Mellingen (Turingio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Komunumaro Mellingen)
Mellingen
Blazono
Mellingen (Turingio) (Germanio)
Mellingen (Turingio) (Germanio)
DEC

Map

neurba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Turingio
Distrikto Distrikto Weimarer Land
Komunumaro Verwaltungsgemeinschaft Mellingen
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 036453
Poŝtkodo 99441
Aŭtomobila kodo AP
Oficiala Municipokodo 16071056
Politiko
Komunumestro Renate Schwarz
Titolo de komunumestro Bürgermeister
Adreso de la administrejo Weimarische Str. 17
99441 Mellingen
Demografio
Loĝantaro 1505 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 50° 57′ N, 11° 24′ O (mapo)50.94361111111111.393333333333Koordinatoj: 50° 57′ N, 11° 24′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 230 m
Areo 14,41 km²
Oficiala retejo http://www.mellingen-online.de
vdr

Mellingen estas komunumo en Germanio. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 197 loĝantojn. La teritorio estas parto kaj la administra centro de la samnoma komunumaro Mellingen, administra ligo de pluraj formale sendependaj politikaj komunumoj. Kiel jam indikas la distrikta nomo, la historia urbo Vajmaro proksimas.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo Mellingen separiĝis en kvartalo dekstre de la rivero Ilm kaj unu maldekstre (ekde plietendiĝo mezepoka). En Mellingen Magdel alfluas al Ilm-rivero. Mellingen limas la komunumojn (disde nordo en la horloĝdirekto) Umpferstedt, Lehnstedt, Magdala, Mechelroda, Oettern, Vollersroda kaj Vajmaro. Ĝi situas ĉe fervojlinio inter Vajmaro kaj Jena.

Historio[redakti | redakti fonton]

Unua mencio ĝia estis en 1137 (Meldingen). Estis eĉ du burgoj en Mellingen, unu sur Kapellenberg-monteto detruite en 1175. La situo de la dua (Heinrichsburg) estis norde de Ilm kaj oriente de la vilaĝocentro, tre proksime al la federacia ŝoseo. Ĝi servis verŝajne la sekurigon de Ilm-rivertranspasigo. Apartenis ĝi al la posedaĵaro de la influaj senjoroj de Mellingen el la dinastioj de Schenken kaj Vitzthum (Apolda) kiuj nomis sin en 1137, 1149 kaj 1193 rekte laŭ la loko Mellingen. Ili servis por la ĉefepiskopoj de Majenco. Beringer el Meldingen estis unu el multaj nobeloj mortintaj okaze de la t.n. Erfurta latrinumo (Erfurter Latrinenfall)(en 1184. En 1250 dividiĝis tiu ĉi linio je la dinastio de Blankenhain, kiu transprenis ankaŭ la grafujon Berka ekde 1272. La aliaj branĉoj transiris paŝon post paŝo en la malaltan nobelaron. Heinrichsburg-kastelo abandonitis en 1451 post detruiĝo ĝia dum la t.n. Saksia gefrata milito. Ties situo hodiaŭ apenaŭ plu videblas.[1][2]

Bazarokazig-rajtoj donitis al Mellingen jam en la jaro 1609-a. La nuna paroĥuja kirko protestantisma konstruitis en 1669 el mezepoka altarej-turokirko. Mellingen apartenis ekde la komenco de la 19-a jarcento al la Grandduklando Saksio-Vajmaro-Eisenach. Turingia ĝi estis ekde 1920.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Feininger-turo

