Cadi/Disentis (komunumaro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Komunumaro Cadi/Disentis)
Komunumaro Cadi/Disentis
Blazono de la komunumaro Cadi/Disentis
Abatejo Disentis
Mapo de la komunumaro Cadi/Disentis
subdistrict of the canton of Graubünden
Kantono Grizono
Distrikto Surselva
Ĉefloko Disentis/Mustér
Koordinatoj  46° 42′ N 8° 51′ O / 46.700 °N, 8.850 °O / 46.700; 8.850 (mapo)Koordinatoj: 46° 42′ N 8° 51′ O / 46.700 °N, 8.850 °O / 46.700; 8.850 (mapo)
Nombro de loĝantoj 8211 (2009-12-31)
Areo 565,53 km²
Loĝantardenseco  loĝantoj/km²
vdr


La komunuaro Cadi/Disentis estas administra unuo de Kantono Grizono kaj parto de la distrikto Surselva. Ĝi havis 8211 loĝantojn la 31-an de decembro 2009. Ĝia ĉefloko estas Disentis/Mustér.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumaro Cadi/Disentis konsistas el la komunumumoj de la regiono Cadi kaj kongruas kun la supra parto de la valo de la Antaŭa Rejno.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra la komunumaro pasas la kantona ĉefvojo n-ro 19 de Ilanz al Oberalppasejo kaj paralele al ĝi linio de Retia Fervojo. Trans Lukomagnopasejo la komunumaro krome estas ligita al Kantono Tiĉino en sudo. La fajna distribuo de la publika transporto okazas per multnombraj poŝtaŭtolinioj.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

La oficiala kaj plej multe parolata lingvo de la komunumaro estas la sursilvana dialekto de la romanĉa lingvo. Dum la 14-a kaj 15-a jarcento en kelkaj lokoj de la hodiaŭa komunumaro setlis alemanlingvaj valzoj, sed ili estis poste romanĉigitaj. La germanlingvaj malplimultoj nuntempaj estas almigrintoj de la 19-a ĝis 21-a jarcento, ĉefe personoj laborantaj en la turisma fako. La komunumaro Cadi/Disentsis fakte estas la ununura regiono, kie la romanĉa lingvo ankoraŭ en ĉiuj komunumoj estas la ĉefa lingvo, kaj kie la lingvo ne jam estas akute minacata.

Historio[redakti | redakti fonton]

La aktuala komunumaro Cadi/Disentis (ofte ankaŭ simple nomita nur komunumaro Disentis) estiĝis el la historia senjorujo de la Abatejo Disentis, la tiel nomita regiono Cadi, kiu kreiĝis surbaze de donaco de la episkopo Tello per lia testamento de la jaro 765. La nomo Cadi estas mallongiga de la latina esprimo Casa Dei (domo de dio). El la malnova regiono Cadi surbaze de la administra reformo de 1851 fariĝis la komunumaro Cadi/Disentis de la distrikto Antaŭa Rejno, kiu en la jaro 2001 estis integrita al la nova distrikto Surselva. [1]

Komunumoj de la komunumaro Cadi/Disentis[redakti | redakti fonton]

La komunumaro Cadi/Disentis konsistas (stato en 2009) el 7 komunumoj, el kiuj ĝia ĉefloko Disentis/Mustér estas la plej granda. Jen la listo:

Blazono Nomo Loĝantoj
(2009-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
Breil/Brigels Breil/Brigels 1277 50.64 3981
Disentis/Mustér Disentis/Mustér 2121 90.98 3982
Medel Medel (Lukomagno) 451 136.22 3983
Schlans Schlans 88 8.83 3984
Sumvitg Sumvitg 1310 101.88 3985
Trun Trun 1791 43.07 3986
Tujetsch Tujetsch 1173 133.91 3987
Totale 7 8211 565,53

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]