Komunumaro Kaltenkirchen-Land
Aspekto
| Kaltenkirchen-Land | ||||||
|
| ||||||
| Amt | ||||||
|---|---|---|---|---|---|---|
| Administrado | ||||||
| Federacia lando | Ŝlesvigo-Holstinio | |||||
| Distrikto | Distrikto Segeberg | |||||
| Urborajtoj | Komunumaro (Amt) | |||||
| Aŭtomobila kodo | SE | |||||
| Subdivido | 6 komunumoj (Gemeinden) | |||||
| Politiko | ||||||
| Demografio | ||||||
| Loĝantaro | 10.437 (stato: 30-a de septembro 2006) | |||||
| Geografio | ||||||
| Geografia situo | 53° 50′ N, 9° 58′ O (mapo)53.8333333333339.9666666666667Koordinatoj: 53° 50′ N, 9° 58′ O (mapo) | |||||
| Areo | 115 km² | |||||
Kaltenkirchen-Land estas komunumaro - en la germana lingvouzo de Ŝlesvigo-Holstinio Amt, pluralo Ämter - en la federacia lando Ŝlesvigo-Holstinio de Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Segeberg, iom norde de Hamburgo. La 30-an de septembro 2006 la komunumaro sume havis 10.437 loĝantojn.
La unuopaj komunumoj estas (la respektivaj nombroj de loĝantoj laŭ la stato 30-a de septembro 2006 inter krampoj):
- Alveslohe (2.566)
- Hartenholm (1.772)
- Hasenmoor (694)
- Lentföhrden (2.278)
- Nützen (1.163)
- Schmalfeld (1.964)
Administra sidejo de la komunumaro estas la urbo Kaltenkirchen, kiu tamen ne mem apartenas al la komunumaro.