Ĉe la sudeosta rando vilaĝa konstruiĝis en 1999 en la kadro de projekto, kiam Vajmaro estis eŭropa kulturĉefurbo, fare de la svisa artisto kaj arkitekto Marcel Kalberer la t.n. Feininger-turo (Feiningerturm). Ĝi teme nomiĝas duobla motivo surbaze de certa bildo de 1920 kun la titolo Die Kirche von Mellingen de la famekonata pentristo Lyonel Feininger.[3] La originala artistaĵo admireblas ĉe Von der Heydt-Muzeo en Wuppertal. La biciklovojo Feininger-Radweg tie preterkondukas (en la direkto de Bad Berka. Aliaj gravaj ciklovojoj kondukantaj tra Mellingen estas Ilmtal-Radweg (de Frauenwald al Kaatschen-Weichau/Großheringen) kaj Radweg "Thüringer Städtekette" (de Eisenach al Altenburg). La mezepoka kaj monumentprotektita burgo kuŝas apud la federacia ŝoseo B 87 unuiganta Vajmaron kun Jena.

Konstruaĵoj aliaj[redakti | redakti fonton]

  • Malzdarre (iama maltejo): urbodomo kaj regionhistoria muzeo
  • Alte Schule (malnova lernejo): nuna kulturdomo
  • Alte Villa: sidejo administra
  • Malnova vilaĝokerno ĉe kirkmonteto kun Georgio-preĝejo kaj korto
  • Komplekso de Malsupra muelejo (Untermühle)
  • Fervojponto trans la strato B 87
  • Ponto aŭtoŝosea (A 4) trans Ilm-valo (A-BW 215)
  • Malnova poŝtejo: malkonstruo en 2016 pro kaduko kaj faro de parko ripozuma apudstrata

Monumentoj[redakti | redakti fonton]

  • Tombejo kun monumento por la falintaj soldatoj de Unua mondmilito kaj tombo por ses nekontaj prizonuloj de koncentrejoj
  • Memorilo por Ernst Thälmann inter Ernst-Thälmann-strato (nova GDR-loĝejareo) kaj Bahnhof-strato
  • Monumento por la falintaj soldatoj en la jaroj 1870/71 malsupre de kirka monto (Kirchberg)

Infrastrukturo kaj ekonomio[redakti | redakti fonton]

La plej grava fabriko de Mellingen estas nun LAYERTEC s.r.l. kiu faras optikajn protektsupraĵojn.

Infanĝardeno de Blankenhainer-strato rekonstruitis en 2009. Ĉevande la erfurta grafikisto Dieter Henning faris bildon memorantan la revivigon de bonaj Feiniger-tradicioj en la vilaĝo, ekz. per ĉiujara okazigo de porinfana artospektaklo Feininger-Pleinair. En la vilaĝo estas du lernejoj, nome bazlernejo kaj gimnazio. La laste menciita ejo konstruitis en 1968 kaj portu la nomon de la kosmonaŭtino soveta Valentina Tereŝkova; fine ĝi nomiĝis laŭ la komunisto Albert Kuntz, viktimo de la nazioj en la koncentrejo Buchenwald.

Societoj[redakti | redakti fonton]

En Mellingen aktivas la sportklubo SSV Blau-Gelb Mellingen-Taubach 1872 kun ne malpli ol ses sekcioj (pri futbalo, kegloludo, volebalo, rajdado, gimnastiko)

Gefiloj kaj personoj kun ligoj al Mellingen[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Axel Marx: Familienbuch Mellingen mit Köttendorf (Landkreis Weimarer Land), Thüringen 1651 bis 1819. Leipzig: Arbeitsgemeinschaft für mitteldeutsche Familienforschung/AMF 2012 (= Mitteldeutsche Ortsfamilienbücher der AMF 66)

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Michael Köhler: Thüringer Burgen und befestigte vor- und frühgeschichtliche Wohnplätze. Jenzig-Verlag Köhler, Jena 2001, ISBN 3-910141-43-9, p. 181.
  2. Thomas Bienert: Mittelalterliche Burgen in Thüringen. 430 Burgen, Burgruinen und Burgstätten. Wartberg Verlag, Gudensberg-Gleichen 2000, ISBN 3-86134-631-1, p. 358.
  3. Feininger en Mellingen kaj ĉirkaŭaĵoj - sur la paĝaro de la loka elementarlernejo

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

turo de la loka kirko