Komunumaro Baumholder

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
VG Baumholder
Blazono
Verbandsgemeinde Baumholder in BIR.svg
Federacia lando Rejnlando-Palatinato
Distrikto Distrikto Birkenfeld
Urborajtoj Komunumaro (Verbandsgemeinde)
Koordinatoj 49°36′50″N 7°20′0″O  /  49.61389°N, 7.33333°O / 49.61389; 7.33333 (Komunumaro Baumholder) (mapo)Koordinatoj: 49°36′50″N 7°20′0″O  /  49.61389°N, 7.33333°O / 49.61389; 7.33333 (Komunumaro Baumholder) (mapo)
Areo 137,35 km²
Loĝantaro 9532 (stato 2018-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Aŭtomobila kodo BIR
Oficiala Municipokodo 071345001
Subdivido 14 komunumoj (Gemeinden)
Komunumestro Peter Lang
Partio de komunumestro SPD
Adreso de la administrejo Am Weiherdamm 1
55774 Baumholder
Oficiala retejo http://www.vgv-baumholder.de/
Information icon.svg
vdr

La komunumaro Baumholder - germane Verbandsgemeinde Baumholder [ferBANTSgemajnde BAŬMholda], mallonge VG Baumholder - estas adminstra komunumaro, ĉirkaŭ la samnoma urbo Baumholder. Ĝi troviĝas en la samnoma distrikto Birkenfeld de la federacia lando Rejnlando-Palatinato, lime de la najbara federacia lando Sarlando. Fine de la jaro 2018 la komunumaro havis 9 532 loĝantojn. La administrejo de la komunumaro centre plenumas iujn oficejajn servojn por la loĝantoj de ĉiuj membraj komunumoj, kiuj parte en komparo kun aliaj partoj de Germanio havas relative malmultajn loĝantojn, tial ke vivteno de administrejo kun ĉiuj servoj en ĉiu unuopa komunumo estus malekonomia.

Membraj komunumoj de la komunumaro estas (nombroj de loĝantoj laŭ stato de decembro 2018 inter krampoj):

komunumo areo (km²) loĝantaro
Baumholder, urbo 69,47 4203
Berglangenbach 5,73 458
Berschweiler apud Baumholder 6,64 526
Eckersweiler 3,69 164
Fohren-Linden 6,60 348
Frauenberg 3,86 397
Hahnweiler 2,29 172
Heimbach 6,78 1030
Leitzweiler 3,02 109
Mettweiler 5,49 246
Reichenbach 11,12 526
Rohrbach 2,45 167
Rückweiler 2,75 390
Ruschberg 7,45 796
sume 137,34 9532

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]