŭ la sistemo de "Birdoj de Eŭropo", ellaborita de Peterson, Mountfort, kaj Hollom. 
— 1971, O. Christensen (Danlando), Esperanto, 790 (10), p.167

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]